PMEG

9.1.5. La – specialaj uzoj

La anstataux poseda pronomo «

Ofte oni uzas la anstataux poseda pronomo, se la kunteksto klare montras, kiu la posedanto estas. Tio aparte ofte okazas, kiam oni parolas pri korpopartoj, vestajxoj aux parencoj. Tiam oni tre ofte preferas la:

  • Li levis la kapon.Li levis sian kapon.

  • Mi montris per la fingro, kien li iru....per mia fingro...

  • Sxi lavis al si la piedojn.Sxi lavis siajn piedojn.

  • La vojkamarado balancis la kapon kaj estis tre malgxoja.FA1.73...balancis sian kapon...

  • La randon de la cxapelo li ofte ektusxas per la mano.M.167...de sia cxapelo ... per sia mano.

  • Kien vi volas iri, ke vi metis sur vin la festan surtuton?FA3.96...vian festan surtuton?

  • Diru al la patro, ke mi estas diligenta.FE.8 La patromia patro (la patro de la parolanto). Oni tamen ofte uzas la vortojn Patro kaj Patrino (kun komenca majusklo) kvazaux proprajn nomojn sen la. Tiel oni ofte parolas ene de familio. Se la parolanto kaj la auxskultanto estus samfamilianoj, la frazo do povus esti: Diru al Patro, ke mi estas diligenta. La karesformojn pacxjo kaj panjo oni cxiam uzas propranomece sen la, kiam oni parolas pri la propraj gepatroj: Diru al Pacxjo/pacxjo, ke...

La anstataux cxiuj «

Kiam ne estas risko pri miskompreno, oni povas uzi la anstataux cxiuj, sed la ne estas same insista kiel cxiuj:

  • La gastoj eksidis cxe la tablo. ≈ Cxiuj gastoj eksidis... Cxiuj insistas pri tio, ke neniu gasto mankis. Kun la povus esti, ke eble mankis iu, sed tion oni opinias malgrava.

  • Cxi-vespere la Angloj prezentos teatrajxon en la kongresejo. La Angloj ≈ cxiuj Angloj. La situacio (kongreso) tamen limigas la sencon de cxiuj Angloj. Temas pri (pli-malpli) cxiuj Angloj, kiuj partoprenas en la kongreso, kaj ne pri cxiuj Angloj de la mondo. Alia interpreto estas, ke temas pri grupo, kiu kvazaux reprezentas cxiujn Anglojn en la kongreso.

Ofte, kiam oni parolas gxenerale pri speco, la egalas pli-malpli al cxiu aux cxiuj.

La antaux lingvonomoj «

La estas uzata antaux lingvonomoj, kiuj konsistas el A-vorto plus la vorto lingvo (ofte subkomprenata). Oni uzas la, cxar oni rigardas la lingvojn kiel unikajxojn: la Angla (lingvo), la Cxina (lingvo), la Nederlanda (lingvo) k.a. Ekzistas nur unu Angla lingvo, nur unu Cxina k.t.p. (Efektive ekzistas ofte pluraj variantoj de tiaj lingvoj, sed normale oni ignoras tion.)

Oni tamen ne uzu la cxe tiuj malmultaj lingvoj, kiuj havas propran O-vortan nomon, ekz. Esperanto, Latino, Sanskrito, Ido, Volapuko k.a.

La antaux plej kaj malplej «

Kiam plej aux malplej cxeestas, temas normale pri io unika, kaj sekve oni uzas la:

  • La malfelicxa infano forkuris kaj kasxis sin en la plej proksima arbaro.FE.21

  • Li estas tre kredema: ecx la plej nekredeblajn aferojn, kiujn rakontas al li la plej nekredindaj homoj, li tuj kredas.FE.41

  • El cxiuj miaj infanoj Ernesto estas la plej juna [infano].FE.10

  • Kelkaj homoj sentas sin la plej felicxaj [homoj], kiam ili vidas la suferojn de siaj najbaroj.FE.32

Se temas pri komparo inter du individuajxoj aux du grupoj, oni uzas kutime la (mal)pli anstataux la (mal)plej:

  • Unu vidvino havis du filinojn. La pli maljuna [filino] estis tiel simila al la patrino per sia karaktero kaj vizagxo, ke cxiu, kiu sxin vidis, povis pensi, ke li vidas la patrinon.FE.11

  • Cxu tiam via plej agxa filino ne havus la devon subtenadi la ekzistadon, zorgi pri la edukado kaj bona direktado de la malpli agxaj gefratoj?M.87 Oni faras komparon inter unuflanke la pli agxa filino kaj aliflanke cxiuj sxiaj malpli agxaj gefratoj.

Kelkfoje plej ne montras ion unikan, sed plej altan gradon de eco aux maniero. Tiam oni ne uzu la:

  • Ecx vulpo plej ruza fine estas kaptata.PE.425 Ne temas pri certa konata vulpo, sed pri iu ajn vulpo maksimume ruza.

  • Li ekauxdis bruan tonon, kiu povis ektimigi la koron ecx de plej kuragxa viro.FA1.156 Temas ne pri certa difinita kuragxa viro, sed pri la kategorio de plej kuragxaj viroj.

  • Cxiuj floroj brilis en plej belegaj koloroj.FA2.135 Temas pri speco de koloroj. Se oni aldonus la, temus pri gxuste tiuj koloroj, kiuj estas plej belaj, kaj la parolanto supozus, ke la auxskultanto scias precize, kiuj estas tiuj koloroj.

  • Li estas plej laca en la mateno. Ne temas pri komparo inter diversaj personoj, sed pri komparo inter diversaj lacecoj de unu sama persono en diversaj tempoj.

  • Kiu venas plej frue, sidas plej gxue.PE.1119 Plej ne staras antaux O-vorta frazparto, sed antaux E-vorta frazparto.

  • Sxi hontis siajn larmojn kaj deziris kasxi ilin kiel eble plej rapide.M.25

La ecx estas tiel ofta antaux plej, ke oni ofte uzas gxin pro nura kutimo, ecx kiam ne temas vere pri io konata aux unika:

  • Por vi mi en la plej malluma nokto irus al la fino de la mondo.M.8 Ne temas pri difinita unika nokto, sed pri iu ajn nokto maksimume malluma. Pli bone estus sen la.

Zamenhof ecx uzis la plej cxe E-vortaj frazpartoj:

  • Malsupre en la domo estas la plej bele kaj tie oni sin sentas la plej oportune.FA1.86 Zamenhof uzis plej, cxar temas pri komparo inter pluraj belecoj kaj oportunecoj. En la domo trovigxas do la plej bela el cxiuj belecoj, kaj la plej oportuna el cxiuj oportunecoj. Nuntempe oni tamen preferas ne uzi la cxe E-vortaj frazpartoj. Zamenhof en la komenca tempo uzis la tiamaniere ecx ene de O-vorta frazparto, kiu jam havis la: *la sonojn la plej multe komunajn al cxiuj plej gravaj lingvoj*LR.49. Tia uzo estas evitinda.

Imagata difiniteco «

Kiam oni parolas pri imagata okazo, oni ofte uzas la, kiam temas pri certa individua afero, kiu apartenas nur al tiu imagata okazo, kaj kiu estas kvazaux konata ene de tiu imagata situacio:

  • Propran nomon oni povas nun skribi tiel, kiel gxi estas skribata en la gepatra lingvo de gxia posedanto.LR.55 En cxiu unuopa okazo estas nur unu certa lingvo. En cxiu aparta okazo, la lingvo estas do konata. Se oni ne uzus la, oni komprenus, ke iuj posedantoj havas plurajn gepatrajn lingvojn.

  • Cxiun fojon, kiam mortas bona infano, angxelo de Dio mallevigxas sur la teron, prenas la mortintan infanon sur siajn brakojn [...]FA2.21 Oni parolas pri gxenerala principo, sed oni devas uzi la por montri, ke la angxelo cxiufoje prenas gxuste tiun bonan infanon, kiu estas mortinta tiufoje. Se oni ne uzus la, oni supozus, ke la angxelo cxiufoje prenas iun ajn mortintan infanon.

La komence de rakonto «

En literaturo oni ofte uzas la tuj en la komenco de rakonto, kvankam la leganto tute ne scias pri la aferoj:

  • La matena simfonio de la kazernoj vekadis la svene dormantan urbon. Komenco de Sur Sanga Tero de Julio Baghy. La leganto ne povas scii, pri kiu urbo temas, kaj ne scias ion pri la matena simfonio, kaj tute ne pri la kazerno, cxar la rakonto apenaux komencigxis.

  • La urbestro staris cxe la malfermita fenestro.FA3.73 Komenco de fabelo.

Tia cxi nenormala uzo de la donas al la leganto la impreson, kvazaux li mem cxeestas, kaj povas vidi la okazajxojn per propraj okuloj.

Oni ofte uzas ankaux personajn pronomojn cxi tiel komence de rakonto: Post jarmiloj ili alflugos sur la flugiloj de la vaporo tra la aero trans la monda oceano! La junaj logxantoj de Ameriko vizitos la maljunan Euxropon.FA3.54 Komenco de fabelo. Nur en la dua frazo oni ekscias, kiuj “ili” estas.

Konciza lingvajxo «

En poezio kaj proverboj, kie oni deziras tre mallongajn frazojn, oni iafoje forlasas la: Al cxevalo donacita oni busxon ne esploras.PE.15 Busxonla busxon, gxian busxon.

Citajxoj «

Iafoje oni uzas la antaux vortetoj, kiuj ne havas sian normalan frazrolon, sed estas iel cititaj. La tiam vere rilatas al subkomprenata O-vorto antaux la citajxo. La “tuj” de sinjoroj estas multe da horoj.PE.1282La vorto “tuj” signifas por sinjoroj “multe da horoj”. Legu pli pri citajxoj.