PMEG 2023

38.2.19. IL

IL = “instrumento, aparato, rimedo”. Tio, kio staras antaux IL, ricevas agan signifon. La aga signifo estas tiu, kiun la radiko havas kun verba finajxo. IL-vortoj do (normale) devenas de verboj.

Permane uzebla instrumento «

Plej ofte IL montras instrumenton, kiun oni povas uzi permane. Temas cxiam pri instrumento speciala por la koncernata ago:

  • haki hakilo = instrumento por haki

  • segi segilo = instrumento por segi

  • fosi fosilo = instrumento por fosi

  • fajfi fajfilo = instrumento por fajfi

  • kudri kudrilo = pinta instrumenteto por kudri

  • tondi tondilo = instrumento por tondi (kiu konsistas el du klingoj)

  • sxlosi sxlosilo = instrumento, kiun oni turnas en seruro por sxlosi aux malsxlosi

  • pintigi pintigilo = instrumento por pintigi (ekz. krajonon)

  • mangxi mangxilo = instrumento por mangxi (telero, kulero, trancxilo, forko, mangxbastoneto, glaso aux simile)

  • linio linii liniilo = instrumento, kiu helpas en desegnado de linioj

Iafoje temas pri instrumento, kiu mem faras la agon:

  • sonori sonorilo = instrumento, kiu sonoras (uzanto de sonorilo ne sonoras, sed sonorigas)

Granda aparato «

IL povas ankaux montri pli grandan aux pli ellaboritan aparaton:

  • presi presilo = masxino por presado de libroj, gazetoj k.t.p.

  • komuniki komunikilo = helpilo por komunikado (telefono, radio, televido, gazeto k.t.p.)

  • komputi komputilo = (elektronika) aparato por prilabori informojn kaj fari tre rapidajn kalkulojn

  • amplifi amplifilo = aparato por elektre plifortigi ekz. sonojn

  • fotokopio fotokopii fotokopiilo = aparato por fari fotokopiojn

Aliaj aferoj «

IL povas ankaux montri paperajxon, substancon, abstraktan rimedon, komputilan programon, aux ion ajn, kio servas por certa ago:

  • aboni abonilo = papero, per kiu eblas ekaboni ion

  • aligxi aligxilo = papero, per kiu eblas aligxi al io (ekz. kongreso)

  • kuraci kuracilo = io ajn, kio servas por kuraci (ekz. medikamento)

  • solvi solvilo = substanco per kiu oni solvas alian substancon, io per kio eblas solvi problemon

  • preventi preventilo = io, per kio eblas preventi malsanon aux gravedigxon (medikamento, kondomo k.t.p.)

  • kompili kompililo = komputila programo, kiu kompilas aliajn programojn

  • koloro kolori kolorilo = substanco kiu servas por doni sian koloron al io, organika farbo

Alternativoj «

La sufikso IL havas tre gxeneralan signifon. Por esprimi sin pli ekzakte oni povas fari kunmetajxojn kun aliaj radikoj, ekz.: presmasxino, presaparato, segmasxino, transportaparato, vendauxtomato, fermoplato, kovrotuko, solvosubstanco, kompilprogramo. Sed ofte tauxgas simpla IL-formo. Vidu ankaux ATOR.

Subkomprenata ago «

En iuj malmultaj IL-vortoj la aga elemento estas subkomprenata. Tio, kio staras antaux IL, ne mem montras agon, sed ekz. rezulton de ago:

  • fajro fajriloFA1.5 = ilo por fari fajron (ne “ilo por fajri”)

  • rekto rektilo = instrumento por desegni rektajn liniojn (ne “ilo por rekti”)

  • angulo angulilo = instrumento por difini aux desegni angulojn (ne “ilo por anguli”)

  • disko diskilo = aparato, kiu legas (komputilan) diskon kaj skribas sur gxi (ne “ilo por diski”)

Oni povas diri, ke tiaj vortoj estas mallongigoj de ekz. fajrigilo, anguldesegnilo, rektofarilo, diskoturnilo aux simile. Oni estu tre sxparema pri tiaj IL-vortoj por ne riski konfuzon. Normale oni faru IL-vortojn nur el verboj.

Ne cxiuj iloj havas IL-sufikson «

Ekzistas multaj simplaj radikoj, kiuj estas nomo de ia instrumento aux simile. Al tia vorto oni ne aldonu IL. Tiaj vortoj estas ekz. mangxiloj kiel kulero, forko kaj glaso, pafiloj kiel revolvero, kanono kaj fusilo (nekunmetita!), transportiloj kiel auxto, buso kaj biciklo, kaj muzikiloj kiel gitaro, piano kaj fluto, kaj ankoraux multaj diversaj cxiutagaj iloj kiel martelo, broso, peniko, krajono, lupeo, serpo k.t.p.

Pri la radiko ARM regas konfuzo. La O-formo estas preskaux neniam uzata, sed Zamenhof iam uzis gxin kun la signifo “batalilo”: Ne servas larmo anstataux armo.PE.507 Normale oni uzas la formon armilo. La verboformo armi tamen signifas “provizi per bataliloj”, kaj armilo do devus signifi ne “batalilo”, sed “ilo por provizi per bataliloj”. Se oni uzus cxiam armo anstataux armilo, cxiuj vortformoj farigxus tute logikaj, sed armilo estas forte enradikigxinta.

El la nekunmetita vorto aviadi (= “flugi per aparato pli peza ol aero”) oni faris la vorton aviadilo (= “tia flugmasxino”). Nuntempe kelkaj uzas anstatauxe la nekunmetitan vorton avio. El gxi oni povas fari la verbon avii kaj la agvorton aviado. Sed ankoraux aviadilo estas la normala formo. Aliaj similsignifaj vortoj estas flugmasxino (= “cxia aparato por flugi”) kaj aeroplano (la plej ofta speco de avio).

Ordinara radiko «

  • ilo = instrumento, rimedo

  • ilaro = kolekto de laboriloj

  • ilujo = ujo por ilo(j)