PMEG 2023

39.1.6. ATOR (kaj ADOR°)

Ekssufikso en multaj radikoj por aparatoj aux agantoj: inkubatoro, radiatoro, generatoro, karburatoro, diktatoro, uzurpatoro.

Vera sufikso «

“Aparato”. Iafoje uzata anstataux IL, kiam temas pri komplikita aparato auxtomate funkcianta: pumpi *pumpatoro* = “auxtomata pumpilo”, kalkuli *kalkulatoro*, raboti *rabotatoro*. Oni ecx proponis la varianton *ADOR*° por ne-auxtomataj konstrumasxinoj: *asfaltadoro*, *elkavigadoro*. ADOR kolizias kun la verbo adori (= “honori kiel diajxon”). Oni esprimu tiajn ideojn per la vortoj aparato, masxino kaj auxtomato, aux simple per la sufikso IL, kiu montras kaj simplajn ilojn, kaj ellaboritajn masxinojn: pumpmasxino, auxtomata pumpilo, kalkulaparato, kalkulauxtomato, rabotmasxino, asfalt(ad)masxino, elkavigmasxino (aux simple fosmasxino).