PMEG 2023

15.4. Tabelvortoj je ES

kies (la)... de kiu(j)
ties (la)... de tiu(j)
ies (la)... de iu
cxies (la)... de cxiu(j)
nenies (la)... de neniu

La tabelvortoj je ES cxiam enhavas la signifon de la rolvorteto de, sed de havas plurajn signifojn. El tiuj signifoj, la ES-vortoj havas cxefe posedan aux apartenan signifon, sed ili povas ankaux montri sencan objekton aux sencan subjekton. La ES-vortoj havas do la samajn specojn de signifoj kiel la posedaj pronomoj.

ES-vorto, kiu estas rekta priskribo, aldonas difinitan signifon al sia frazparto. ES-vortoj do estas difiniloj – same kiel la posedaj pronomoj – kaj oni ne povas uzi la kune kun ili. Se oni anstatauxigas ES-vorton per de-esprimo, oni normale devas aldoni la.

Same kiel posedaj pronomoj la ES-vortoj staras antaux la priskribata afero, dum samsignifa de-esprimo devas stari poste. Gxuste tio estas la kialo, ke la ES-vortoj ekzistas, cxar kelkaj specoj de frazoj funkcias pli bone, se poseda esprimo povas stari antaux la posedata afero.

ES-vortoj ne povas ricevi J-finajxon aux N-finajxon.

Kies «

  • Kies tombo tio cxi estas?H.147La tombo de kiu (persono) tio cxi estas? Demanda kies.

  • Kies filino vi estas?Gn.24

  • – Sinjoro, kies tiuj cxi soldatoj? – De la norvego.H.119...de kiu (persono) estas tiuj cxi soldatoj?... Mallongigita demando. La cxefverbo mankas.

  • Mi efektive ne scias, kies kulpo gxi estas.M.105 Kies en demanda subfrazo.

  • Scias la kato, kies lardon gxi mangxis.PE.314

  • La vidvino ekvidis virinon, [...] kies vizagxon sxi en la krepusko ne rekonis, sed kies mallonga jupo [...] montris, ke sxi estas virino popolamasa.M.10 Rilataj kies.

  • Sxi [...] levis la rigardon kaj la manojn al la peco da cxielo, kies malluma kaj profunda fono brilis per steloj.M.94

  • Al Delfoj! kie trovigxas centoj da lokoj, cxe kies nomo la koro ekbatas per vojagxdeziro.FA1.225

  • Nek al ni, nek al iu alia venis en la kapon diri, ke gxi estas ia ennovajxo, pri kies akceptado aux neakceptado oni devas konsiligxi.OV.102 Kies montras sencan objekton: kies akceptado la akceptado de kio la akceptado de ia ennovajxo oni akceptus ian ennovajxon.

Ties «

Ties ne estas tre multe uzata. Normale oni preferas posedajn pronomojn (lia, sxia, gxia aux ilia). Ties estas uzata cxefe por almontri antauxan subfrazon, aux kunlabore kun kies:

  • Kiu ecx nur gratetos al li la hauxton aux difektos al li ecx unu haron, ties karnon mi dissxiros je pecoj kaj donos gxin kiel mangxon al malsataj vulturoj!Rt.121 Ties montras la subjekton de la antauxa kiu-frazo.

  • Kies gasto mi estas, ties feston mi festas.PE.1187 Ties almontras la antauxan kies.

Ties estas ankaux uzebla por fari distingon inter malsamaj personoj aux aferoj. Tiam prefere tio, kio antauxe aperis kiel subjekto, estu reprezentata de lia, sxia, gxia aux ilia, dum alia persono, ajxo aux grupo estu reprezentata per ties:

  • La infano ludis kun sia pupo, kiam subite ties kapo frakasigxis. Ties montras, ke temas pri la kapo de la pupo. Se estus la kapo de la infano, oni dirus gxia kapo, lia kapo aux sxia kapo.

Legu pli pri tia distingado per tiu(j).

Ies «

Ies estas kutime uzata nur pri unu nekonata persono (ne pri ajxoj, nek pri pluraj aferoj aux personoj):

  • Kiu gxojas pri ies malfelicxo, tiu ne restos sen puno.SS.17...pri la malfelicxo de iu persono...

  • Cxu vi ne scias, ke cxiun tagon estas ies tago de naskigxo?BV.14

  • En la sama momento sxi sentis, ke ies forta mano sxin kaptas.FA3.45

Cxies «

Cxies estas kutime uzata nur pri personoj, ne pri ajxoj:

  • Tio estis la koro de ricxa fama viro, kies nomo estis sur cxies lipoj.FA1.131...sur la lipoj de cxiuj personoj.

  • Cxies okuloj kun teruro deturnigxis de tiu homo.Rt.126

  • Klopodi pri cxies favoro estas pleje malsagxa laboro.PE.343

Nenies «

Nenies estas kutime uzata nur pri personoj, ne pri ajxoj:

  • Memoru, ke Esperanto estas nenies proprajxo.OV.388...ke Esperanto estas la proprajxo de neniu persono.

  • Mi estas nun tre kontenta, cxar mi havas mian panon kaj bezonas jam nenies helpon.L1.114 Nenies montras sencan subjekton. = ...mi bezonas jam helpon fare de neniu persono.

  • Nenies opinion mi akceptas blinde.OV.543

Vortfarado «

  • Cxiesul(in)o = “prostituit(in)o”: Se mi voluptas pri korpa plezuro – mi iras al strataj cxiesulinoj, kaj havas cxion kion mi deziras.

  • Cxiesajxo = “io (precipe komputila programo) senpage uzebla de cxiu ajn”: Tie trovigxas kolekto da cxiesajxoj senkoste elsxuteblaj.