PMEG 2023

39.2.23. SAN

Eksprefikso en multaj loknomoj kun la signifo “sankta”: Sanfrancisko, Sanremo, Sanjoseo, Sanmarino.

Vera prefikso «

“Sankta”. Iafoje uzata kiel vera prefikso en esperantigitaj loknomoj: Santo Domingo *Sandomingo*; Saint-Pierre *Sanpiero*°; Saint Helena *Sanheleno*°. Tiaj formoj estas evitindaj miksajxoj. Oni aux traduku per la plena Esperanta radiko SANKT, aux oni rekte esperantigu la efektivan nacilingvan formon: Sankta Domingo aux Santodomingo; Sankta Petro, Sankt-Petro aux Sentpiero°; Sankta Heleno aux Sentheleno°. La portugalan formon “São” oni ordinare esperantigas kiel “San”: São Paulo Sanpauxlo (“San” tie ne estas Esperanta prefikso, sed parto de la radiko). Kompreneble oni ankaux povas uzi la nacilingvan formon de tiaj cxi nomoj sensxangxe.