PMEG 2024
39.2.22. RETRO
“En la kontrauxa direkto, en la malkutima direkto”. Suficxe ofte uzata kiel pli preciza alternativo al la prefikso RE, kiu havas ankaux aliajn signifojn: iri → retroiri = “iri dorsdirekte”, fleksi → retrofleksi = “fleksi en kontrauxa direkto”, aktiva → retroaktiva = “aktiva aux valida por jam pasinta tempo”.
Iafoje oni provis uzi RETRO kiel memstaran vorteton kun la signifo “reen”: Iru retro, Satano! Oni uzu prefere reen.