PMEG 2024
39.1.14. IF°
Ekssufikso en kelkaj vortoj kun IG-eca signifo: modifi, amplifi, klasifi.
Vera sufikso «
“Igi io”. Proponita sed apenaux uzata tehxnika sufikso por tiaj okazoj, kiam oni volas esprimi “igi io” kaj ne “igi ia”: *varmifi* = “igi varmo, sxangxi ian energiformon en varmon” (varmigi = “igi varma, doni la econ varmo al io”), *acidifi* = “igi acido, sxangxi substancon tiel, ke gxi farigxas acido” (acidigi = “igi acida, doni acidecon al io”). Oni esprimu tiajn specialajn signifojn per pluraj vortoj: igi varmo, sxangxi en acidon k.s. Rimarku, ke IG en multaj okazoj signifas “igi io”: edzinigi, polvigi.