PMEG

39.1.15. IK

Ekssufikso aux sxajnsufikso en multegaj radikoj kun plej diversaj signifoj: formiko, fortika, harmoniko, heliko, klasika, kleriko, kliniko, koliko, komika, komuniki, maniko, miristiko, narkotiko, paniko, persiko, polemiko, prediki, rustika, saliko, trafiko k.a. Multaj “ik”-vortoj estas nomoj de sciencoj, fakoj, artoj, okupoj k.s.: botaniko, dinamiko, fiziko, fonetiko, grafiko, gramatiko, heraldiko, liriko, logiko, matematiko, mekaniko, mnemoniko, muziko, optiko, plastiko, politiko, tehxniko k.a.

Vera sufikso «

“Fako, scienco, okupo”. Ofte oni povas rigardi IK kiel veran sufikson. Iafoje gxi aperas post nomo de persono, kiu okupigxas pri la fako: gxardenisto gxardenistiko, gimnasto gimnastiko, jxurnalisto jxurnalistiko, lingvisto lingvistiko, stilisto stilistiko, poeto poetiko, retoro retoriko. Alifoje IK aperas post la temo de la fako: elektrono elektroniko, metodo metodiko, metro metriko, simbolo simboliko, stokasta stokastiko. Estas tamen preferinde rigardi tiajn vortojn kiel nekunmetitajn.

Iuj tamen volas, ke IK estu efektiva sufikso. Iuj iafoje ecx insistas, ke gxi devas esti efektiva Esperanta sufikso. Laux multaj IK cxiam aperu post la temo de la fako, ne post la isto. Ili kreas vortojn kiel: gxardeno gxardeniko = “gxardenistiko”, jxurnalo jxurnaliko = “jxurnalistiko”, lingvo lingviko = “lingvistiko”, sono soniko = “fonetiko”, sistemo sistemiko = “sistematiko”. Normale oni cxi tiel uzas IK nur kiam ekzistas responda internacia vorto kun “ik”. Se la internacia vorto finigxas per “ologi”, oni ofte preferas la samsignifan sufikson OLOGI.

Iuj cxi tiaj IK-vortoj povas funkcii praktike, sed sistema uzo de IK en cxi tia maniero kondukus al grandega konfuzo, cxar multaj jam ekzistantaj vortoj pro tio subite sxajnus havi tute alian signifon ol ili vere havas, ekz.: formiko, heliko, kleriko, kliniko, koliko, komiko, komuniko, maniko, miristiko, paniko, persiko, rustiko, saliko, trafiko, dialektiko, grafiko, liriko, logiko, muziko, plastiko kaj multaj aliaj.

Se oni insistas, ke IK nur aperu post temo, tiam la hxaoso ankoraux pligrandigxas, cxar tiam vortoj kiel lingvistiko, jxurnalistiko kaj gxardenistiko sxajnas esti la sciencoj pri lingvistoj, jxurnalistoj kaj gxardenistoj. Iuj “IK-istoj” efektive kritikas tiajn vortojn kiel nelogikajn kaj fusxitajn, kvankam gxuste la ekuzo de IK kiel efektiva sufikso kreis tiun konfuzon. Tiuj vortoj estas nekunmetitaj, kaj povas sxajni strangaj nur al tiuj, kiuj insistas, ke IK estu sufikso.

Oni lasu cxi tiajn internaciajn vortojn en paco. Se oni volas krei pli facilajn alternativojn, oni faru tion en maniero, kiu ne kauxzas konfuzon. Ofte oni povas uzi jam ekzistantajn vortojn kiel scienco, fako, arto k.s.: lingvoscienco, gxardenofako, gxardena tehxniko, scienco pri lingvosonoj, sistema metodo k.s.