PMEG 2024

33.8. Nerekta parolo

Nerekta parolo estas subfrazo, kiu rerakontas ies diron, penson, opinion, decidon, demandon, rimarkon k.s. Ofte oni devas iom sxangxi la formon de la origina diro aux penso. Nerekta parolo diferencas de rekta parolo, t.e. sensxangxa citajxo, kiu ne estas subfrazo, kaj kiu do ne havas frazenkondukilon. Rekta parolo ofte aperas inter citiloj kaj post dupunkto.

Rekta parolo:Petro diris: “Mi volas doni ion al vi.
Nerekta parolo:Petro diris, ke li volas doni ion al mi.
Rekta parolo:Karlo demandis: “Cxu vi volas iri kun mi?
Nerekta parolo:Karlo demandis, cxu mi volas iri kun li.

Nerekta parolo ordinare estas ke-frazo aux demanda subfrazo. Tia subfrazo plej ofte rolas kiel objekto de verbo kiel diri, krii, pensi, scii, decidi, skribi, kompreni, rimarki, vidi, demandi, voli, auxdi k.t.p.: Li diris, ke li estas felicxa. Sxi pensis, ke sxi estas felicxa.

Nerekta parolo ankaux aperas kiel priskribo de vortoj kiel penso, decido, demando, timo k.t.p.: Li havis la penson, ke li estas felicxa. La decido estis, ke Petro estu prezidanto. Ili faris la demandon, cxu ili povas partopreni.

Nerekta parolo ankaux aperas kiel subjekto de sxajni, esti evidente, esti klare, esti (ne)eble, esti versxajne k.s.: Sxajnis, ke pluvas. Estis evidente, ke li ne estas felicxa.

Iafoje alispeca subfrazo aux ecx I-verbo povas esti nerekta parolo.

En nerekta parolo oni povas heziti pri: