PMEG 2024

39.1.20. IT

Ekssufikso en iuj vortoj por inflamoj: nefrito, oftalmito, encefalito, dermatito, otito.

Vera sufikso «

“Inflamo”. Uzata en medicino kiel vera sufikso post nomo de organo: orelo orelito = “orelinflamo, otito”. En multaj okazoj ekzistas internacia vorto, kiu ankaux povus esti rigardata kiel Esperanta kunmetajxo kun IT: bronkito, apendicito, laringito, meningito, ostito k.a. En nefaka lingvajxo oni prefere uzu la vorton inflamo aparte aux en kunmetajxo: rena inflamo, reninflamo, orela inflamo, orelinflamo k.t.p. Versxajne tiaj vortoj estas preferindaj ankaux en faka lingvajxo.