PMEG 2024
9.1.1. La – bazaj reguloj
La vorteton la oni nomas difina artikolo. Gxi montras, ke oni parolas pri certa afero konata de la alparolato. Tia konateco povas tamen esti tre diversspeca.
Oni ne aldonas finajxojn al la. Gxia formo ne varias, cxu la frazparto estas unu-nombra, cxu multe-nombra, cxu la frazparto havas N-finajxon, cxu mankas N-finajxo:
la domo = tiu de vi konata domo
la bela junulino = tiu de vi konata bela junulino
la domo kun bela pordo = tiu de vi konata domo kun bela pordo
la junulinoj = tiuj de vi konataj junulinoj
la altaj montoj = tiuj de vi konataj altaj montoj
la domoj kun bela pordo = tiuj de vi konataj domoj kun bela pordo
la rugxajn krajonojn = tiujn de vi konatajn rugxajn krajonojn
Oni povas en iaj okazoj uzi la mallongigitan apostrofan formon l’.
La staras antaux aliaj priskriboj de la O-vorto. Eventualan rolvorteton oni metas antaux la:
en la domo
cxe la bela junulino
pri la altaj domoj
super la domoj kun belaj fenestroj
Ne diru do *en tuta la mondo*, sed en la tuta mondo. Ne diru: *Li ronkis tutan la nokton.* Sed: Li ronkis la tutan nokton.
Tamen en iuj specialaj nomesprimoj, precipe de regxoj kaj aliaj altranguloj, oni tradicie metas la post la O-vorto antaux A-vorta priskribo:
Karolo la Kvina
Luizo la Dek-kvara
Vilhelmo la Silentema
Timuro la Lama
Oni povas diri, ke en tiaj okazoj temas pri du frazpartoj. La unua estas la propra nomo, kaj la dua estas mallongigita apudmeto: Karolo, la kvina regxo kun tiu nomo / Luizo, la dek-kvara regxo kun tiu nomo / Vilhelmo, la silentema regxo / Timuro, la lama sultano.
En poezio oni ofte uzas la en nenormalaj manieroj. Oni ekz. metas A-vortojn antaux la, aux uzas la kune kun poseda pronomo. Tia nenormala uzo povas iafoje esti arta, sed oni ne tro malproksimigxu de la ordinaraj reguloj.
En la Fundamenta Gramatiko estas skribite, ke personoj, por kiuj la uzado de la artikolo prezentas malfacilajxon, povas tute gxin ne uzi. Tiu permeso validas nur por komencantoj.
Malpermesoj de la «
En kelkaj okazoj simplaj reguloj malpermesas la:
-
Ne uzu la cxe frazparto, kiu havas alian difinilon. Aliaj difiniloj estas la posedaj pronomoj (kiam ili estas uzataj kune kun O-vorto), la tabelvortoj je U, A kaj ES, la vorteto ambaux, kaj duondifina unu:
Mia dorso doloras. Ne: *La mia dorso doloras.*
Tiu domo estas granda. Ne: *La tiu domo estas granda.*
Cxiuj gastoj jam venis. Ne: *Cxiuj la gastoj jam venis.*
Mi sxatas cxiajn legomojn. Ne: *Mi sxatas la cxiajn legomojn.*
Kies gasto mi estas, ties feston mi festas. Ne: *La kies gasto ... la ties festo ...*
Mi legis ambaux librojn. Ne: *Mi legis la ambaux librojn.*
-
Ne uzu la cxe vorto, kiu per si mem estas propra nomo:
Pasintjare mi vojagxis al Kanado. Ne diru: *... al la Kanado.*
Kie estas Francisko? Ne diru: *Kie estas la Francisko?*
Sed cxe ordinaraj vortoj, kiuj farigxis propraj nomoj, oni normale ja uzas la.
-
Ne uzu la cxe la frazrolo alvoko:
Kelnero, alportu al mi glason da biero! Ne diru: *La kelnero, ...*
Individuajxo aux speco «
La uzo de la tre dependas de tio, cxu oni parolas pri certa individuajxo, aux oni parolas gxenerale pri speco.