PMEG 2024

39.2.17. MINI

“Tre malgranda/mallonga/malalta” k.s. Iafoje uzata prefikso por montri tre malgrandan specon: jupo minijupo = “tre mallonga jupo”, krozo minikrozo = “mallongigita krozo”, golfo minigolfo = “malgrandskala varianto de la ludo golfo”, novelo mininovelo = “tre mallonga novelo”. Principe la sufikso ET same bone tauxgas (jupeto, krozeto, golfeto), sed versxajne multaj MINI-vortoj estas neeviteblaj, kiam ekzistas responda internacia vorto, kiu komencigxas per “mini”.