HTML5

HTML5 estas nova versio de la hiperteksta marklingvo HTML. Gxi estas pluevoluigo kaj de HTML 4 kaj de XHTML, kunigante ambaux en unu novan normon, aldonante tre multajn novajxojn. HTML5 estas ankoraux (en Junio 2011) iom eksperimenta, sed gxi estas tamen jam nun tute bone uzebla praktike. Multaj TTT-ejoj, interalie tiu cxi, jam uzas gxin.

HTML5 estas kunlabore ellaborata de la du organizoj WHATWG (“Web Hypertext Application Technology Working Group” = “Laborgrupo pri TTT-a Hiperteksta Aplikajxa Tehxniko”) kaj W3C (“World Wide Web Consortium” = “Konsorcio de la Tut-Tera Teksajxo”). La laboro komencigxis en 2004 kaj ankoraux dauxras.

La cxi-postaj klarigoj postulas iom da antauxscioj pri malnova HTML aux malnova XHTML. Se vi konas nur malnovan HTML-on, sed ne XHTML-on, vi povas cxi tie rapide ekkoni la plej gravajn diferencojn inter HTML-a sintakso kaj XHTML-a sintakso.

La cxi-tieaj klarigoj estas verkitaj por pagxokreantoj. La HTML5-normo enhavas ankaux multajn aferojn, kiuj koncernas precipe kreantojn de TTT-legiloj. Tiuj partoj estas cxi tie ignorataj.

Tiu cxi pagxaro pri HTML5 ankoraux ne estas finverkita, sed gxi jam enhavas suficxe detalajn klarigojn pri la plej gravaj kaj (laux mi) plej interesaj partoj.

Jen listo de sxangxoj en tiu cxi pagxaro pri HTML5.

Malnova HTML ne mortis

HTML5 neniel nuligas la validecon de la gxisnunaj formoj de HTML. La malnova marklingvo, en cxiuj siaj variantoj, longe restos plene uzebla, kaj neniu verkanto de HTML-pagxoj estas iel ajn devigata transiri al la pli moderna versio HTML5. La organizo WHATWG, kiu ellaboras HTML5-on kune kun W3C, ecx distancigxis de la ideo pri diversaj versioj de HTML, nun anstatauxe parolante pri unu sola, sed dauxre evoluanta marklingvo HTML.

Ja mortis XHTML 2

Inter 2002 kaj 2006 W3C laboris pri nova versio de XHTML, kiun oni nomis XHTML 2.0. Tiu versio celis esti tre diferenca de la antauxaj versioj de XHTML kaj HTML. En 2009 W3C tamen decidis fini tiun projekton. XHTML 2.0 neniam estis finita, kaj gxi neniam estis praktike uzata, nek uzebla. Anstatauxe W3C decidis, ke HTML5 estas la gxusta vojo por la estonta evoluo de la hiperteksta marklingvo HTML.

Du aux tri formoj de HTML5

Oni povas uzi HTML5-on en du - aux ecx tri - manieroj: Oni povas sekvi la sintaksajn regulojn de HTML, aux oni povas sekvi la sintaksajn regulojn de XML. En la lasta okazo oni parolas pri XHTML5. La diferencoj inter la du sintaksoj tamen ne estas tre grandaj. Temas kvazaux pri du dialektoj de unu sama lingvo. La diferencoj ecx estas tiel malgrandaj, ke oni povas krei pagxojn, kiuj samtempe obeas ambaux sintaksojn. Tiam oni parolas pri poliglota HTML5. Cxi tie mi klarigos precipe la poliglotan aliron, kiun mi mem antauxe aplikis en tiu cxi TTT-ejo. Do, kiam mi cxi-poste skribos "HTML5", mi fakte plej ofte celas poliglotan HTML5. Mi ne traktos cxiujn fajnajxojn kaj harfendajxojn, sed provos resti cxe praktikaj kaj konkrete uzeblaj aferoj.

Kiam servilo sendas al TTT-legilo HTML-pagxon, gxi devas unue anonci al la TTT-legilo, en t.n. HTTP-cxapo, kiaspecan dokumenton gxi sendos. Gxi tiam aux deklaras, ke temas pri text/html, aux gxi deklaras, ke temas pri application/xhtml+xml. Samtempe gxi povas/devas montri ankaux, kiu signokodo (charset) estas uzata en la HTML-pagxo:

Content-type: text/html; charset=UTF-8
Content-type: application/xhtml+xml; charset=UTF-8

La unua varianto estas por HTML-sintaksa HTML5, dum la dua estas por XHTML5. Se oni verkas poliglotan HTML5-kodon, oni povas uzi iun ajn el la du MIME-tipoj. Plej praktike estas uzi la MIME-tipon text/html, kiun scias trakti praktike cxiuj TTT-legiloj, kaj novaj kaj malnovaj. La signokodo de poliglota HTML5 devas esti UTF-8.

En la pagxo Simpla HTML5 mi klarigos, kiaj ebloj de simpligado ekzistas, se oni rezignas pri cxia kongruo kun XML.

Al la sekva parto, “Baza dokumento”