PMEG 2024

38.3.5. EKS

EKS = “iam antauxe estinta, ne plu oficanta, ne plu tia”. EKS estas uzata precipe cxe profesioj kaj aliaj homaj roloj, sed iafoje ankaux cxe alispecaj vortoj:

  • regxo → eksregxo = persono, kiu antauxe estis regxo, abdikinta regxo

  • ministro → eksministro = persono, kiu antauxe estis ministro

  • edzo → eksedzo = persono, kiu antauxe estis edzo

  • (ge)edzigxi → eks(ge)edzigxi = rompi, cxesigi (ge)edzecon

  • amiko → eksamiko = persono, kiu antauxe estis amiko

  • kolonio → ekskolonio = loko, kiu iam estis kolonio, sed kiu sendependigxis

  • moda → eksmoda = ne plu moda

Kastrita besto «

Cxe besta vorto EKS havas la specialan signifon “kastrita”:

  • bovo → eksbovo = kastrita bovo

  • virkato → eksvirkato = kastrita virkato

  • cxevalino → ekscxevalino = kastrita cxevalino

Vidu ankaux la neoficialan sufikson UK.

Ordinara radiko «

  • eksa = iama, ne plu estanta

  • eksigi = forigi (ekz. de profesio), abdikigi, cxesigi

  • eksigxi = abdiki, depostenigxi, forlasi postenon, laboron aux okupon

Kelkaj uzas EKS kiel ekkrian vorteton: Eks pri tiu problemo! ≈ “Nun tiu problemo ne plu okazos/ne plu gxenos nin!”. Eks pri li! ≈ “Nun li ne plu aperos. Nun li ne plu gxenos nin.”