PMEG

11.2. Posedaj pronomoj

Se oni aldonas la finajxon A al personaj pronomoj, oni kreas posedajn pronomojn:

mia (la)... de mi
nia (la)... de ni
via (la)... de vi
lia (la)... de li
sxia (la)... de sxi
gxia (la)... de gxi
ilia (la)... de ili
onia (la)... de oni
sia (la)... de si

Teorie ekzistas ankaux cia = “(la)... de ci”, sed cia normale ne estas uzata. Oni uzas via kaj unu-nombre kaj multe-nombre.

La posedaj pronomoj estas difiniloj. Ili enhavas normale la signifon de la.

La posedaj pronomoj povas ricevi la finajxojn J kaj N same kiel aliaj A-vortoj (cxiam J antaux N): mia cxambromiaj cxambrojmian cxambronmiajn cxambrojn.

Noto: Iafoje oni renkontas posedajn pronomojn kun la fino “es” anstataux A: *mies*, *vies*, *lies*, *ilies* k.t.p. La “es”-parto estas pruntita de la tabelvortoj je ES, kiuj ankaux estas posedaj. Tiaj posedaj pronomformoj estas neregulaj, sed tamen kompreneblaj. Kiel sxercajn vortojn oni povus ilin eble iafoje uzi, sed en serioza uzo ili estas nepre evitendaj.

Signifoj «

Poseda pronomo similas al de + persona pronomo: mia ≈ (la) de mi. Sed de havas tre multajn signifojn. La posedaj pronomoj havas nur kelkajn el tiuj signifoj:

  • La normala signifo de poseda pronomo estas aparteno aux posedo: mia domo = “la domo posedata de mi, la domo kiu apartenas al mi”, lia nazo = “la nazo kiu apartenas al li, la nazo kiu estas parto de li”, sxia lernejo = “la lernejo en kiu sxi lernas/instruas (aux simile)”, ilia lingvo = “la lingvo kiun ili parolas”.

  • Poseda pronomo povas ankaux montri aganton: lia agado = “la agado (farata) de li, la agado kiun li faras”. Poseda pronomo povas havi tian signifon nur cxe aga O-vorto: lia agado, iliaj klopodoj, via atingo. De povas havi tian signifon ankaux cxe pasiva participo: farita de li, amata de mi.

  • Poseda pronomo povas kelkfoje montri sencan objekton: gxia uzado = “la uzado de gxi, la ago uzi gxin”. Oni atentu, ke miskomprenoj ne ekestu. Ekz.: sxia admirado normale signifas: “la admirado fare de sxi” (subjekta signifo). Se oni uzas sxia admirado en la signifo “la ago admiri sxin” (objekta signifo), oni ne eraras, sed oni eble riskas miskomprenon.

En iaj frazoj pri ies korpoparto, vestajxo aux simile, oni kutimas uzi al-komplementon anstataux poseda pronomo: Mi lavis al mi la manojn.Mi lavis miajn manojn. Ili dissxirus al si la vestojn.FA2.88Ili dissxirus siajn vestojn.