PMEG

38.3.7. MAL

MAL = “la rekte kontrauxa ideo”. MAL estas uzebla nur cxe vortoj, por kiuj ekzistas rekta kontrauxo. MAL sxangxas la signifon de tia vorto al la rekta kontrauxo.

Ecaj vortoj «

MAL estas plej ofte uzata cxe vortoj kun eca, kvalita aux grada signifo:

  • bona malbona

  • granda malgranda

  • felicxa malfelicxa

  • proksima malproksima

  • ricxa malricxa

  • agrabla malagrabla

  • sana malsana

  • frua malfrua

  • laborema mallaborema

  • moralo morala malmorala = kontrauxa al la moralo

  • graso grasa malgrasa = havanta malmulte da graso

  • pli malpli

  • plej malplej

  • tro maltro

Atentu pri la elparolo de vortoj kiel malpli, malplej kaj maltro. Ili havu akcenton je la antauxlasta vokalo: málpli, málplej, máltro. Legu pli pri la elparolado de MAL-vortoj.

Abstraktaj vortoj «

MAL estas uzebla ankaux cxe agaj, poziciaj, direktaj kaj aliaj abstraktaj vortoj:

  • fermi malfermi

  • helpi malhelpi

  • ami malami

  • sxlosi malsxlosi

  • lauxdi mallauxdi

  • sukcesi malsukcesi

  • sxtopi malsxtopi

  • aligxi malaligxi

  • kodo kodi malkodi = retransskribi koditan tekston en la originan formon

  • antaux malantaux

  • supre malsupre

  • dekstro maldekstro

  • antauxo malantauxo

  • antauxen malantauxen

  • simetrio malsimetrio

  • konkordo malkonkordo

  • ordo malordo

Konkretaj vortoj «

MAL estas uzebla ankaux cxe iaj vortoj kun konkreta signifo, por kiu ekzistas rekta kontrauxo:

  • amiko malamiko

  • lumo mallumo

Diferenco inter MAL kaj ne «

Oni povas iafoje heziti inter MAL kaj ne. Ne montras foreston, mankon de io, dum MAL montras cxeeston de la kontrauxa ideo. Ofte ambaux estas uzeblaj, sed kun iom malsamaj signifoj. Iafoje estas nur nuanca diferenco. MAL estas iafoje uzata kiel pli forta ne:

  • lauxdi = diri, kiel bona io estas

  • ne lauxdi = ne diri, kiel bona io estas

  • mallauxdi = diri, kiel malbona io estas

  • ne mallauxdi = ne diri, kiel malbona io estas

  • utila = tia, ke gxi kreas bonon aux profiton

  • neutila = tia, ke gxi ne kreas bonon aux profiton

  • malutila = tia, ke gxi kreas malbonon aux malprofiton

  • ne malutila = tia, ke gxi ne kreas malbonon aux malprofiton

  • afabla = kondutanta kun agrablaj vortoj kaj agoj

  • neafabla = kondutanta sen agrablaj vortoj kaj agoj

  • malafabla = kondutanta kun malagrablaj vortoj kaj agoj

  • ne malafabla = ne kondutanta kun malagrablaj vortoj kaj agoj

  • sukcesa = tia, ke gxi donas kontentigan, bonan rezulton

  • ne sukcesa = tia, ke gxi donas ne kontentigan, mankohavan rezulton (≈ sensukcesa)

  • malsukcesa = tia, ke gxi donas malkontentigan, malbonan rezulton

  • ne malsukcesa = tia, ke gxi ne donas malkontentigan, malbonan rezulton

  • amiko = persono, al kiu oni sentas simpation aux amon

  • neamiko (malofta vorto) = persono, al kiu oni sentas nek amon/simpation, nek malamon/malsimpation

  • malamiko = persono, al kiu oni sentas malsimpation aux malamon

Vidu pli da ekzemploj kun prefikseca ne.

Cxe iaj agaj vortoj ne montras simple, ke la ago ne okazas, dum MAL esprimas la pli emfazan signifon, ke la ago ne okazas, kvankam gxi normale devus okazi:

  • dormi maldormi = resti sendorma, kiam oni normale dormus: Oni decidis, ke en la venonta nokto unu el la maljunaj sinjorinoj de la kortego maldormos cxe la regxidino, por vidi, cxu tio estis efektiva songxo, aux kio alia gxi estas.FA1.10

  • havi malhavi = ne havi, dum oni sentas, ke oni devus havi

Evitado de MAL «

Cxe iaj vortoj kun tre speciala signifo oni evitas uzi MAL, kvankam logike tio bone eblus. Oni ekz. malofte auxdas vortojn kiel malgiganta, malenvii, malsxuldo, malpedanto k.a. Sed iafoje ankaux malkutimaj vortoj povas esti dezirataj, se oni volas gxuste malkutime esprimi sin.

Kaj kiam en la malmaten’
La suno malauxroras,
Malvek’ maliras kun malpen’
Kaj oni maldejxoras

fragmento el Insulo de Feticxuloj de William Auld

Ne cxiuj maloj havas MAL «

Rekte kontrauxa signifo ne cxiam esprimigxas per MAL. Ekzistas multegaj kontrauxaj vortparoj sen tiu prefikso, ekz.: tagonokto, finikomenci, nigrablanka, forgesimemori, troviperdi, pacomilito, pozitivanegativa, nordosudo, orientookcidento, internaekstera, sursub, alde, kunsen, cxionenio, jesne, plusminus k.t.p.

Alternativoj al MAL-vortoj «

Por multaj MAL-vortoj oni kreis nekunmetitan alternativon. Kelkaj tiaj MAL-alternativoj farigxis oftaj, dum aliaj aperas precipe en poezio k.s. Ankoraux aliaj preskaux neniam estas uzataj. Iafoje okazas, ke tia MAL-alternativo evoluas for de la MAL-vorto, kaj ricevas specialan signifon.

Ne regas klara interkonsento pri la uzindeco de tiaj MAL-alternativoj, precipe pri tiuj, kiuj ne ricevis specialan signifon. Kelkaj opinias, ke tiaj vortoj estas gxenerale evitindaj, dum aliaj trovas ilin akcepteblaj aux ecx uzindaj, almenaux en certaj kuntekstoj kaj por certaj lingvaj stiloj. Cxiuokaze oni ne provu tute forigi la prefikson MAL per tiaj MAL-alternativoj.

Jen kelkaj ekzemploj:

  • trista (= malgaja, malgxoja) – ofte uzata

  • kurta (= mallonga) – suficxe ofta en literatura (precipe poezia) lingvajxo kaj en kelkaj tehxnikaj kunmetajxoj (kurtonda radio); krome relative malofta

  • frida (= malvarma) – suficxe ofta en literatura (precipe poezia) lingvajxo kaj en kelkaj kunmetajxoj (fridujo, fridvagono); krome relative malofta

  • olda (= maljuna) – ne malofta, precipe en literatura lingvajxo

  • liva (= maldekstra) – iafoje uzata; povas esti tre utila, kiam necesas rapide aux ripete doni instrukciojn pri dekstro kaj maldekstro

  • dura (= malmola) – suficxe ofta en tehxnika lingvajxo; ricevas ofte iom specialan figuran signifon (dura vivo = “malfacila vivo”); ekster la tehxnika lingvajxo relative malofta en nefigura uzo

  • lanta (= malrapida) – suficxe ofta en poezia lingvajxo; malofta ekster literaturo

  • legxera (= malpeza) – ekhavis specialajn figurajn signifojn (legxera literaturo = “malserioza, senprofunda literaturo”, legxera infanterio = “facile movebla infanterio kun relative malpezaj armiloj”); por efektiva malpezeco oni uzas preskaux nur malpeza

  • turpa (= malbela) – tre malofte uzata

  • *dificila*° (= malfacila) – uzata nur de ekstremistoj

Ecx se iu MAL-alternativa estas tauxga por certaj situacioj, la responda MAL-vorto cxiam restas tute bona kaj uzinda. Oni ekz. normale uzu maldekstra. Nur en specialaj okazoj, kiam vere utilas, oni uzu la alternativon liva.

Ordinara radiko «

MAL povas ankaux esti ordinara radiko:

  • malo = rekte kontrauxa ideo (la malo de “granda” estas “malgranda”)

  • male = tute kontrauxe