PMEG 2023

20.2. Aliaj montriloj de komparo

Kvazaux «

En egalecaj komparoj oni povas uzi kvazaux anstataux kompara kiel, se temas pri simileco, kiu estas nur sxajna aux nereala, kaj se oni volas tion emfazi:

  • Dum momento li staris senmova, kvazaux sxtonigxinta.M.164 Li ne vere estis sxtonigxinta.

  • Silente li migris tra la lando, kiu aperis al li kvazaux abunda fruktogxardeno.FA3.64

  • Cxiu statuo sur la ricxaj sarkofagoj sxajnis kvazaux ricevinta vivon.FA1.215

Iafoje oni devas uzi N-finajxon (aux alian rolmontrilon) post kompara kvazaux same kiel cxe kompara kiel:

  • Tiesto sxtelis filon de Atreo kaj lin edukis kvazaux sian propran.IT.21

Antaux O-vorta frazparto (sen rolmontrilo) la diferenco inter kompara kiel kaj kompara kvazaux povas esti tre granda:

  • Karlo nagxas kiel delfeno.Karlo nagxas tiel, kiel delfeno nagxas Lia nagxomaniero similas al la nagxomaniero de delfeno.

  • Karlo nagxas kvazaux delfeno.Karlo nagxas tiel, ke li sxajnas esti delfeno. Karlo mem similas al delfeno.

  • Petro vocxdonis kiel prezidanto....tiel, kiel vocxdonas prezidanto / ...en sia rolo de prezidanto (li efektive estis prezidanto).

  • Petro vocxdonis kvazaux prezidanto.Petro sxajnis esti prezidanto, kiam li vocxdonis (sed li ja ne estis prezidanto).

Kvazaux havas ankaux aliajn uzojn.

Komparaj rolvortetoj «

  • Al povas montri tion, al kio oni referencas en esprimo de simileco aux malsimileco: Gxi estis tre (mal)simila al la alia.

  • De povas montri malsimilecon: Mi estas diferenca de vi.

  • Kontraux povas signifi “kompare kun”: La Eternulo, la Dio de viaj patroj, multigu vin miloble kontraux via nuna nombro.Re.1

  • Antaux kaj (malofte) post povas montri pozicion (mal)pli altan en graveco aux rango: Antaux cxio zorgu oficon, – plezuro atendos sian vicon.PE.859

  • Cxe kaj apud povas en figuraj esprimoj montri komparon: Se lin kompari kun la nuna regxo, li estis Apolono cxe Satiro.H.13

  • Super kaj sub povas montri pli kaj malpli altan pozicion en rango, forteco, valoro k.t.p.: Kial ili suferis, kial vi triumfis super ili?Rt.127

  • Krom povas esti uzata anstataux ol post nenio alia, nenio pli, neniu alia, neniu pli k.s.

Komparaj vortetoj cxe preferi «

Cxe preferi (prefere, prefero k.s.) oni povas montri la malpreferajxon per ia vorteto. Antaux I-verbo oni uzas ol, iafoje anstataux. Antaux O-vorto aux O-vorteca vorteto oni normale uzas al, sed ankaux antaux, kontraux kaj anstataux estas eblaj:

  • Mi preferas esti mortigita de ili, ol esti pincxata de la anasoj [...]!FA2.41

  • Tiam Dio inspiris al mi la ideon ekbruligi mian liton, prefere neniigi mian domon per fajro, ol permesi, ke la granda amaso da homoj mizere pereu.FA3.152

  • Mia edzino preparas mangxojn, kiujn mi certe preferas al la mangxoj el la kuirejoj de la plej bonaj hoteloj.FK.108

  • Li ne atentas la vizagxon de princoj, kaj ne preferas ricxulon antaux malricxulo.Ij.34

  • Preferos la morton ol la vivon cxiuj restintoj.Jr.8...ol elekti la vivon... Ol rilatas al subkomprenata I-verbo. Tial oni uzas ol.

  • La aliaj anasoj preferis nagxadi en la kanaloj, anstataux viziti sxin.FA2.34