PMEG 2024
35.5. Majuskloj kaj minuskloj cxe propraj nomoj
Pri majuskloj kaj minuskloj ne ekzistas devigaj reguloj en Esperanto. Majusklado povas helpi al klareco, sed estas cetere suficxe malgrava afero.
Ekzistas diversaj sistemoj kaj konvencioj pri uzado de majuskloj cxe propraj nomoj kaj vortoj kreitaj el propraj nomoj. Gazetoj ofte havas propran regularon, kaj unuopuloj havas proprajn kutimojn. Gxenerale ekzistas du tendencoj, minusklema skribo (oni uzas majusklojn nur cxe efektivaj propraj nomoj) kaj majusklema skribo (oni uzas majusklojn ankaux en vortoj, kiuj estas similaj al propraj nomoj, kaj en vortoj faritaj el propraj nomoj). Minusklema skribo estas klare pli ofta, sed kelkaj malmultaj uzas majuskleman skribon. Sed ofte en minusklema skribo oni faras kelkajn esceptojn en apartaj okazoj, kiuj estos klarigitaj cxi-poste.
Noto: Antauxe PMEG uzis plejparte tre majuskleman skribon, sed nun en PMEG aperas precipe minusklema skribo, krom en ekzemploj, en kiuj la skribo de la origina teksto estas konservita.
Oni skribas cxiujn proprajn nomojn kun komenca majusklo: Elizabeto, Parizo, Cxinujo, Nov-Zelando, Esperanto. Tio estas gxenerala regulo, kiun sekvas pli-malpli cxiuj.
Se nomo konsistas el pluraj vortoj, oni plej ofte krom la unua vorto majuskligas ankaux cxiun gravan vorton de la nomo (precipe O-vortojn kaj A-vortojn): Nigra Maro, Sankta Petro, Dominika Respubliko. Sed malgravajn partojn de tiaj nomoj (precipe vortetojn) oni ofte skribas minuskle (krom se temas pri la unua vorto de la nomo): Departemento pri Eksterlandaj Aferoj, Bulonjo cxe Maro. Iafoje komenca la estas efektiva parto de la nomo: La Nobla Korano, La Kancerkliniko (nomo de gazeto). Legu cetere pri la cxe propraj nomoj.
Se oni faras el propra nomo alian vorton, kiu mem ne estas propra nomo, plej multaj uzas minusklan skribon, cxar la nova vorto mem ne estas propra nomo.
Euxropo → euxropa: la plej gravaj euxropaj lingvojAD.10
Ameriko → amerika: la teron amerikanOV.400
Esperanto → esperantisto: la unua kongreso de la esperantistojOV.363
Voltero (nomo de filozofo) → volterano: La volteranoj vane kontraux tio cxi parolas.Rz.8
En la februara numero ni legis raporton pri nia lando, kaj certe ni gxojas, cxar de cxiam la brazilaj kaj argentinaj esperantistoj kunagadis por la komuna celo. Februaro estas propra nomo de monato. Brazilo kaj Argentino estas landonomoj. Esperanto estas lingvonomo. Legu pli cxi-poste pri tiaj nomoj.
Sed iuj tamen uzas komencan majusklon en tiaj vortoj, cxar la propranoma parto de la vorto restas propra nomo: Euxropa, Amerika, Volterano kaj iafoje ecx Esperantisto. Tia skribo estas nuntempe malofta, sed cxe Zamenhof oni povas trovi multajn ekzemplojn de tia skribmaniero:
La Volapükistoj havis por sia agitado grandajn rimedojn kaj agadis per la plej vasta, pure Amerika reklamo, kaj la Esperantistoj agadis la tutan tempon preskaux tute sen iaj materialaj rimedoj.FK.284 Ameriko estas propra nomo de kontinento. Volapük kaj Esperanto estas propraj nomoj de lingvoj. Minuskla skribo de la vorto esperantisto estas tamen multe pli ofta, precipe nuntempe.
La Bremena vaporsxipo “Lloyd” staras en la haveno.FK.202 Bremeno estas germana urbo.
Germanoj kaj francoj, kiuj logxas en Rusujo, estas Rusujanoj.FE.37
Tiaj formoj [...] estas nek kontraux-Esperantaj, nek novaj.LR.52A Oni normale ne skribas *kontrauxEsperantaj*, kiam oni uzas majusklan E, sed uzas dividostrekon, cxar estas iom strange skribi majusklon tuj post minusklo. Se oni preferas minusklan skribon, oni povas skribi kontrauxesperantaj aux kontraux-esperantaj lauxplacxe.
En iaj okazoj ecx tre minusklemaj gazetoj tamen uzas majusklan skribon de tiaj vortoj. Tre oftaj estas la skriboj Esperanta kaj Esperante (rilata/rilate al la lingvo Esperanto) por eviti konfuzon kun la participoj esperanta kaj esperante (el la verbo esperi), kvankam tiuj participaj formoj aperas nur tre malofte en la praktiko. Aliaj oftaj majusklaj skriboj estas Fundamenta (rilata al la verko Fundamento de Esperanto) kaj Zamenhofa (rilata al Zamenhof) kaj Akademia (rilata al la Akademio de Esperanto). Entute A-vortoj faritaj el nomoj de personoj estas relative ofte skribataj majuskle por klareco: Sxekspira, Hitlera, Konfucea k.s. Tio estas aparte ofta, kiam la propra nomo ne estas esperantigita: Einstein-a, Keynes-a k.s.
Monatoj «
Monatonomoj (Januaro, Februaro, Marto, Muharamo°, Ramadano k.a.) estas normalaj propraj nomoj. Tradicie, Fundamente kaj zamenhofe ili estas do skribataj kun komenca majusklo. Tio estas rekomendinda:
Januaro estas la unua monato de la jaro, Aprilo estas la kvara, Novembro estas la dek-unua, Decembro estas la dek-dua.FE.12
Nuntempe tamen multaj skribas monatonomojn minuskle, kvankam oni ankoraux cxiam traktas ilin kiel proprajn nomojn (cxiam sen la). Kvankam tia minuskla skribo estas tre ofta, gxi ne estas rekomendinda.
Festoj «
Nomoj de festoj estas normalaj propraj nomoj kun komenca majusklo: Kristnasko, Pasko, Advento, Asxuro° k.t.p. Suficxe ofte oni tamen uzas la antaux tiaj nomoj, kaj iafoje oni ecx vidas ilin kun komenca minusklo (kun aux sen la), sed tio ne estas imitinda:
Ho, se estus jam Kristnasko!FA2.44 En la Universala Vortaro de la Fundamento la vorto kristnasko estas tamen minuskle skribita. Sed normale gxi estas uzata propranome sen la.
Gxi estas ofero de Pasko al la Eternulo.Er.12
Semajntagoj «
La nomoj de la semajntagoj (lundo, mardo, merkredo k.t.p.) ne estas propraj nomoj, kaj estas tial skribataj minuskle. Ili estas tamen ofte uzataj propranomece.
Landoj, popoloj kaj lingvoj «
Landonomojn oni cxiam skribas kun komenca majusklo, cxar ili estas veraj propraj nomoj: Nederlando, Usono, Koreujo, Azerbajgxano k.t.p.
Popolnomojn faritajn el landonomo oni plej ofte skribas minuskle: nederlandanoj, usonanoj k.t.p. Sed ankaux majuskla skribo estas ebla: Nederlandanoj, Usonanoj k.t.p. Simplaj popolnomoj ne estas propraj nomoj, kaj oni ordinare skribas ilin minuskle: norvegoj, araboj k.t.p. Sed ili estas tamen tre similaj al propraj nomoj, kaj iuj uzas komencan majusklon, kio eble povas helpi al klareco: Norvegoj, Araboj k.t.p.
Lingvonomojn faritajn el popolnomo aux landonomo oni ordinare skribas minuskle: la nederlanda, la islanda, la hinda, la araba, paroli cxine k.s. Sed cxar ili devenas de vortoj, kiujn oni povas skribi majuskle, oni povas uzi majusklan skribon ankaux de tiaj lingvonomoj: la Nederlanda, la Islanda, la Hinda, la Araba, paroli Cxine k.t.p.
Verajn lingvonomojn kun O-finajxo oni principe skribu majuskle, cxar ili cxiam kondutas kiel propraj nomoj: Esperanto, Ido, Lispo, Latino, Sanskrito, Urduo k.a.
Majuskloj en la Fundamento «
Iafoje oni legas asertojn, ke tia aux alia uzo de majuskloj cxe popolnomoj k.s. estas “kontraux-Fundamenta”. La uzo en la Fundamento estas tamen varia, kaj trovigxas en gxi ekzemploj de diversspecaj uzoj de majuskloj kaj minuskloj cxe tiaj cxi vortoj. La Fundamento simple ne instruas ion definitivan pri majuskloj cxe tiaj cxi vortoj.