PMEG
38.3.6. GE
GE = “ambaux seksoj”. GE estas uzata cxe viraj kaj sekse neuxtraj vortoj por doni al ili ambauxseksan signifon.
Legu ankaux pri la sufikson IN, kaj pri prefikseca VIR.
Paroj «
GE plej ofte montras paron:
- patro → gepatroj = patro kaj patrino (de komunaj infanoj)
- edzo → geedzoj = edzo kaj lia edzino
- fiancxo → gefiancxoj = fiancxino kaj sxia fiancxo
- mastro → gemastroj = mastro kaj mastrino, kiuj estas paro
- cikonio → gecikonioj = cikoniino kaj vira cikonio, kiuj estas paro
- doktoro → gedoktoroj = doktoro kaj ties edz(in)o
Gedoktoroj logike devus esti paro, en kiu ambaux estas doktoroj. Tial oni nuntempe apenaux uzas vortojn kiel gedoktoroj pri paro.
Grupo de parencoj «
GE ankaux estas uzata cxe parencovortoj por montri grupon de parencoj el ambaux seksoj:
- frato → gefratoj = fratino(j) kaj frato(j)
- filo → gefiloj = filo(j) kaj filino(j)
- nevo → genevoj = nevino(j) kaj nevo(j)
Ambauxseksa grupo «
GE estas ankaux uzata pli gxenerale por montri, ke ambaux seksoj cxeestas en grupo:
- knabo → geknaboj = kaj knabino(j) kaj knabo(j)
- lernanto → gelernantoj = kaj viraj kaj inaj lernantoj
- samideano → gesamideanoj = kaj inaj kaj viraj samideanoj
- doktoro → gedoktoroj = kaj viraj kaj inaj doktoroj
- homo → gehomoj = homoj el ambaux seksoj, kaj homino(j) kaj virhomo(j)
Se vorto per si mem estas neuxtra, oni ne bezonas aldoni GE, krom se oni volas aparte emfazi, ke ambaux seksoj cxeestas. Normale oni diru simple lernantoj, samideanoj, doktoroj kaj homoj. Legu pli pri la seksa signifo de radikoj kaj O-vortoj.
Rilatas al ambaux seksoj «
Malofte GE aperas antaux io, kio mem ne povas havi sekson. Tia GE-vorto montras, ke io koncernas ambaux seksojn, ofte kun sxerca nuanco. Tiaj vortoj estas nenormalaj, kaj oni ne uzu ilin tro multe:
- lernejo → gelernejo = lernejo por ambaux seksoj
- sola → gesolaj = solaj kiel paro
GE-vortoj estas normale multe-nombraj «
GE-vorto kun O-finajxo povas normale esti nur multe-nombra, cxar devas esti pli ol unu por ke ambaux seksoj povu cxeesti. Sed oni iafoje provas strecxi la signifon de GE al la simila signifo “iu ajn el la du seksoj”. Tiam oni povas fari vortojn kiel gepatro = “patro aux patrino”, geedzo = “edzino aux edzo”. Tia uzo tamen ne estas normala, kaj multaj opinias gxin nelogika kaj nekorekta. Tiaj vortoj estas tamen kompreneblaj kaj povas esti utilaj. La estonteco montros, cxu ili akceptigxos. GE-vorto kun alia finajxo ol O montras nepre pli ol unu, ekz.: gepatra decido (pri infano) = “decido de ambaux gepatroj (pri infano)”, gepatra lingvo = “lingvo de ambaux gepatroj”. Alie oni dirus patrina lingvo aux patra lingvo. (Oni uzas tamen gepatra lingvo ankaux kiel gxeneralan esprimon por denaska lingvo, cxar tian lingvon oni plej ofte lernas de ambaux gepatroj.)
Ordinara radiko «
- gea = rilata al ambaux seksoj
Praktike oni tre malofte uzas GE kiel ordinaran radikon.
