PMEG

38.4.1. Afiksecaj radikoj kaj kunmetajxoj

AM «

AM estas iafoje uzata sufiksece simile al la sufikso EM, kiam ne temas pri ago: bestama, muzikama, gastama.

BIT «

La radiko BIT (bito = “duuma cifero, 0 aux 1”) estas pli kaj pli ofte uzata prefiksece por montri, ke io estas elektronika kaj cifereca: bitlibro = “elektronika/cifereca libro (legebla per elektronika legaparato aux per komputilo)”, bitlegilo = “ilo por legi bitlibrojn, bitgazetojn k.s.”, bitbildo = “cifereca bildo”, bitmon(er)o = “cifereca mon(er)o”. Komparu kun prefikseca RET.

FIN «

FIN estas ofte uzata prefiksece por montri gxisfinecon de ago anstataux prefikseca el: finkanti, finfari, finmangxi.

FUSX «

Prefikseca FUSX montras malbonege faritan (artan aux metian) agon. Oni tiel uzas FUSX precipe cxe vortoj por ago, sed ankaux cxe vortoj por aganto aux rezulto de ago: kuiri fusxkuiri, fusxkuiristo, fusxkuirajxo; pentri fusxpentri, fusxpentristo, fusxpentrajxo; verki fusxverki, fusxverkisto, fusxverk(ajx)o; bindi fusxbindi, fusxbindisto, fusxbind(ajx)o; aktoro fusxaktoro, fusxaktori. Komparu kun la prefikso MIS.

HAV, PLEN, RICX «

La radikoj HAV, PLEN kaj RICX estas uzeblaj sufiksece por precizigi la signifon de A-vorto: barba barbhava, trua truhava, manka mankohava, ama amoplena, brua bruoplena, flora florplena, fuma fumoplena, ora ororicxa, herba herbricxa, senta sentricxa. Simpla A-vorto havas ofte tre flekseblan signifon. Normale la kunteksto precizigas, sed iafoje preciziga aldono de HAV, PLEN, RICX (aux alia radiko) povas esti utila. Vidu ankaux la neoficialan sufikson OZ.

KELK «

KELK estas uzata afiksece cxe nombraj vortetoj.

Prefikseca KELK montras multobligon per nedifinita sed ne granda nombro (pli ol unu): kelkdekM.199 = “kelkaj dekoj”, kelkcent = “kelkaj centoj”, kelkmil = “kelkaj miloj”. Atentu pri la akcento: kélkcent, kélkmil. KELK ne estas vorteto, sed radiko. Tial ne eblas disskribi tiajn vortojn. Ne skribu *kelk dek*, *kelk mil*, sed kelkdek, kelkmil. Cxiam eblas anstatauxe diri kaj skribi: kelkaj dekoj, kelkaj miloj k.t.p.

Sufikseca KELK montras aldonon de nedifinita nombro (pli ol unu): dekkelkeM.199 = “dek kaj kelkaj”, tridekkelk-jaraM.83 = “havanta tridek kaj kelkajn jarojn”.

Iafoje oni vidas prefiksecan KELK kun la signifo “proksimume”: kelkmil = “proksimume mil”. Tia uzo estas tamen malrekomendinda, cxar gxi kolizias kun la cxi-antauxe montrita Zamenhofa uzo de prefikseca KELK.

KELK estas uzata prefiksece ankaux cxe tabelvortoj je I por emfazi la nedifinitecon: kelkiuj = “kelkaj, iuj”, kelkiom = “kelke, iom”. La iafoje uzata formo *kelkiu* (sen J) estas memkontrauxdira. Iu montras precize unu individuon, dum KELK montras pli ol unu.

LAND «

La radiko LAND estas uzata sufiksece en gentobazaj landonomoj anstataux UJ: Finnlando, Pollando, Skotlando, Svazilando, Svislando, Tajlando. Estas konsilinde tiamaniere uzi LAND nur kiam tio donas internacian nomformon aux kiam tia nomformo estas tradicia en Esperanto.

ON-vortoj «

Kunmetajxoj kun la sufikso ON estas ofte uzataj prefiksece: duonhoro = “duona horo, duono de horo”, kvaronlitro = “kvarona litro, kvarono de litro”, milonmilimetro = “milona milimetro, milono de milimetro”, trionparto = “triona parto”.

Eble tiaj kunmetajxoj povas esti klarigataj kiel frazetvortigoj per O-finajxo: [duono de horo]-(periodo)-O duonhoro.

Eblas krei ordinarajn kombinojn anstatauxe, ekz.: horkvarono (= “kvarono de horo”): Pasis certe horkvarono, antaux ol la floreto povis denove rekonsciigxi.FA1.148 Formoj kiel horkvarono estas tamen ekstreme maloftaj.

Prefikseca DUON havas iafoje la specialan signifon: “proksimume duone, nekomplete, preskaux”: duonnuda = “preskaux nuda”, duonkuirita = “ne komplete kuirita”.

Cxe parencovortoj DUON havas du specialajn signifojn. Gxi tie montras parencecon tra nur unu el la gepatroj kaj ankaux parencecon kreitan per regeedzigxo:

  • duonfrato = 1. frato kun kiu oni havas nur unu el la gepatroj komuna, 2. filo de duonpatr(in)o

  • duonfilo = filo de la edz(in)o

  • duonpatro = nova edzo de la patrino

  • duonpatrino = nova edzino de la patro

Por parenceco kreita per regeedzigxo oni ankaux povas uzi la radikon VIC prefiksece: vicpatro, vicfilo, vicfrato. Oni proponis ankaux la neoficialan prefikson STIF° por tiu rolo: stifpatro, stiffilo, stiffrato, sed estas pli bone uzi VIC. Cxe tiaj DUON-vortoj, kiuj povas havi ambaux signifojn de parenca DUON, oni prefere uzu VIC (aux eble STIF°) por regeedzigxa parenceco, kaj DUON nur por efektive duona parenceco.

POV, KAPABL, VOL «

La radikoj POV, KAPABL kaj VOL estas ofte uzeblaj sufiksece kiel pli precizaj alternativoj al la sufikso EM: sciema scipova, scivola; agema agipova, agopova, agokapabla, agivola, agovola; kreema krepova, krekapabla, krevola; vivema vivipova, vivopova, vivokapabla, vivivola, vivovola. (Apud sciema kaj scivola oni uzas ankaux tre ofte scivolema. Praktike cxiuj tri vortoj estas samsignifaj.) Vidu ankaux la neoficialan sufikson IV. Legu pli pri ligfinajxoj en vortoj kiel vivipova kaj agivola.

RET «

La radiko RET estas ofte uzata prefiksece kun la signifo “Interreta, rilata al la Interreto”: posxto retposxto = “Interreta posxto”, mesagxo retmesagxo = “retposxta mesagxo”, retgazeto, retbutiko, retkamerao, retkomerco. Komparu kun prefikseca BIT.

SXAJN, SIMIL, MANIER, STIL «

La radikoj SXAJN, SIMIL, MANIER kaj STIL estas ofte uzeblaj sufiksece anstataux la sufikso EC por krei pli precizajn vortojn: vereca versxajna, versimila; trompeca trompsxajna, trompmaniera; dieca disimila; homeca homsimila; virece virmaniere, virstile; japanece japanmaniere, japanstile. Vidu ankaux la neoficialan sufikson ESK.

SXTEL «

La radiko SXTEL estas uzata prefiksece kun la speciala signifo “sekretece”, “kasxite”, “kun la intenco ne esti rimarkebla”, ofte tute sen rilato al efektiva sxtelado: sxteliri = “iri silente kaj nerimarkeble (kvazaux por sxteli)”, sxtelobservi = “observi kasxite (por ke neniu tion rimarku)”. La sama speciala signifo aperas ankaux en la E-vorto sxtel(ec)e: sxtele eniri en domon = “kasxite kaj nerimarkeble eniri en domon (eble tute ne por sxteli)”, kaj ankaux en movigxoverboj kiel alsxteligxi, ensxteligxi kaj forsxteligxi.

VIC «

VIC estas uzata prefiksece por montri aferon aux personon, kiu anstatauxas aux povas anstatauxi ion aux iun: vicprezidanto = “anstatauxa prezidanto”, vicdirektoro = “anstatauxa direktoro”, vicrado = “rezerva rado”. VIC estas ankaux uzebla en iaj parencovortoj. Legu ankaux pri vice al kaj vic’ al.

VIR «

VIR estas uzata prefiksece por montri viran sekson. Komparu kun la sufikso IN. Oni tiel povas uzi VIR nur cxe io, kio povas havi sekson, kaj nur cxe vortoj, kiuj ne estas viraj jam per si mem.

Legu ankaux pri seksa signifo de radikoj kaj O-vortoj.

VIR estas prefiksece uzata precipe cxe bestaj vortoj: vircxevalo, virkato, virbovo, virhundido, virbesto.

Ankaux cxe homaj vortoj oni povas uzi VIR prefiksece: virhomo, virprezidanto, virsekretario. Sed cxe homaj vortoj oni normale preferas uzi VIR kiel A-vorton: vira homo, vira prezidanto, vira sekretario.

Tre ofte oni tamen forlasas VIR, kvankam temas pri virbesto aux virhomo.

Rimarku, ke la memstara vorto viro cxiam signifas “plenkreska virhomo”, dum prefikseca VIR nur montras viran sekson (ne homecon, nek plenkreskecon). La vorto vira jen montras nur viran sekson, jen inkluzivas homecon kaj plenkreskecon, laux la kunteksto.

En la komenca tempo oni uzis VIR sufiksece por montri viran sekson, sed tio delonge malaperis: cxevalviro, bovoviro.