PMEG 2024
14.3.12. Kvazaux
Kvazaux = “proksimume, sxajne, iamaniere, lauxaspekte”. Gxi montras nerealecon, sxajnon:
Li kvazaux volas ion komuniki nur al vi sola.H.29 = Li sxajne volas ion komuniki ...
“Cxu vi ne amas min pli ol cxiun?” kvazaux paroladis la okuloj de la regxidineto.FA1.99 Ne vere paroladis, nur sxajnis tiel.
La konscio kvazaux lin forlasis.FA1.216 Li havis tian senton, kiu tre similis al tio, ke la konscio lin forlasis.
Du skerminstruistoj [...] renkontis sin cxi tie kvazaux hazarde kaj kun sxajna kolero atakis unu la alian.Rn.23 Ne vere estis hazarda renkontigxo.
Ili vidas en mi personon, kiu kvazaux ludas la rolon de ia regxo.OV.390
Kvazaux povas esti nuancilo de O-vorta frazparto montrante, ke gxi estu komprenata nur kiel sxajno. Cxi tia kvazaux staru gxuste antaux tio, al kio gxi rilatas:
Ha! mi eksentis kvazaux pikon tra la koro!FA2.52 Tio, kion mi eksentis, ne vere estis piko, sed sxajnis tiel.
En la malaltaj tonoj de lia vocxo sonis kvazaux malkontenteco, mildigata de sincera kompato!M.135 Eble ne vera malkontenteco.
Sxi retirigxis kvazaux antaux ia terura fantomo.M.172 Ne vere estis fantomo antaux sxi, sed sxi agis tiel.
La sono de la nomo de la homo amita kaj perdita ekpikis la vundon de sxia koro kvazaux per la pinto de ponardo.M.95 Ponardo ne vere estis uzata.
Preskaux kaj kvazaux «
Ne konfuzu kvazaux kun preskaux. Kvazaux montras nerealecon, ke io sxajnas ia, kvankam gxi vere estas (tute) alia. Preskaux montras nesuficxecon (malgravan), ke io estas ja tiaspeca, sed ke mankas iomete: Li estis kvazaux pikita per ponardo. Sxajnis kiel ponardopiko, sed tute ne estis. Li estis preskaux pikita per ponardo. La ponardopiko maltrafis lin.
Enkondukilo de subfrazo «
Kvazaux ankaux estas enkondukilo de subfrazo: En la ventro estas tia krakado, kvazaux tuta regimento ekblovus trumpetojn.Rz.21 Ni sxajnigu, kvazaux ni tute ne scias, kia homo li estas.Rz.32
Komparilo «
Kvazaux povas ankaux enkonduki komparajn esprimojn simile al kiel: La varmo de la cxambro kaj la delikata bonodoro de la floroj ebriigis sxin kvazaux drinkajxo.M.148
Kiel se «
En la plej unua tempo kvazaux ankoraux ne ekzistis. Tiam oni anstatauxe uzis kiel se aux nur kiel, sed nur por enkonduki subfrazojn.