PMEG 2024
44. Gramatika vortareto
PMEG uzas netradiciajn gramatikajn esprimojn. La sekva listo enhavas mallongajn klarigojn de ili. Iuj gramatikaj esprimoj de PMEG estas tamen tiel memklarigaj, ke ne estas necese ilin listigi cxi tie. La tradiciaj vortoj, kiuj menciigxas en la klarigoj, estas laux PAG. Rimarku, ke la PMEG-aj esprimoj ne cxiam estas precize samsignifaj kiel la respondaj vortoj de PAG. Se vin interesas, kial PMEG uzas netradiciajn gramatikajn terminojn, legu la aldonon “Pri la gramatikaj terminoj en PMEG”.
afikso | Radiko, kiu estas uzata precipe por fari kunmetitajn vortojn. Afiksoj, kiujn oni metas post aliaj radikoj, nomigxas sufiksoj (= postafiksoj). Afiksoj, kiujn oni metas antaux aliaj radikoj, nomigxas prefiksoj (= antauxafiksoj). |
---|---|
aktivo | La ordinara speco de frazo, en kiu la subjekto estas tiu, kiu faras la agon de la cxefverbo. Vidu ankaux pasivo. |
alvoko | Frazrolo, kiu montras tiun, al kiu la eldiro estas direktata. Tradicie nomata “vokativo”. |
apudmeto | Frazparto, kiu ordinare staras tuj post alia frazparto, kaj kiu montras la saman aferon per aliaj vortoj. Tradicie nomata “apozicio”. |
A-vorta frazparto | Frazparto, en kiu la cxefvorto estas A-vorto. |
A-vorteca vorteto, A-eca vorteto | Vorteto, kiu povas roli simile kiel A-vorto, kvankam gxi ne havas A-finajxon, ekz. tiu, iu, cxia, kies, cxies, ambaux. Tradicie nomata “pronomo”. |
A-vorto | Vorto kun la finajxo A. Tradicie nomata “adjektivo”. |
cxeffrazo | Ordinara memstara frazo. Tradicie nomata “cxefpropozicio”. Vidu ankaux subfrazo. |
cxefverbo | Verbo kun iu el la finajxoj AS, IS, OS, U, US. Tradicie nomata “predikato” aux “finitivo”. |
cxefvorto | La plej grava vorto en frazparto. Aliaj partoj de frazparto estas rektaj priskriboj de la cxefvorto. Tradicie nomata “kerno-vorto”. |
difinilo | Vorteto, kiun oni metas antaux O-vorta frazparto por difini la identecon de la afero. La plej grava difinilo estas la difina artikolo la. |
diftongo | Vokala sono, en kiu la lango movigxas de unu pozicio en la busxo al alia. |
duonvokalo | Sono, kiu laux la elparola maniero estas (mallonga) vokalo, sed kiu rolas en la lingvo kiel konsonanto. |
ekkria vorteto | Vorteto, kiu esprimas senton, ekz. ho, he, ha, lo, stop, baf. Tradicie nomata “interjekcio”. |
eksafikso | Vidu cxe sxajnafikso. |
E-vorteca vorteto, E-eca vorteto | Vorteto, kiu povas roli simile kiel E-vorto en frazo, kvankam gxi ne havas E-finajxon, ekz. tiam, kiel, iom, nenie, tre, ankoraux, hodiaux, cxi, for. Tradicie nomata “primitiva adverbo”. |
E-vorta frazparto | Frazparto, en kiu la cxefvorto estas E-vorto. |
E-vorto | Vorto kun la finajxo E. Tradicie nomata “adverbo”, sed la vorto adverbo inkluzivas ankaux multajn vortetojn, kiuj ne havas E-finajxon. Tiaj vortetoj nomigxas en PMEG E-vortecaj vortetoj. |
finajxo | Lingva elemento, kiun oni metas post radiko, kunmetajxo aux vorteto, por fari vorton, aux por sxangxi la signifon de vorto. O, A, E, I, AS, IS, OS, US kaj U estas vortklasaj finajxoj. J estas multe-nombra finajxo. N estas rolfinajxo. |
frazenkondukilo | Vorteto, kiu enkondukas subfrazon ligante gxin al gxia cxeffrazo, ekz. ke, cxar, dum, kiam, kvankam. Tradicie nomata “subjunkcio”. |
frazeto | Malpreciza esprimo por grupo de vortoj, kiuj iel kunapartenas. Uzata cxefe kiam temas pri vortfarado. Vidu cxe frazetvorto. Tradicia esprimo por “frazeto” ne ekzistas. |
frazetvorto | Speco de kunmetita vorto farita el frazeto (vortgrupo), kiun oni vortigis per aldono de ia posta elemento (ekz. vortklasa finajxo). Vidu ankaux kombino. Tradicia esprimo por “frazetvorto” ne ekzistas. |
frazo | Kompleta eldiro kun cxefverbo kaj ordinare ankaux kun aliaj frazpartoj. Tradicie nomata “propozicio”. |
frazparto | Vorto aux vortgrupo, kiu ludas unu frazrolon. Vidu cxe cxefvorto kaj priskribo. |
frazrolo | Rolo, kiun frazparto rolas en frazo. Tradicie nomata “frazelemento”. |
imaga modo | US-formo de verbo. Gxi montras, ke la ago aux stato ne estas reala, sed nur imagata, fantazia. Ankaux nomata US-modo aux US-verbo. Tradicie nomata “kondicionalo”. |
kombino | Speco de kunmetita vorto, en kiu la lasta parto (krom la vortklasa finajxo), montras la bazan signifon. Tiu lasta parto nomigxas cxefelemento. Tio, kio staras antaux la cxefelemento, precizigas la signifon, kaj nomigxas preciziga antauxelemento. Vidu ankaux frazetvorto. Tradicia esprimo por “kombino” ne ekzistas. |
komplemento | Frazparto, kiu diras, en kiu maniero, en kiu loko, en kiu tempo, per kiu ilo k.t.p., okazas la cxefverbo. Cxiu frazparto krom cxefverbo, subjekto, objekto kaj perverba priskribo, estas komplemento. Tradicie nomata “adjekto”. |
konsonanto | Cxiu litero aux sono en Esperanto krom A, E, I, O kaj U, kiuj estas vokaloj. |
kunliga vorteto | Vorteto, kiu kunligas samrolajn vortojn, frazpartojn aux frazojn, ekz. kaj, aux, sed. Tradicie nomata “konjunkcio”. |
modo | Maniero, en kiu ago aux stato estas prezentata. Cxe la Esperantaj verboj oni faras distingon inter kvar modoj: neuxtrala modo, reala modo, vola modo kaj imaga modo. |
multe-nombro | Pli ol unu afero. Tradicie nomata “pluralo”. La finajxo J montras multe-nombron, kaj nomigxas multe-nombra finajxo. Tradicie nomata “plurala finajxo”. Vidu ankaux unu-nombro. |
nerekta objekto | Vidu cxe objekto. |
nerekta parolo | Rerakontado de ies penso, diro, opinio, decido, demando, rimarko k.s., per subfrazo. Vidu ankaux rekta parolo. |
neuxtrala modo | I-formo de verbo. Gxi nomas agon aux staton sen montri, cxu gxi estas reala, imagata, fantazia aux volata, kaj sen montri tempon. Ankaux nomata I-modo aux I-verbo. Tradicie nomata “infinitivo”. |
nombrovorto | Vorto, kiu montras nombron. Se gxi estas senfinajxa vorteto, gxi nomigxas nombra vorteto. Tradicie nomata “numeralo”. Nombrovorto, kiu havas A-finajxon, kaj kiu montras vicordon, nomigxas vicorda nombrovorto. Tradicie nomata “orda numeralo”. |
objekta verbo | Verbo, kiu povas havi objekton. Tradicie nomata “transitiva verbo”. Vidu ankaux senobjekta verbo. |
objekto | Frazrolo, kiu montras tion, kio estas rekte trafata de la ago de la cxefverbo. Iafoje oni parolas pri “rekta objekto” (= objekto) kontraste al “nerekta objekto”. “Nerekta objekto” nomigxas en PMEG al-komplemento. Ordinara (rekta) objekto estas tradicie nomata ankaux “akuzativa objekto”. Nerekta objekto estas tradicie nomata ankaux “dativa objekto”. |
O-vorta frazparto | Frazparto, en kiu la cxefvorto estas O-vorto. |
O-vorteca vorteto, O-eca vorteto | Vorteto, kiu povas roli simile kiel O-vorto, kvankam gxi ne havas O-finajxon, ekz. tio, tiu, mi, ili, ambaux. Tradicie nomata “pronomo”. |
O-vorto | Vorto kun la finajxo O. Tradicie nomata “substantivo”. |
participo | Vorto kun unu el la sufiksoj ANT, INT, ONT, AT, IT kaj OT. |
pasivo | Speco de “inversa” frazokonstruo, en kiu tio, kio ordinare (en aktivo) estas objekto, aperas kiel subjekto. Vidu ankaux aktivo. |
persona pronomo | Vidu cxe pronomo. |
perverba priskribo | Vidu cxe priskribo. |
poseda pronomo | Vidu cxe pronomo. |
prefikso | Vidu cxe afikso. |
priskribo | Rekta priskribo priskribas la cxefvorton de frazparto, kaj estas mem parto de tiu frazparto. Tradicia gramatiko uzas la vortojn “epiteto” kaj “suplemento”. Perverba priskribo estas memstara frazparto, kiu priskribas la subjekton aux la objekton pere de verbo. Tradicie nomata “predikativo”. |
pronomeca vorteto | Vorteto, kiu same kiel persona pronomo anstatauxas tutan O-vortan frazparton, ekz. ambaux, tiu, nenio. Tradicie nomata “pronomo”. |
pronomo | Iu el la O-vortecaj vortetoj: mi, vi, li, sxi, gxi, ni, ili, oni kaj si (kaj ci). La baza formo de pronomo nomigxas pli precize persona pronomo. Tradicie oni parolas pri “personpronomo” aux “personalo”. Se oni aldonas A-finajxon al pronomo, gxi farigxas poseda pronomo: mia, via, lia, sxia, gxia, nia, ilia, onia kaj sia (kaj cia). Tradicie oni parolas ankaux pri “posedpronomo” aux “posesivo”. Tradicie la vorto “pronomo” inkluzivas ankaux multajn aliajn vortetojn, kiuj en PMEG nomigxas pronomecaj vortetoj, O-vortecaj vortetoj kaj A-vortecaj vortetoj. |
radiko | Lingva elemento, kiu bezonas finajxon por farigxi vorto. Vidu ankaux vorteto. |
reala modo | AS-formo, IS-formo aux OS-formo de verbo. La reala modo montras, ke la ago aux stato estas reala, ne nur imagata aux volata. Tradicie nomata “indikativo”. |
rekta objekto | Vidu cxe objekto. |
rekta parolo | Rerakontado de ies penso, diro, opinio, decido, demando, rimarko k.s., per (pli-malpli) lauxvorta citajxo. Vidu ankaux nerekta parolo. |
rekta priskribo | Vidu cxe priskribo. |
rilata KI-vorto | KI-vorto, kiu enkondukas rilatan (nedemandan) subfrazon. Tradicie iuj el ili nomigxas “rilativo”, “rilativa pronomo” aux “rilatpronomo”. |
rilata subfrazo | Subfrazo, kiun enkondukas rilata (nedemanda) KI-vorto. Tradicie iuj el ili estas nomataj “rilativa subpropozicio”. |
rolfinajxo | La finajxo N. Tradicie nomata “akuzativo”. Vidu ankaux rolmontrilo. |
rolmontrilo | Vorteto aux finajxo, kiu montras la rolon de frazparto en la frazo. Mankas tradicia esprimo. Tia vorteto nomigxas rolvorteto. La finajxo N estas rolfinajxo. |
rolvortajxo | E-vorto kaj rolmontrilo, kiuj rolas kune kvazaux unu rolmontrilo, ekz. dekstre de, konforme al, kompare kun, koncerne ...N. Tradicie nomata “prepoziciajxo”. |
rolvorteto | Vorteto, kiu montras la frazrolon de la posta frazparto. Tradicie nomata “prepozicio”, ekz. sur, en, ekster, per, pro, je, krom, tra, anstataux. Vidu ankaux rolmontrilo. |
senobjekta verbo | Verbo, kiu ne povas havi objekton. Tradicie nomata “netransitiva verbo”. Vidu ankaux objekta verbo. |
sensubjekta verbo | Verbo, kiu ne bezonas subjekton. Tradicia esprimo por “sensubjekta verbo” ne ekzistas. Vidu ankaux subjekta verbo. |
subfrazo | Frazo, kiu rolas kiel frazparto de alia frazo. Tradicie nomata “subpropozicio”. Vidu ankaux cxeffrazo. |
subjekta verbo | Verbo, kiu devas havi subjekton. Tradicia esprimo por “subjekta verbo” ne ekzistas. Vidu ankaux sensubjekta verbo. |
subjekto | Frazrolo, kiu (en aktiva frazo) montras tion, kio faras la agon de la cxefverbo. |
sufikso | Vidu cxe afikso. |
sxajnafikso | Radikparto, kiu sxajnas esti afikso, kvankam gxi tute ne estas. Se temas pri io, kio estis vera afikso en la origina lingvo, oni parolas pri eksafikso. Tradicie eksafikso nomigxas “pseuxdoafikso”. |
tabelvorto | Iu el tiuj 45 vortetoj, kiuj komencigxas per ki-, ti-, i-, cxi- aux neni-. Tradicie nomata ankaux “korelativa vorto”. |
unu-nombro | Unu afero. Tradicie nomata “singularo”. Vidu ankaux multe-nombro. |
verbo | Vorto kun iu el la finajxoj I, AS, IS, OS, U kaj US. Vidu ankaux cxefverbo. |
vicorda nombrovorto | Vidu cxe nombrovorto. |
vokalo | Iu el la literoj aux sonoj A, E, I, O kaj U. Cxiuj aliaj literoj kaj sonoj en Esperanto estas konsonantoj. Vidu ankaux duonvokalo. |
vola modo | U-formo de verbo. Gxi montras, ke la ago aux stato ne estas reala, sed nur volata. Ankaux nomata U-modo aux U-verbo. Tradicie nomata “volitivo” aux “imperativo”. |
vorteto | Lingva elemento, kiu povas roli kiel vorto sen bezono de finajxo. PAG parolas pri “solstariva lingvoelemento”. Vidu ankaux radiko. |
vortklasa finajxo | Vidu cxe finajxo. |
Tradiciaj gramatikaj vortoj «
Jen listo de tradiciaj gramatikaj vortoj kun la plej proksimaj PMEG-aj esprimoj. La tradiciaj vortoj estas pli-malpli laux la sistemo de PAG. Rimarku, ke al unu PAG-a vorto povas respondi pli ol unu PMEG-a esprimo, kaj inverse. La liston oni do uzu tre singarde. Tio, kio estas egala en PAG kaj en PMEG, ne enestas en la listo. Mankas en la listo ankaux multaj PAG-aj vortoj, por kiuj PMEG ne uzas ian specialan gramatikan esprimon. Rimarku, ke aliaj gramatikistoj uzas aliajn sistemojn, kiuj plej ofte estas suficxe similaj al tiu de PAG, sed kiuj povas diferenci en detaloj.
ablativa adjekto → de-komplemento, el-komplemento
adjektiva radiko → eca radiko
adjektivo → A-vorto
adjekto → komplemento
adverbo → E-vorto, E-vorteca vorteto
afrikato → ekfrota konsonanto
agento → aganto (en pasiva frazo)
akuzativa objekto → objekto
akuzativo → N-finajxo
apozicio → apudmeto
bilabialo → lipa konsonanto
cxefpropozicio → cxeffrazo
dativa objekto, dativo → al-komplemento
dentalo → denta konsonanto
epiteto → rekta priskribo
finitivo → cxefverbo
frikativo → frota konsonanto
futuro → venonta tempo
gerundio → participo kun E-finajxo
gingivalo → gingiva konsonanto
imperativo → vola modo, U-modo, U-verbo
indikativo → reala modo
infinitivo → neuxtrala modo, I-modo, I-verbo
interjekcio → ekkria vorteto
interogativo → demanda vorteto
kerno-vorto → cxefvorto
kondicionalo → imaga modo, US-modo, US-verbo
konjunkcio → kunliga vorteto
korelativa vorto → tabelvorto
labialo → lipa konsonanto
laringalo → glota konsonanto
likvido → duonbara konsonanto
nazalo → naza konsonanto
negacio → neado, nea vorto
netransitiva verbo → senobjekta verbo
nominativa → sen rolmontrilo
numeralo → nombra vorteto
objekta predikativo → perverba priskribo de objekto
orda numeralo → vicorda nombrovorto
personalo, personpronomo → pronomo, persona pronomo
plozivo → eksploda konsonanto
pluralo → multe-nombro
posedpronomo → poseda pronomo
predikativo → perverba priskribo
predikato → cxefverbo
prepoziciajxo → rolvortajxo
prepozicio → rolvorteto
prepozitivo → frazparto kun rolvorteto
preterito → pasinta tempo
prezenco → nun-tempo
primitiva adverbo → E-vorteca vorteto
pronomo → (persona) pronomo, pronomeca vorteto, O-vorteca vorteto, A-vorteca vorteto
prononco → elparolo
propozicio → frazo
pseuxdoafikso → eksafikso
radikokaraktero → propra signifo de radiko
refleksiva pronomo → si, sia
rilativo → rilata KI-vorto
singularo → unu-nombro
solstariva lingvoelemento → vorteto
subjekta predikativo → perverba priskribo de subjekto
subjunkcio → frazenkondukilo
subpropozicio → subfrazo
substantiva radiko → radiko nek aga, nek eca
substantivo → O-vorto
suplemento → rekta priskribo
tenso → tempo
transitiva verbo → objekta verbo
velaro → vela konsonanto
verba radiko → aga radiko
vokativo → alvoko
volitivo → vola modo, U-modo, U-verbo.