PMEG

36. Citajxoj

Kiam vortoj estas citataj, ili povas roli tiel, kiel ili laux finajxoj kaj ordinaraj reguloj normale ne povus roli. Citataj vortoj ofte ne estas uzataj en normala maniero por reprezenti ian signifon. Ili reprezentas nur sin mem. Cxiaj ajn vortoj, vortetoj, frazoj, frazpartoj aux aliaj esprimoj povas aperi kiel citajxo. Ecx alilingvaj esprimoj povas tiel aperi.

Citajxoj cxiam rolas O-vortece. Ili povas havi tiajn priskribojn, kiajn povas havi O-vorto. Ili povas havi la artikolon la aux alian difinilon. Ili povas havi rolvorteton, sed ne N-finajxon (krom se la N-finajxo mem estas parto de la citajxo).

Citajxoj ofte aperas inter citiloj aux alimaniere apartigite de la ordinaraj vortoj (ekz. per specialaj litertipoj), sed iafoje oni ne uzas tian apartigan rimedon.

Ofte oni uzas anoncesprimon (la vorto, la ideo, la nomo) antaux citajxo. Se aperas anoncesprimo, gxi transprenas cxiujn eventualajn priskribojn, difinilojn kaj rolmontrilojn. La citajxo mem tiam estas identiga priskribo de la anoncesprimo. Oni povus ecx diri, ke citajxo cxiam rilatas al anoncesprimo, kiu tamen povas esti subkomprenata:

  • La “tuj” de sinjoroj estas multe da horoj.PE.1282La ideo “tuj” signifas por sinjoroj multe da horoj.

  • Inter voli kaj fari estas grandega, grandega pasxo.OV.422Inter la ago voli kaj la ago fari...

  • Legu la klarigon sub fari....sub la vorto fari [en vortaro].

  • Kontraux la uzado de “li” en tiaj okazoj oni nenion povus havi.LR.78 Ne temas pri iu viro, sed pri la vorto li.

  • Anstataux “la” oni povas ankaux diri “l’”.FE.27Anstataux la vorto “la” oni povas ankaux diri la vorton “l’”. La vorto “l’” rolas kiel objekto.

  • Anstataux “ci” oni uzas ordinare “vi”.FE.16Anstataux la vorto “ci”... La citajxo “vi” rolas kiel objekto sed sen N-finajxo.

  • Estu kiel vi volas, se mi nur kunprenos kun mi mian “mi”!Rt.114 La citajxa objekto “mi” ne havas N-finajxon.

  • La franco diras pri infano “il”, la germano diras “es”.LR.79 Fremdlingvaj vortoj aperas kiel objektoj, sed ne havas N-finajxon. Oni povus ensxovi anoncesprimon, kiu tiam havus N-finajxon: ...diras pri infano la vortonil”...

  • Mi ne scias, sinjorino, kiel oni skribas bateau. E-a-u aux a-u?M.50 Franca vorto rolas kiel objekto, sed ne havas N-finajxon.

  • “Tabloj” estas O-vorto. La vorto O-vorto restas unu-nombra, cxar tabloj estas nur unu vorto. Gxia J-finajxo estas nur parto de la citajxo.

  • Pli bona estas malgranda “jen prenu” ol granda “morgaux venu”.PE.1954

  • Prenez garde aux enfants!” diris la strigo-patro.FA3.37 Franca frazo rolas kiel objekto.

  • “Bonan tagon!” sonis subite tra la pordo. Citata salutfrazo rolas kiel subjekto. La N-finajxoj devas resti sendepende de la frazrolo.

Signifi «

La objekto de la verbo signifi estas ofte citajxo, kiu montras la signifon. Tiam oni normale ne uzu N-finajxon:

  • La Angla vorto “house” signifas “domo”....signifas la ideon “domo”. Se oni dirus ...signifas “domon”, oni povus kompreni, ke la Angla vorto iel enhavus en si ankaux la signifon de la N-finajxo.

  • La vorto “estonto” povas signifi nur “estonta persono”, sed gxi ne povas signifi “estonta tempo” aux “estonta afero”.LR.95

Oni ankaux povas uzi N-finajxon, se konfuzo ne povus estigxi, sed tio estas nuntempe tre malofta: Metro de drapo signifus metron, kiu kusxis sur drapo, aux kiu estas uzata por drapo.FE.32

Se la objekto de signifi ne mem montras la signifon, sed nur reprezentas gxin, tiam oni nepre uzu N-finajxon: Tiu vorto signifas ion, sed mi ne scias, kion gxi signifas. Kion signifas “house”? “House” signifas “domo”! La vortetoj io kaj kio ne estas mem la signifoj de la priparolitaj vortoj. Ili neniel estas citajxoj. Sed en la jena frazo kio ja estas citajxo: La Angla vorto “what” signifas “kio”.

Rekta parolo «

Citajxo povas esti frazo, kiun iu diris, pensis aux simile. Tian citajxon oni nomas rekta parolo:

  • La kato diris: “Cxu vi povoscias gxibigxi, cxu vi povoscias sxpini, cxu vi povoscias aperigi fajrerojn?”FA2.39

  • “Lasu gxin trankvila!” diris la patrino, “gxi ja al neniu ion faras!”FA2.36

Rektan parolon oni povas ofte transformi en subfrazon. Tion oni nomas nerekta parolo: La kato demandis, cxu gxi povoscias gxibigxi. La patrino diris, ke ili lasu gxin trankvila.

Titoloj de libroj k.s. «

Titoloj de libroj, gazetoj k.s. povas esti traktataj kiel citajxoj. Se la titolo estas alilingva, tio estas ecx nepra. Iaj Esperantlingvaj titoloj povas esti uzataj kiel ordinaraj vortoj, aliaj devas esti traktataj kiel citajxoj. Precizaj reguloj ne ekzistas:

  • Cxu vi legis (la libron) Pan Tadeusz? La Pollingva nomo ne povas akcepti N-finajxon. Oni povas enmeti la anoncvorton libro, kiu tiam ricevas la finajxon.

  • Cxu vi legis la Parnasan Gvidlibron? La Esperantlingva titolo facile akceptas N-finajxon. Uzi gxin kiel citajxon sen N-finajxo estus strange.

  • Cxu vi legis Sinjoron Tadeo? Cxu vi legis (la libron) Sinjoro Tadeo? La Esperantlingva titolo povas akcepti N-finajxon, sed tio povas sxajni stranga. Oni ja ne legis sinjoron, sed libron. Oni povas alternative uzi la titolon kiel citajxon, eventuale kun anoncesprimo.

  • Cxu vi legis “Cxu vi kuiras cxine?”? Tiu cxi Esperantlingva titolo devas esti traktata kiel citajxo, cxar gxi estas tuta frazo.

  • Nun la ludiloj komencis ludi, jen “Ni ricevas gastojn”, jen “Rabistoj kaj urbaj soldatoj”, jen “Kasxigxo”.FA1.154 Nomoj de infanludoj aperas kiel objektoj, sed sen N-finajxo, cxar ili estas citajxoj.