PMEG 2024
39.2.10. HIPER
Eksprefikso en iuj vortoj, kiuj origine iel enhavis la signifon “super”, “tro” aux “trans”: hiperbolo, hipermetropa, hiperteksto, hipertrofio, hipernovao, Hiperboreo.
Vera prefikso «
Iafoje uzata kiel vera prefikso en sciencaj vortoj kun ia signifo rilata al “super”, “tro” aux “trans”: acideco → hiperacideco = “tromulteco de acido en stomako”, reala → hiperrealismo = “artostilo kun detaleco pli granda ol rigardado de la realo”. Estas preferinde uzi super aux tro prefiksece (ekz. superacideco, troacideco, superrealismo).