PMEG 2023

Sxangxoj en PMEG

Jen listo de la plej gravaj sxangxoj faritaj en PMEG ekde versio 15.0.2 (de la 3-a de Majo 2018) gxis hodiaux. Cxiuj el la listigitaj versioj estas provizoraj eldonoj de PMEG survoje al dua eldono kiel papera libro, cxar la unua eldono elcxerpigxis:

Versio 15.4 = PMEG 2023 «

Versio 15.4 de PMEG estis publikigita la 5-an de Julio 2023, sub la nomo PMEG 2023.

Jen la plej atentindaj el la sxangxoj:

PMEG 2023 estas elsxutebla kiel HTML kaj kiel PDF. PMEG 2022 kaj PMEG 2020 (kiu respondas al la dua libra eldono), plu estas haveblaj en PDF-formo. Cxiujn elsxuteblajn versiojn vi trovos en la pagxo Elsxutebla PMEG.

La papera eldono de 2020 plu estas plene uzebla. La pli novaj retaj versioj el 2022 kaj 2023 nur enhavas kompletigojn kaj etan gxustigojn.

Versio 15.3 = PMEG 2022 «

Versio 15.3 de PMEG estis publikigita la 4-an de Majo 2022, sub la nomo PMEG 2022.

La sxangxoj en versio 15.3 ne estas tre grandaj. Jen la pli atentindaj el ili:

PMEG 2022 estas elsxutebla kiel HTML kaj kiel PDF. PMEG 2020, kiu respondas al la dua libra eldono, estas havebla kiel PDF. Cxiujn elsxuteblajn versiojn vi trovos en la pagxo Elsxutebla PMEG.

Versio 15.2 «

Versio 15.2 de PMEG estis publikigita la 14-an de Novembro 2020. Sur tiu versio de PMEG bazigxas la dua libra eldono sub la nomo PMEG 2020.

En versio 15.2 estas nur kelketaj postkorektoj de malgrandaj tajperaroj, kiuj estis raportitaj post la apero de versio 15.1, kaj kiujn mi sukcesis gxustigi antaux ol oni komencis presi la duan libran eldonon.

Versio 15.1 «

Versio 15.1 de PMEG estis publikigita la 15-an de Septembro 2020.

En versio 15.1 estas nur malmultaj enhavaj sxangxoj kompare kun la lasta provizora versio:

    /*
  • En la klarigoj pri la sufikso IST, la subsekcio “Nevivajxoj” nun pli trafe nomigxas Figura IST.

  • */
  • En la klarigoj pri la sufikso UL, la subsekcio “Nevivajxoj” nun pli trafe nomigxas Figura UL.

  • La Enkonduko estas prilaborita kaj kompletigita okaze de la nova papera eldono.

  • En kelketaj lokoj mi faris korektojn de uskleco, ligiloj kaj simile.

Versio 15.0.14 «

Versio 15.0.14 de PMEG estis publikigita la 10-an de Auxgusto 2020.

Tiu cxi versio estas lauxplane la lasta provizora versio antaux ol estos lancxita la dua libra eldono de PMEG, sub la nova nomo PMEG 2020. Korektado de eraroj ankoraux povos okazi, sed mi ne planas aldoni novan enhavon. Do, se vi volas helpi igi la duan eldonon kiom eble perfekta, ne hezitu raporti erarojn (tajperarojn, erarajn ligilojn, erarajn fontindikojn k.s.). Sendu retmesagxon al “bertilow” cxe “gmail.com”.

En versio 15.0.14 mi faris interalie la jenajn sxangxojn:

Versio 15.0.13 «

Versio 15.0.13 de PMEG estis publikigita la 1-an de Januaro 2020.

En tiu cxi versio mi faris interalie la jenajn sxangxojn:

  • Ekde nun PMEG nomigxas PMEG 2020 por fari klaran diferencon inter la unua papera eldono en 2005 kaj la planata nova eldono en tiu cxi jaro.

  • Mi transiris al minusklema skribo de vortoj kiel angla, anglo, japana, japano, nederlanda, nederlandano, usona, sxekspira, esperantisto kaj aliaj vortoj, kiujn mi gxis nun mem preferis skribi majuskle (Angla, Anglo k.t.p.). Pri la kialo de tiu sxangxo mi verkis en mia blogo pri PMEG kaj rilataj temoj.

  • Mi reverkis la klarigojn pri uzo de majuskloj kaj minuskloj en propraj nomoj prezentante pli klare la du gxeneralajn tendencojn minusklema (tre ofta) kaj majusklema (tre malofta).

  • Mi prilaboris la aldonon pri la gramatikaj terminoj en PMEG.

  • Mi kompletigis la klarigojn pri uzo de A-vortoj (perverba priskribo) kaj E-vortoj (maniera komplemento) cxe aspekti kaj senti sin.

  • Mi unuecigis la fontindikojn de ekzemploj el la Zamenhofa eseo Esenco kaj Estonteco de la Ideo de Lingvo Internacia, kiuj nun cxiuj donas la koncernan lokon en la Fundamenta Krestomatio. (Antauxe kelkaj el ili anstatauxe referencis la tekston en la Originala Verkaro.)

  • Mi prilaboris kaj unuecigis tiun cxi liston de sxangxoj, kaj movis gxin de la cxapitro Enkonduko al tiu cxi pagxo (kiu ne estas mem parto de PMEG). La PDF-a versio enhavas en la cxapitro “Enkonduko” referencon al tiu cxi TTT-pagxo.

Versio 15.0.12 «

Versio 15.0.12 de PMEG estis publikigita la 11-an de Decembro 2019.

En tiu cxi versio mi faris plurajn gravajn kompletigojn de la klarigoj pri la uzo de E-finajxaj participoj, E-vortoj en sensubjektaj frazoj kaj E-vortoj en mallongigitaj frazoj. Tio tusxis precipe la jenajn partojn de PMEG:

Sed krom tio mi faris ankaux multajn pliajn polurojn kaj korektojn en diversaj lokoj, anstatauxigis ekzemplojn ne-Zamenhofajn per Zamenhofaj, prilaboris la indekson, k.t.p.

Versio 15.0.11 «

Versio 15.0.11 de PMEG estis publikigita la 19-an de Novembro 2019.

Jen kelkaj menciindaj novajxoj:

Versio 15.0.10 «

Versio 15.0.10 de PMEG estis publikigita la 16-an de Oktobro 2019.

Jen kelkaj menciindaj novajxoj:

  • Mi sxangxis multajn tehxnikajxojn (stilfoliojn, Javaskripton k.a.) de la HTML-a versio. Unu el tiuj sxangxoj estas videbla en la Indekso, kie la lauxlitera navigilo nun estas cxiam videbla. Tio estas iom eksperimenta novajxo. (Kaj uzantoj de malnovaj TTT-legiloj ne vidos gxin.)

  • Mi aldonis ekzemplon de arhxaika uzo de la pronomo si.

  • En la sekcio pri Matematikaj esprimoj mi aldonis matematikajn radikojn. (Ili antauxe mankis, cxar estas iom malfacile prezenti esprimojn kun la matematika radiko-simbolo en HTML.)

  • Mi aldonis klarigojn pri la du vortoj akusxisto kaj elrigardi.

  • En la sekcio pri Internaciaj afiksoj mi aldonis la du tehxnikajn prefiksojn ZEBI kaj JOBI, kiuj estis enkondukitaj nur en 2005, kaj tial mankis en la unua papera eldono de PMEG.

  • Mi iom prilaboris la Gramatikan vortareton.

Versio 15.0.9 «

Versio 15.0.9 de PMEG estis publikigita la 9-an de Septembro 2019.

Jen la plej notindaj el la novajxoj:

  • Mi ekuzis la terminon sekse neuxtrala anstataux sekse neuxtra. La antauxa uzo estis bazita sur la difinoj de neuxtra kaj neuxtrala en PIV. Sed post diskutoj kun miaj kolegoj en la Akademio mi konkludis, ke la PIV-a difino de neuxtrala estas tro limigita kaj nekongrua kun la efektiva uzo. Fakte jam antauxe mi uzadis en PMEG la terminojn neuxtrala modo kaj tempe neuxtrala, kie la vorto neuxtrala ne kongruas kun la difino en PIV, sed ja kun la efektiva lingvouzo.

  • Mi aldonis klarigon pri uzo de N-finajxo en apudmeto, kiu estas longa listo.

  • Mi aldonis sekcion pri la uzo de pli ol unu N-frazparto en la sama frazo.

  • Mi kompletigis la klarigojn pri la kunliga vorteto aux.

  • Mi profunde prilaboris la alfabetan indekson de PMEG, por ke gxi estu pli kohera, pli kompleta kaj pli utila. Tiu laboro ankoraux ne estas finita. Antauxvidu pliajn korektojn kaj sxangxojn de la indekso en sekvaj versioj de PMEG.

Versio 15.0.8 «

Versio 15.0.8 de PMEG estis publikigita la 22-an de Junio 2019.

Tiun cxi version mi lancxis aparte por la Nord-Amerika Somera Kursaro de Esperanto (NASK), kie mi instruos en la altnivela kurso “Lingvo kaj Gramatiko”.

Krom kelkaj korektetoj mi tralaboris la klarigojn pri perverba priskribo de subjekto, precipe la sekcion pri priskribaj verboj. Mi aldonis tien ankaux novan sekcion pri esprimoj kun kiel aux kvazaux.

Versio 15.0.7 «

Versio 15.0.7 de PMEG estis publikigita la 7-an de Junio 2019.

En tiu cxi versio mi sxangxis la cxefan tiparon de la HTML-a versio al “Times New Roman”, cxar montrigxis, ke la tiparo “Junicode”, kiun mi uzis antauxe, havas gravan eraron. En la PDF-versio mi jam delonge uzas “Times New Roman”, kaj per tiu sxangxo la HTML-a kaj PDF-a versioj de PMEG do farigxis ecx pli similaj inter si. Krome mi korektis kaj plibonigis plurajn ligilojn kaj referencojn.

Jen la plej notindaj el la ceteraj novajxoj:

Parto 2 – Gramatiko «

  • Mi aldonis klarigojn pri la vortoj malkiel kaj maltiel, kaj gxenerale unuecigis, kompletigis kaj plibonigis la prezentadon de aliaj ekzemploj de vortetoj kun prefikso: malpli, malplej, maltro, malantaux, maltrans, ekde kaj disde.

Parto 3 – Vortfarado «

  • En la klarigoj pri A-vortoj kun aga radiko sed eca signifo mi aldonis mencion de la vortoj ferma kaj malferma.

  • En la klarigoj pri Vortokunfandoj (sxajnaj kunmetajxoj kiel motelo, kompufono kaj Breksigxo) mi aldonis mencion de karesaj nomoj faritaj per la sufiksoj CXJ kaj NJ.

  • Mi aldonis sekcion pri la neoficiala sufikso OMETRI. Antauxe PMEG enhavis nur la sufikson OMETR, sed ne ties parencon OMETRI. Principe PMEG enhavas klarigojn nur pri tiaj neoficialaj afiksoj, kiuj estas almenaux iom uzataj kiel efektivaj Esperantaj afiksoj. Multaj aliaj nur estas parto de radikoj prenitaj kiel tuton en Esperanton. Ekzemple ...(o)ograf... kaj ...(o)ografi... (kiuj en PIV estas prezentataj kvazaux ili estus sufiksoj) vere nur aperas en vortoj kiel biograf(i)o, auxtograf(i)o, fotograf(i)o k.a., kiujn oni devas rigardi kiel simplajn (internaciajn) vortojn kun ekssufikso. Mi antauxe faris similan pritakson de OMETRI, sed intertempe mi trovis kelkajn ekzemplojn de vortoj, en kiuj OMETRI devas esti rigardata kiel efektiva Esperanta sufikso, kaj tial mi aldonis sekcion ankaux pri tiu sufikso (kie mi tamen konsilas gxin ne uzi).

Krome mi arangxis auxtomatajn kontroladon kaj kreadon de la elsxuteblaj PDF-a kaj HTML-aj versioj de PMEG (pere de Perl, Bash kaj LibreOffice), por eviti erarojn, kiam mi lancxas novajn versiojn de PMEG. Antauxe tia lancxado estis suficxe longa kaj pena afero, en kiu mi cxiam riskis fusxi iujn detalojn pro neatento. Ekde nun tio kredeble ruligxos multe pli glate.

Versio 15.0.6 «

Versio 15.0.6 de PMEG estis publikigita la 31-an de Majo 2019.

En tiu cxi versio mi kompletigis la ligilojn al la Tekstaro de Esperanto cxe la Zamenhofaj ekzemploj (en la interreta versio de PMEG). Nun pli ol 95% el la pli ol 4.000 Zamenhofaj ekzemploj havas tiajn ligilojn. Krome cxiuj mencioj de instruoj en la “Lingvaj Respondoj” de Zamenhof havas ligilon al la koncerna teksto en la Tekstaro.

Jen la plej notindaj el la ceteraj novajxoj:

Parto 2 – Gramatiko «

Parto 3 – Vortfarado «

Versio 15.0.5 «

Versio 15.0.5 de PMEG estis publikigita la 16-an de Majo 2019.

En tiu cxi versio mi aldonis en la interreta versio de PMEG ligilojn al la Tekstaro de Esperanto cxe la Zamenhofaj ekzemploj.

Tiaj fontindikoj aspektas jene: Mi volas ke vi tien iru.FE.19 (kun sageto). Se oni alklakas tian fontindikon, la koncerna loko en la Tekstaro de Esperanto malfermigxas en aparta fenestro, kaj oni povas vidi la ekzemplon en kunteksto.

Pli ol 90% el la pli ol 4.000 Zamenhofaj ekzemploj en PMEG nun havas tian ligilon. La tekstoj de la ceteraj ekzemploj ankoraux ne estas en la Tekstaro. Laborante pri tiuj ligiloj mi malkovris multegajn etajn erarojn (diferencojn inter la teksto en PMEG kaj tiu de la Tekstaro). Mi do povis korekti centojn da lokoj en PMEG, kaj ankaux multajn lokojn en la Tekstaro.

Dum mi tiel tralaboris PMEG-on, mi ie kaj tie aldonis pliajn ekzemplojn, anstatauxigis iujn ekzemplojn per pli trafaj, forigis kelkajn netrafajn aux superfluajn ekzemplojn, kaj gxenerale poluris la tekston de la klarigoj.

La PDF-versio kompreneble ne enhavas tiajn fonto-ligilojn al la Tekstaro, sed gxi ja enhavas la multegajn korektojn kaj plibonigojn de la PMEG-teksto.

Versio 15.0.4 «

Versio 15.0.4 de PMEG estis publikigita la 4-an de Aprilo 2019.

En tiu cxi versio estas pluraj gravaj sxangxoj, kiuj rilatas al esprimado de sekso:

Parto 2 – Gramatiko «

Parto 3 – Vortfarado «

Parto 4 – Aldonoj «

Versio 15.0.3 «

Versio 15.0.3 de PMEG estis publikigita la 24-an de Marto 2019.

Krom etaj poluroj nemenciindaj mi faris la sekvajn atentindajn sxangxojn:

Parto 2 – Gramatiko «

Versio 15.0.2 «

Versio 15.0.2 de PMEG estis publikigita la 3-an de Majo 2018.

Post la publikigo de la unua eldono de la papera libro mi faris tre multe da korektoj, kompletigoj kaj gxisdatigoj. Ne estas eble listigi cxiujn sxangxojn, sed jen kelkaj el la plej atentindaj:

Gxenerale «

  • Mi aldonis pli da Zamenhofaj ekzemploj. En multaj lokoj mi anstatauxigis elpensitajn ekzemplojn per auxtentikaj Zamenhofajxoj.

  • En cxiuj lokoj, kie parto de Zamenhofa teksto estas ellasita por mallongigi ekzemplon, oni nun povas aperigi la tutan ellasitan tekston per alklako sur la krampajxo, [...], kiu montras tian ellason (dua alklako rekasxas la tekston). Pluraj tiaj lokoj trovigxas en la klarigoj pri la rolvorteto antaux.

  • Mi tute refaris la alfabetan indekson. Gxi estas nun pli kompleta kaj pli preciza.

Parto 1 – Skribo kaj elparolo «

Parto 2 – Gramatiko «

Parto 3 – Vortfarado «

Parto 4 – Aldonoj «