PMEG 2024
39.1.10. ENZ°
“Substanco, kiu servas por ago”. Eksperimente uzata, precipe en hxemio, anstataux IL, kiam ne temas pri instrumento, sed pri substanco: solvi → solvenzo = “solvantajxo”, stabiligi → stabiligenzo = “stabiliga substanco”, dolcxigi → dolcxigenzo = “dolcxigajxo”. En faka lingvajxo ENZ eble povas esti utila, sed normale oni uzu IL, (ANT)AJX, aux diversajn kunmetajxojn kaj plurvortajxojn.