PMEG 2023

39.1.34. T

“Muzika intervalo”. Uzata cxe nombraj vortetoj por fari nomojn de muzikaj intervaloj: du duto = “sekundo”, tri trito = “tercio”, kvar kvarto, kvin kvinto, ses sesto = “seksto”, sep septo = “septimo”, ok okto = “oktavo”, naux nauxto = “nauxno” k.t.p. Per T oni povas krei nomojn por cxiaj ajn ekstremaj intervaloj, kiuj apenaux havas aliajn nomojn: dekto, dekunuto, dekduto, dektrito k.t.p. Komparu kun OL kaj TET.