PMEG 2024

39.2.26. TELE

Eksprefikso en multaj vortoj kun la signifo “longdistanca”: telefono, telegrafo, telekinezo, teleskopo, televizio.

Vera prefikso «

“Longdistance (per ia tehxniko), per longdistanca komunikilo”. Tre ofte uzata kiel vera prefikso: vidi televidi = “vidi per televizio”, komuniki telekomuniki = “komuniki longdistance per ia tehxniko”, objektivo teleobjektivo = “fotografa objektivo por longa distanco”, regilo teleregilo = “ilo por regi aparaton de distanco”, tajpilo teletajpilo = “telegrafia tajpilo”, kopii telekopii, acxeti teleacxeti, lerni telelerni. TELE estas tre bezonata en la moderna mondo. Oni senhezite uzu gxin.