PMEG 2024

39.1.36. UK°

“Kastrita virbesto”. Proponita sed malmulte uzata sufikso: bovo *bovuko* = “kastrita bovo”, virkato *virkatuko*. Eventuale oni povus uzi UK ankaux por “bestino kies generpovo estas (intence) forigita”: cxevalino *cxevalinuko*. Normale oni uzas la prefikson EKS: eksvirkato, ekskoko, ekscxevalino.