PMEG 2024

39.1.21. IV

Ekssufikso en kelkaj vortoj por kapabloj kaj emoj: agresiva, progresiva, konservativa, pasiva.

Vera sufikso «

“Pova, kapabla”. Suficxe ofte uzata kiel vera sufikso: produkti produktiva = “tia, ke oni povas (multe) produkti”, senti sentiva, pagi pagiva, krei kreiva. Oni atentu, ke IV ne estas gxenerale konata. Preferindaj estas kunmetajxoj kun EM aux kun POV kaj KAPABL aux ecx simplaj A-vortoj: produktema, sentema, sentokapabla, pagipova, pagpova, pagopova, kreema, krepova, produkta, senta, krea k.t.p. Ne malofte IV estas misuzata kiel malplena A-vortiga sufikso, precipe kreiva ofte estas misuzata anstataux krea sen rilato al povo aux kapablo.