PMEG 2023

14.3.1. Tabelvortoj je AL

kial pro kiu kauxzo, pro kiu motivo, pro kio
tial pro tiu kauxzo, pro tiu motivo, pro tio
ial pro iu kauxzo, pro iu motivo, pro io
cxial pro cxiu kauxzo, pro cxiu motivo, pro cxio
nenial pro neniu kauxzo, pro neniu motivo, pro nenio

Kial «

  • Kial vi ploras?M.39Pro kiu kauxzo vi ploras? Demanda kial.

  • Kial vi ne respondas al mi?FE.20Pro kiu motivo vi ne respondas al mi? Demanda kial.

  • Kial ne sekvi la belon kaj gxojon!FA1.194Pro kiu kauxzo mi ne sekvu la belon kaj gxojon! Kial estas cxi tie demanda, sed la parolanto kvazaux demandas al si mem. Li ne volas respondon.

  • Sxajnas al mi, ke mi komprenis, kial la viroj estas pli dezirataj, kiam la afero koncernas instruadon.M.32...mi komprenis, pro kiu kauxzo la viroj... Kial en demanda subfrazo.

  • Ne demandu kial.BV.77 Kial en demanda subfrazo draste mallongigita. La kunteksto montras, ke la plena frazo estas: Ne demandu, kial vi foriru.

  • Jen estas la kauxzo, kial mi, malgraux mia plej granda deziro, ne povas resti en Parizo pli longan tempon.L1.160 Rilata kial. Oni povus ankaux diri: ...la kauxzo, ke mi ne povas... La ebloj uzi kial kiel rilatan vorton estas tre limigitaj.

  • Sxia patrino insultis sxin, kial sxi revenis tiel malfrue de la fonto.FE.17Sxia patrino insultis sxin (demandante): “Kial vi revenis tiel malfrue de la fonto?” La kial-frazo montras la motivon, ke la patrino insultis, sed samtempe gxi estas demando. Kial estas cxi tie do ia mikso de demanda kial kaj cxar. Temas pri formo de nerekta parolo.

Tial «

  • Aleksandro ne volas lerni, kaj tial mi batas Aleksandron.FE.9...kaj pro tiu kauxzo mi batas Aleksandron. Tial reprezentas la antauxan frazon.

  • Tiu cxi libro havas sesdek pagxojn; tial, se mi legos en cxiu tago po dek kvin pagxoj, mi finos la tutan libron en kvar tagoj.FE.14

  • Hodiaux estas bela frosta vetero, tial mi prenos miajn glitilojn kaj iros gliti.FE.34

  • En la kota vetero mia vesto forte malpurigxis; tial mi prenis broson kaj purigis la veston.FE.39

  • Cxiuj sxatis Esperanton ne tial, ke gxi alproksimigas reciproke la korpojn de la homoj, ecx ne tial, ke gxi alproksimigas la cerbojn de la homoj, sed nur tial, ke gxi alproksimigas iliajn korojn.OV.373 Cxiu el la tri tial reprezentas postan ke-frazon.

Rimarku la diferencon inter tial kaj cxar. Cxar enkondukas subfrazon, kiu montras kauxzon. Tial reprezentas kauxzon. Anstataux cxar oni povas uzi tial ke: Sxi estas bela. Tial mi amas sxin.Mi amas sxin tial, ke sxi estas bela.Mi amas sxin pro tio, ke sxi estas bela.Mi amas sxin, cxar sxi estas bela. Sed iafoje oni uzas tial kaj cxar samtempe por plia klareco.

Ial «

  • La mondo ial rigardas ilin senkonfide.M.1La mondo pro iu kauxzo rigardas...

  • Mi provis esti kudristino, sed mi ial ne sukcesis!M.145

  • Mi vin ial ankoraux ne konas.M.11

Cxial «

  • Vi demandas, kial mi amas vin. Mi respondas: cxial!...pro cxiuj kauxzoj! En la praktiko cxial estas apenaux uzata.

Nenial «

  • Tian Regularon por nia Ligo mi nenial povus aprobi.OV.77...mi pro neniuj motivoj povus aprobi.

  • Vi povus inciti lin kiom ajn. Li nenial kolerus....li pro neniu kauxzo kolerus.

Nenial estas en la praktiko tre malmulte uzata.

Oni diskutis, cxu estas eble uzi nenial kun la signifo “senkauxze”. Tiam gxi ne havus nean efikon sur la verbo: Sxi ridis nenial.Sxi ridis senkauxze. (Sxi ja ridis, sed sen motivo.) Ekzistas tamen Fundamenta regulo, ke NENI-vortoj neas la verbon. Nenial oni faru escepton por nenial. La frazo Sxi ridis nenial povas do nur signifi, ke sxi ne ridis (kia ajn estus la kialo por ridi). Uzu je bezono sen kauxzo, senkauxze, senmotive aux simile por la alia senco: Li batis min senkauxze. (Li ja batis min.) Nenial li batos vin. (Li ne batos vin.)

Vortfarado «

  • Kialo = “kauxzo, motivo”: Mi ne komprenas la kialon de tio. La vorto kialo ne estas bazita sur demanda kial, sed sur la rilata uzo de kial: la kauxzo, kial mi agis tiel la kialo de mia agado.

    Noto: Iuj opinias, ke kialo estas mallogika vorto, cxar ne temas pri demando. Ili ne komprenis, ke kialo estas bazita sur la rilata signifo de kial. Anstatauxe iuj el ili uzas *tialo*. Sed kialo vere estas tute logika vorto. Oni povas simile formi ekz. kieo (la loko, kie io estas), kielo (la maniero, kiel oni ion faras) k.s.