PMEG 2023

9.1.4. La – specoj

Ofte O-vorto estas uzata por paroli pri speco, por diri kia io estas. Oni povas tion fari en diversaj manieroj: sen la, kun la, unu-nombre aux multe-nombre. Ofte oni povas uzi cxiun ajn manieron lauxplacxe aux laux la stilo.

Speco kvazaux nekonata individuo «

Plej ofte oni ne uzas difinilon, kiam oni parolas pri speco. Oni kvazaux rigardas la specon kiel unu nekonatan individuon, aux kiel individuon, kies identeco ne gravas. Oni prezentas specojn sen difinilo, kiam la dirajxo validas, cxu pri cxiuj de la speco, cxu pri unuopa membro de la speco:

  • Leono estas besto.FE.5 Oni volas diri, ke leono estas unu el la multaj bestospecoj, ne plantospeco aux alia afero. La ideo validas, cxu oni pensas pri cxiuj leonoj kune, cxu oni pensas pri unuopa leono.

  • Rozo estas floro kaj kolombo estas birdo.FE.5 Temas pri specoj, ne pri individuoj.

  • Karlo estas kuracisto. La vorto kuracisto ne servas por identigi, sed por diri, kian profesion havas Karlo.

  • Elizabeto estas patrino de tri infanoj. La frazparto patrino de tri infanoj estas uzata ne por montri, kiu Elizabeto estas, sed por informi, kia homo sxi estas.

  • Tio estas sxtono. Oni ne volas diri, ke tio estas certa individua sxtono, sed oni volas informi, ke tio apartenas al la speco sxtonoj.

  • Gitaro estas instrumento kun ses kordoj. Oni parolas gxenerale pri speco de instrumento.

  • Vi vere logxas en bela apartamento! La frazparto bela apartamento ne servas por identigi certan apartamenton, sed por montri, kia estas la logxejo.

  • Akvo bolas je cent gradoj. Oni ne parolas pri certa kolekto de akvo, sed pri la substanco akvo gxenerale.

  • Cxevalo estas pli utila ol hundo. Temas pri du bestospecoj.

Speco kvazaux konata individuo «

Iafoje oni rigardas specon kiel unu imagan konatan individuon, kaj uzas la. Tio estas suficxe ofta en formala aux filozofieca stilo. En tiaj okazoj temas klare pri la tuta speco:

  • La gitaro estas tre populara instrumento. Oni prezentas instrumentospecon kvazaux temus pri unu certa konata instrumento. Aux: Gitaro estas...

  • La kato preferas varman klimaton. Oni prezentas bestospecon kiel unu konatan individuan beston. Oni ankaux povus diri: Kato preferas...

  • La urso trovigxas kaj en Euxropo kaj en Ameriko. La dirajxo ne povus validi pri unu sola urso. Tial ne diru: *Urso trovigxas kaj en Euxropo kaj en Ameriko.*

  • La lupo estas formortanta en Euxropo. La tuta bestospeco estas malaperanta. Oni do ne povus diri: *Lupo estas formortanta en Euxropo.* La celita signifo validas nur, se oni pensas pri cxiuj lupoj en Euxropo.

  • Kian profiton havas la homo de cxiuj siaj laboroj, kiujn li laboras sub la suno?Pr.1 La homocxiu homo, la homoj, cxiuj homoj, la homaro.

  • La sagxulo havas siajn okulojn en la kapo, kaj la malsagxulo iras en mallumo.Pr.2 La sagxulocxiuj sagxuloj. La malsagxulocxiuj malsagxuloj.

  • En la printempo la glacio kaj la negxo fluidigxas.FE.39 La printempocxiuj printempoj.

  • La invento de la rado revoluciis la mondon.

Se oni cxi tiel prezentas specon uzante la, oni devas atenti, ke ne estigxu konfuzo, cxu oni parolas pri efektiva individuajxo, aux pri speco prezentata kvazaux individuajxo.

Se O-vorto aperas kiel perverba priskribo, oni nepre ne uzu la, se temas nur pri speco: Karlo estas advokato. Se oni diras Karlo estas la advokato, tiam la signifo estas “Karlo estas tiu certa advokato, kiun vi konas” aux “Karlo estas tiu advokato, pri kiu ni nun parolas” aux simile.

Speco prezentata multe-nombre «

Se temas pri nombrebla afero, oni ankaux povas prezenti specon per multe-nombra vorto. Kiam oni parolas pri specoj, la diferenco inter unu-nombro kaj multe-nombro ofte estas malgrava:

  • Leonoj estas bestoj.Leono estas besto.

  • Rozoj estas floroj kaj kolomboj estas birdoj.

  • Angloj gxenerale parolas pli malrapide ol hispanoj.

  • Ursoj trovigxas kaj en Euxropo kaj en Ameriko.

  • Gitaroj estas instrumentoj kun (po) ses kordoj.

  • Cxevaloj estas pli utilaj ol hundoj.

Sed oni ne diru: *Karlo estas kuracistoj.* Karlo estas nur unu homo, kaj li ne povas esti pluraj kuracistoj.

Oni ankaux povas uzi multe-nombran vorton kun la, se temas emfaze pri la tuta speco. Sed nepre ne, se la O-vorto rolas kiel perverba priskribo:

  • La leonoj estas bestoj. Sed ne: *La leonoj estas la bestoj.*

  • La rozoj estas floroj kaj la kolomboj estas birdoj.

  • La angloj gxenerale parolas pli malrapide ol la hispanoj.

  • La ursoj trovigxas kaj en Euxropo kaj en Ameriko.

  • La lupoj estas formortantaj en Euxropo. Temas klare pri la tuta bestospeco. Tial lupoj sen la ne tauxgas.

  • La gitaroj estas instrumentoj kun (po) ses kordoj.

  • La cxevaloj estas pli utilaj ol la hundoj.