PMEG 2023

9.1.3. La – konateco

Konateco povas ekesti en diversaj manieroj.

Antauxe menciita «

Normale io estas konata, cxar oni jam antauxe menciis gxin. La tiam signifas, ke oni denove mencias ion jam antauxe priparolitan. Neuzado de la signifas, ke oni enkondukas en la rakonton nova(j)n persono(j)n aux afero(j)n:

  • Mi havas grandan domon. La domo havas du etagxojn. Cxe la unua mencio la auxskultanto ankoraux ne scias, pri kiu domo temas. Tial la parolanto ne uzas la. Cxe la dua mencio la parolanto aldonas la por montri, ke temas pri la jxus menciita domo. Se li tiam ne uzus la, la auxskultanto devus supozi, ke temas pri alia domo ol la jxus menciita.

  • En tiu cxi skatolo estas frukto. La frukto estas ronda. Unue frukto (sen la) enkondukas novan aferon. La auxskultanto do scias, ke ekzistas frukto en la skatolo. Poste la parolanto povas dauxrigi paroli pri tiu sama frukto per la vortoj la frukto.

  • Mi havas tri infanojn. La infanoj ofte gxojigas min. La montras, ke temas denove pri la jam menciitaj infanoj.

  • Sur la strato iris tri viroj. Ili aspektis kiel friponoj. Subite la tri friponoj malaperis en bankon. Sxajnis, ke la banko estas prirabota. Post la unua mencio de la tri viroj, kaj la informo, ke ili aspektas kiel friponoj, oni povas simple nomi ilin la (tri) friponoj. La frazparto la (tri) friponoj servas kiel okaza propra nomo de gxuste tiuj tri viroj. Post la unua mencio de la banko oni povas nomi gxin la banko.

Ne estas necese uzi precize la samajn vortojn por povi paroli pri la sama afero kun la:

  • Tre malproksime de cxi tie [...] logxis regxo, kiu havis dek unu filojn kaj unu filinon, Elizon. La dek unu fratoj [...] iradis en la lernejon kun stelo sur la brusto kaj sabro cxe la flanko.FA1.159 Kvankam oni unue mencias ilin per la vorto filoj, oni povas poste nomi ilin la (dek unu) fratoj. Oni senprobleme komprenas, ke estas la samaj homoj.

Nerekte menciita, divenebla «

Ofte io estas konata, cxar alia antauxe menciita afero komprenigas gxian ekziston, aux cxar la auxskultanto havas la necesajn sciojn pri la mondo. Ofte oni antauxsupozas tre detalajn sciojn:

  • Mi acxetis auxton, sed la motoro ne funkcias. La motoro mem ne estas rekte menciita antauxe, nur la auxto, sed cxar cxiu auxto normale havas motoron, la auxskultanto povas kompreni, ke temas pri la motoro de la jxus menciita auxto. Oni povus ankaux diri gxia motoro, kio estus ecx pli klara.

  • Tie vi rimarkos tri pordojn. Vi povas ilin malfermi, la sxlosilo sidas en ili.FA1.5 Unue la tri pordoj estas menciitaj. Pordo normale havas seruron, kaj por seruro normale ekzistas sxlosilo. Oni do komprenas, ke la sxlosilo estas la speciala sxlosilo de cxiu el la jam menciitaj pordoj.

  • Mi mangxas per la busxo kaj flaras per la nazo.FE.8 La auxskultanto scias, ke la parolanto estas homo, kaj ke homo havas busxon kaj nazon. La busxo kaj la nazo do egalas al mia busxo kaj mia nazo. Oni povus eble forlasi la, sed tiam iomete sonus kvazaux la parolanto dubus, ke la auxskultanto scias, ke homo havas busxon kaj nazon.

  • Cxiuj sonoriloj de la pregxeja turo sonorvokis en la pregxejon, la homoj estis orname vestitaj kaj iris kun la kantolibro sub la brako, por auxskulti la predikon.FA1.13 Antauxe oni nur informis, ke la aferoj okazas en vilagxo dimancxe (temas cetere pri fabela vilagxo, kiun la leganto do ne povas koni). Oni ne parolis antauxe pri pregxejo, pregxeja turo, homoj, kantolibroj aux prediko. La rakontanto tamen supozas, ke la leganto scias, ke en vilagxoj trovigxas homoj kaj pregxejo kun turo, kaj ke en dimancxo la homoj iras al la pregxejo, kie okazas prediko, kaj ke la homoj posedas kantolibrojn. La uzo de la-oj do diras al la leganto kvazaux: “Vi ja scias, ke tiaj aferoj kutime okazas en vilagxoj dimancxe.” Se oni rakontus tion cxi al homo, kiu eble ne scias cxion tion, oni ne uzus la.

Plene priskribita «

Frazparto povas havi priskribojn, kiuj komprenigas, pri kiu temas:

  • Jen kusxas la cxapelo de la patro.FE.8 La priskribo de la patro klarigas, pri kiu cxapelo temas. Oni subkomprenas, ke ekzistas nur unu cxapelo de la patro. Se oni ne uzus la, oni do devus supozi, ke gxi estas nur unu el pluraj cxapeloj de la patro. Povas ankaux esti, ke la auxskultanto scias, ke unu el pluraj cxapeloj apartenas al la patro (dum la aliaj apartenas al aliaj personoj), kaj ke nun la parolanto montras gxuste tiun cxapelon.

  • Li sentis sin tiel malfelicxa, ke li malbenis la tagon, en kiu li estis naskita.FE.33 La subfrazo en kiu li estis naskita plene klarigas, pri kiu tago temas. Ja ne povas ekzisti pli ol unu tia tago.

  • Por la hodiauxa tago mi ricevis duoblan pagon.FE.14 La vorto hodiauxa plene klarigas, pri kiu tago temas.

  • La kanto de la birdoj estas agrabla.FE.9 La priskribo de la birdoj klarigas, pri kiu kanto temas. La birdoj havas la, cxar ili estas alimaniere konataj, eble cxar la auxskultanto povas mem auxdi ilin.

  • Mi redonas al vi la monon, kiun vi pruntis al mi.FE.14 La subfrazo kiun vi pruntis al mi plene klarigas, pri kiu mono temas. Tamen povus esti, ke antauxe okazis pluraj pruntoj. Tiam oni normale ne uzus la, cxar tiam la priskribo ne suficxus por identigi la prunton. Povus ankaux esti tiel, ke la auxskultanto jam forgesis pri la prunto. Se la parolanto scius tion, li ne uzus la.

  • Tio cxi estis la unua fojo, ke sxi nomis sxin sia filino.FE.17 La priskriboj unua kaj ke sxi nomis sxin sia filino plene klarigas, pri kiu fojo temas. Sen la sxajnus, ke ekzistus pluraj unuaj fojoj de tio, kvankam tio estus absurda.

Nomata «

Se post O-vorto aperas propra nomo kiel identiga priskribo, oni ordinare aldonas la antaux la O-vorto, cxar propra nomo normale suficxas por plene identigi ion:

  • Mi vojagxis al la urbo Parizo. La nomo Parizo plene identigas la urbon.

  • La sufikso “um” ne havas difinitan signifon.FE.42 Per “um” oni rekte informas, pri kiu sufikso temas. La sufikso kvazaux nomigxas “um”.

Legu pli detale pri la kaj propraj nomoj kiel priskriboj.

Rekte vidata «

Afero povas esti konata pro tio, ke la auxskultanto rekte vidas gxin, aux alimaniere rimarkas gxin:

  • La domo estas vere bela. Tiel oni povas diri, kiam la interparolantoj ambaux vidas la domon.

  • La floroj odoras tre bone. Tio estas ebla, kiam la auxskultanto mem vidas aux flaras la florojn, kaj do facile komprenas, pri kiuj floroj temas.

  • Atentu pri la sxtono! La alparolato mem povas vidi la sxtonon, aux la parolanto almenaux supozas, ke la auxskultanto pro la averto rigardos kaj ekvidos la sxtonon.

  • “Cxu vi vidas tie la grandan arbon?” diris la sorcxistino, montrante arbon, kiu trovigxis apud ili.FA1.5 Temas ambauxfoje pri la sama arbo. Unue parolas la sorcxistino. La persono, al kiu sxi parolas, povas mem vidi la arbon (sxi ja ecx fingromontras gxin). Tial la sorcxistino uzas la. Poste parolas la verkinto de la fabelo, sed li ne uzas la, cxar la leganto ne povas vidi la arbon.

Gxenerale konata, unika «

Afero povas esti konata, cxar gxi estas tute unika, cxar ekzistas nur unu tia afero, aux cxar gxi estas tiel elstara aux speciala, ke povas temi nur pri gxi:

  • La cxielo estas blua.FE.6 Cxiuj scias, ke ekzistas cxielo. Oni povas do nomi gxin simple la cxielo.

  • La suno brilas.FE.5 Ja ekzistas multaj sunoj, sed kompreneble temas pri la suno de nia planedo. Ofte oni ecx uzas la Suno (kun majusklo) kiel propran nomon de nia suno.

  • La filo de la regxo [...] sxin renkontis.FE.21 La parolanto supozas, ke la auxskultanto scias, ke ekzistas regxo en la priparolata lando. Pro la uzo de la la auxskultanto komprenas, ke temas pri gxuste tiu regxo. La auxskultanto eble ne scias, kiom da filoj havas la regxo, sed cxar la parolanto diris la filo la auxskultanto povas kompreni, ke li havas nur unu filon (aux eble nur unu atentindan filon), kaj ke gxuste tiu filo sxin renkontis.

  • La prezidanto de Usono diris, ke... La parolanto supozas, ke la auxskultanto scias, ke Usono havas sxtatprezidanton, kaj nur unu. Pro tio oni povas nomi lin simple la prezidanto de Usono. Se oni dirus prezidanto de Usono sen la, tiam la auxskultanto komprenus, ke temas pri iu el la antauxaj prezidantoj de Usono, sed certe ne la nuna (cxar, se estus la nuna, oni nepre uzus la).

  • La euxropanoj ekkonis Amerikon en la dek-kvina jarcento. Supozeble cxiuj scias, ke ekzistas euxropanoj. Supozeble cxiuj ankaux scias, ke ekzistis dek-kvina jarcento. Se tamen hazarde la auxskultanto ne konus la euxropanojn, li tamen pro la uzo de la informigxas, ke ekzistas nur unu tia grupo, kaj temas pri (pli-malpli) cxiuj el ili.