PMEG 2023

39.1.33. OZ

Ekssufikso en multaj medicinaj kaj botanikaj nomoj de malsanoj: sklerozo, mikozo, koniozo, iktiozo, leuxkozo, bakteriozo. Sxajnsufikso en multaj vortoj, kie la origina signifo estis “plena, hava, ricxa” aux simile: furioza, grandioza, celulozo, mukozo.

Vera sufikso «

1. “Malsano, difekto, perturbo”. Iafoje uzata kiel vera sufikso: viruso virusozo = “virusmalsano”, fungo fungozo = “parazita malsano kauxzita de fungoj, mikozo”. Normale oni uzas internaciajn nekunmetitajn radikojn, sed ofte la internacia vorto ankaux povas esti rigardata kiel Esperanta kunmetajxo: nervoza, psikozo, acidozo, tuberkulozo. Kiam ne ekzistas responda internacia vorto, estas preferinde uzi kunmetajxojn kun “malsano”: virusmalsano, fungomalsano k.t.p.

2. “Plena, hava, ricxa”. Iafoje uzata kiel vera sufikso: sablo *sabloza* = “ricxa je sablo”, poro *poroza*, suko *sukoza*, suno *sunoza*. Oni uzu kunmetajxojn kun HAV, PLEN kaj RICX aux simplajn A-vortojn sen sufikso: sabloricxa, sabla, porhava, pora, sukoplena, suka, suna.