PMEG 2024
39.2.27. TERMO
Eksprefikso en kelkaj vortoj kun la signifo “varmo” (la fina O iafoje mankas): termostato, termoso, termometro, termika, termogena.
Vera prefikso «
“Varmo”. Iafoje uzata kiel vera prefikso, kiam ekzistas responda internacia vorto, kiu komencigxas per “termo”: botelo → *termobotelo* = “termoso”, fonto → *termofonto* = “fonto de varma mineralakvo”, banejo → *termobanejo* = “banejo, kie oni kuracas per varma mineralakvo”. Atentu pri la risko de konfuzo kun la matematika vorto termo. Oni uzu kunmetajxojn kun VARM: varmbotelo, (kuraca) varmbanejo, varmfonto.