PMEG
11.1. Personaj pronomoj
| mi | ≈ la parolanto |
|---|---|
| ni | ≈ la parolanto kaj alia(j) persono(j) |
| vi | ≈ la alparolato(j) |
| li | ≈ la priparolata vira persono aux persono kun nekonata sekso |
| sxi | ≈ la priparolata ina persono |
| gxi | ≈ la priparolata ajxo, besto aux infaneto |
| ili | ≈ la priparolataj homoj, ajxoj aux bestoj |
| oni | ≈ neprecizigita(j) persono(j) |
| si | ≈ la sama persono kiel la subjekto, se tiu ne estas mi, ni aux vi (aux ci) |
Teorie ekzistas ankaux la pronomo ci ≈ “la alparolato” (unu-nombra), sed ci normale ne estas uzata. Oni uzas vi kaj unu-nombre kaj multe-nombre.
La personaj pronomoj povas ricevi la finajxon N: Mi amas vin. Ilin konas Karlo. Cxu vi gxin vidas? Elizabeto lavas sin en la lago.
