PMEG 2023

Enkonduko

La Plena Manlibro de Esperanta Gramatiko (= PMEG) estas verko por ordinaraj esperantistoj, kiuj volas detale studi la gramatikon, vortfaradon, skribon kaj elparolon de la Internacia Lingvo. Gxi estas unuavice praktika lernilo, kvankam ankaux lingvistoj povas trovi gxin utila.

La mallongigon PMEG multaj elparolas kiel “pomego”.

PMEG provas klarigi la lingvon en facila maniero. Gxi tial uzas netradiciajn gramatikajn esprimojn, kiuj estas espereble pli facilaj ol la tradiciaj vortoj. Ecx tiaj kutimaj vortoj kiel akuzativo, substantivo kaj prepozicio forestas. Anstatauxe PMEG parolas pri N-finajxo, O-vorto kaj rolvorteto. Tio ne signifas, ke la tradiciaj vortoj estas malbonaj. Ili nur ne estas bezonataj en PMEG. Pri la kialoj, ke mi uzas tiajn netradiciajn terminojn, mi parolas aparte en la aldono Pri la gramatikaj terminoj en PMEG.

PMEG klarigas kaj la plej bazajn aferojn, kaj tre specialajn detalojn. Gxi provas forlasi la kutiman euxropan perspektivon de multaj lernolibroj. Tial PMEG enhavas detalajn klarigojn de multaj aferoj, kiuj por iuj euxropanoj eble sxajnas memkompreneblaj.

PMEG traktas kaj modernan kaj klasikan lingvouzon. Gxi uzas por helpi al la klarigoj abundon da ekzemploj, inter kiuj estas multege da ekzemploj el la Fundamento kaj la verkaro de Zamenhof. Cxe cxiu tia ekzemplo la preciza fontloko estas montrata per mallongigo. Vidu tiurilate precipe la liston de literaturo.

Esence PMEG estas konservema verko, kiu multloke defendas la Fundamentan kaj Zamenhofan lingvajxon kontraux diversaj reformemaj ideoj kaj uzoj, sed gxi ankaux prezentas modernajn uzojn kaj evoluojn, ecx tiajn, kiujn iuj eble opinias tro drastaj.

Dankoj «

Pri la enhavo de PMEG respondecas nur mi sola, sed helpis min multaj personoj. Precipe kontribuis per valoregaj konsiloj Jorge Camacho, Markos Kramer, Birke Dockhorn, Nikolao Killing-Günkel, Hosomi Kazuyuki, Alen Kris, Jouko Lindstedt, Francisko Lorrain, Ken Miner, Rob Moerbeek, Derek Roff kaj Robin van der Vliet. Pri matematikaj terminoj konsilis profesoro Christer Kiselman. Krome kontribuis multaj aliaj esperantistoj per nemalhaveblaj kritiko kaj proponoj. Pri la ellaborado de la unua HTML-a versio ege helpis min Stellan Lagerström kaj Per Aarne Fritzon. Al cxiuj mi kore dankas.

Mi volas aparte danki al E@I kaj La Ranetoj, kiuj kunlabore eldonis PMEG-on 2020, al Katerina Miri Lozina, kiu fasonis la novan kovrilon, kaj ankaux al Esperanto-USA (antauxe la Esperanto-Ligo por Norda Ameriko – ELNA), kiu realigis la unuan paperlibran eldonon de PMEG en la jaro 2005.

Fine mi sxuldas tute specialan kaj grandegan dankon al cxiuj, kiuj subtenis min en mia amasfinancada kampanjo cxe LiberaPay aux tra aliaj kanaloj.

Sxangxoj «

En aparta pagxo vi trovos liston de sxangxoj faritaj en la diversaj versioj de PMEG (ekde la 3-a de Majo 2018).

Bertilo Wennergren