PMEG 2023

38.2.15. ET

ET = “(plej/tre) malalta grado, (plej/tre) malgranda speco”. Komparu kun EG. ET ne sxangxas la bazan signifon de vorto, sed nur malgrandigas la signifon:

  • domo dometo = (tre) malgranda domo

  • doloro doloreto = (tre) malforta doloro, irito

  • varma varmeta = nur iom varma

  • verda verdeta = malforte verda, neklare verda

  • dika diketa = nur iom dika

  • babili babileti = babili malmulte

  • pluvi pluveti = pluvi malforte, pluvi kun malgrandaj gutoj

  • iom iomete = nur malmulte

Ofte ET-vorto montras specialan signifon:

  • sxtrumpo sxtrumpeto = mallonga sxtrumpo, kiu kovras nur la piedon kaj la parton tuj super la piedo

  • ridi rideti = ridi sensone kun fermita busxo

  • mangxi mangxeti = malmulte kaj senapetite mangxi

  • rafano rafaneto = speciala malgranda varianto de rafano (speco de legomo)

Alternativoj de ET-vortoj «

Kelkaj specialsignifaj ET-vortoj ricevis nekunmetitan alternativon. En iaj okazoj la alternativo farigxis pli populara. En tiaj okazoj la ET-vorto tendencas perdi la specialan signifon:

  • faleti = preskaux fali pro mispasxo stumbli

  • vojeto = tervojeto en arbaro aux kampo pado

  • beleta = placxaspekta linda

Karesa signifo «

Iafoje ET montras karesan nuancon:

  • patro patreto = kara patro, pacxjo

  • edzo edzeto = kara edzo

  • mano maneto = cxarme malgranda mano

  • knabino knabineto = cxarme malgranda knabino

Ordinara radiko «

  • eta = malgranda, malintensa

  • etigi = fari malgranda

  • etigxi = farigxi malgranda

  • etulo = malgranda persono

Iafoje oni uzas ET prefiksece por montri specialan signifon:

  • burgxo etburgxo = burgxo, kies burgxeco estas eta (laux socia statuso)

  • fingro etfingro = speco de fingro, kiu estas kutime pli malgranda ol la aliaj fingroj sur la mano

  • akciano etakciano, etakciulo = iu, kiu posedas relative malmulte da akcioj

Iuj opinias, ke cxi tia prefikseca uzo de ET estas erara, sed temas fakte pri tute regula uzo de ET kiel ordinara radiko. Prefikseca ET estas preciziga antauxelemento de kombino. Normale oni uzu ET sufikse, sed por iaj specialaj signifoj prefikseca uzo povas esti utila.