PMEG 2024
33.4.2. Aliaj rilataj KI-vortoj
Rilata kiam «
Rilata kiam povas enkonduki tempan subfrazon. Tia subfrazo povas roli kiel priskribo de tempa esprimo en la cxeffrazo:
Antauxhieraux, kiam mi estis en la urbo, mi acxetis novan robon. = Antauxhieraux mi acxetis novan robon. + Tiam mi estis en la urbo.
En tiu tempo, kiam li logxis en Parizo, li ofte vizitis min.
Kiam Nikodemo batas Jozefon, tiam Nikodemo estas la batanto kaj Jozefo estas la batato.FE.22
Plej ofte tamen mankas tempa esprimo en la cxeffrazo. Oni povas diri, ke la kiam-frazo estas priskribo de subkomprenata tiam en la cxeffrazo:
Ili svenas [tiam], kiam ili vidas sangantan anseron.Rt.16
Kiam mi venis al li, [tiam] li dormis.FE.20
Kiam oni estas ricxa [...], [tiam] oni havas multajn amikojn.FE.16 = Oni havas multajn amikojn tiam, kiam oni estas ricxa.
Gxuste [tiam] kiam mi eliris el la pregxejo, mi renkontis la gantiston Erik.FA3.77
Rilata kiam-frazo povas havi tempan rolvorteton antaux si. La rolvorteto montras la rolon de la tuta kiam-frazo, ne de la vorto kiam:
Post kiam sxi estis mallongan tempon en la arbaro, farigxis nokto.FA1.161 = Post mallonga estado en la arbaro farigxis nokto.
De kiam naskigxis mia filino, mi estas kiel alia homo. = De la naskigxo de mia filino mi estas kiel alia homo.
La kverelo komencigxis, post kiam li foriris. = La kverelo komencigxis post lia foriro.
Adam vivis, post kiam naskigxis al li Set, okcent jarojn.Gn.5 = ... post la naskigxo de Set ...
Se oni enmetas tiam en tiajn frazojn, la rolvorteto staru antaux tiam: Adam vivis, post tiam, kiam naskigxis al li Set, 800 jarojn.
Cxe demanda kiam estas alie. Rolvorteto antaux demanda kiam montras la rolon de kiam, ne de la tuta demanda frazo: Sxi demandis, gxis kiam mi restos hejme. = Sxi demandis, gxis kiu tempo mi restos hejme.
Se oni erare pensus, ke rolvorteto antaux rilata kiam montras la rolon de kiam (anstataux de la tuta subfrazo), tiam la signifo draste sxangxigxus, ekz.: Sxi edzinigxis, post kiam sxi naskis infanon. La gxusta signifo estas: Sxi edzinigxis post la nasko. Sxi edzinigxis post tiam, kiam sxi naskis infanon. Se oni erare rilatigus post al kiam, la signifo farigxus: Sxi edzinigxis. Post tiam [= post la edzinigxo] sxi naskis infanon.
Logike oni povus uzi antaux cxe subfrazo kun rilata kiam: Li rifuzis foriri, antaux kiam mi alvenis. Sed oni kutime uzas antaux ol en tiaj okazoj.
Iafoje rilata kiam-frazo montras ne tempon, sed okazon aux kondicxon.
Aliaj enkondukiloj de tempaj subfrazoj estas dum, gxis kaj apenaux.
Rilata kie «
Rilata kie povas enkonduki lokan subfrazon. Tia subfrazo povas roli kiel priskribo de loka esprimo en la cxeffrazo:
Mi volis resti tie, kie mi estis.FA3.135 = Mi volis resti tie. + Mi estis tie. La esprimo tie, kie mi estis estas loka komplemento, kiu montras la lokon de la restado.
Kie fumo levigxas, tie fajro trovigxas.PE.399
Gxi trovigxis en granda gxardeno, kie la pomarboj staris tute kovritaj de florajxo.FA2.41 = ... en kiu la pomarboj staris ...
La malgranda Niko grimpis sur la stalon, kie li sin kusxigis.FA1.15 = Li grimpis sur la stalon. + Li sin kusxigis sur la stalo. Cxi tie la kie-subfrazo estas plurakonta. Oni povas same bone uzi du apartajn frazojn: Li grimpis sur la stalon, kaj tie li sin kusxigis.
Iafoje mankas loka esprimo en la cxeffrazo. Tiam la kie-frazo mem rolas kiel loka komplemento en la cxeffrazo. Oni povus ankaux diri, ke tie estas subkomprenata en la cxeffrazo:
Kie estas sufero, [tie] estas ankaux espero.PE.542
Elizabeto nun laboras [tie], kie mi antauxe laboris.
Rilata kie povas havi direktan rolvorteton aux direktan N-finajxon:
Jen la loko, de kie venis la bruo. = Jen (estas) la loko. + De tiu loko venis la bruo.
Finfine ni alvenis, gxis kie antauxe neniu homo venis.
Cxie, kien mi venas, trovigxas ia malbonajxo, kiu premas la koron.FA1.144
Anstataux rilata kie oni povas ofte uzi en kiu(j), cxe kiu(j), sur kio aux simile, precipe se la subfrazo priskribas O-vorton, kiu ne rolas kiel loka komplemento en la cxeffrazo. Sed kie estas ofte pli eleganta:
La mallargxa strato, kie li logxis, estis ankoraux tiel konstruita, ke [...] oni havis tie la tutan varmegon de la suno.FA2.134 La frazparto la mallargxa strato ne estas loka komplemento, sed subjekto.
Marta venis el la hejma bieno, kie floris rozoj kaj kantis najtingaloj.M.31 = ... el la hejma bieno, cxe kiu floris ...
Ne trovigxas, kie sidi. = Ne trovigxas io, sur kio oni povus sidi.
Rilata kia «
Rilata kia povas enkonduki ecan subfrazon. Rilata kia-frazo povas roli kiel priskribo de tia, tiaspeca aux tiuspeca en la cxeffrazo:
Sxi ne estas tia, kia devas esti regxino.FA1.174 = Sxi ne estas tia. + Regxino devas esti tia.
Gxi [= la grajno] ne estas tiaspeca, kia kreskas sur kampo de kampulo, aux per kia oni nutras kokinojn.FA1.41 = Gxi ne estas tiaspeca. + Tia [grajno] kreskas sur kampo de kampulo. + Per tia [grajno] oni nutras kokinojn.
Kia oni vin vidas, tia oni vin taksas.PE.340 = Tia oni vin taksas. + Tia oni vin vidas.
Rilata kia-frazo povas ankaux roli kiel priskribo de O-vorto, kiu havas tia kiel difinilon:
Regis tia frosto, kian ni cxe ni ne havas ecx en la plej kruela vintro.FA3.83 Regis tia frosto. + Tian froston ni cxe ni ne havas ecx en la plej kruela vintro.
Se vi tamen volas havi oron, vi povas gxin ankaux ricevi en tia granda kvanto, kian vi povos porti.FA1.6
En cxi tiaj frazoj tia ofte staras post la O-vorto, kvankam gxi estas difinilo: La arbo de la suno estis belega arbo tia, kian ni neniam vidis.FA3.114
Se rilata KI-frazo priskribas O-vorton kun tia, oni povas ankaux uzi rilatan kiu: Vi havas plenan rajton uzi la monon en tia maniero, kiu sxajnas al Vi la plej bona.L2.126
Rilata kiu montras certan individuon, dum rilata kia montras specon:
Mi uzis tiun auxton, kiu povas veturi tre rapide. Oni parolas pri certa individua auxto. Gxi povas veturi tre rapide.
Mi uzis tian auxton, kia povas veturi tre rapide. Oni parolas pri speco de auxto. Cxiuj auxtoj de tiu speco povas veturi tre rapide.
Sed en tiuj cxi ekzemploj jam tiun kaj tian suficxe klare montras la distingon inter individuo kaj speco. Oni povas do uzi kiu en ambaux subfrazoj. Pli ofte oni preferas kiu, sed kia pli akcentas, ke temas pri speco.
Uzu rilatan kia nur antaux frazo kun verbo. Antaux sola frazparto, aux grupo de frazpartoj sen verbo, oni uzu komparan kiel: Li vizitis (tiajn) urbojn kiel Parizo. Ne diru: *... urbojn kia Parizo.*
Rilata kiel «
Rilata kiel povas enkonduki manieran aux gradan subfrazon. Rilata kiel-frazo priskribas tiel aux frazparton kun tiel en la cxeffrazo, sed ofte tiel estas forlasita. Tiam la kiel-frazo mem rolas kiel maniera aux grada komplemento en la cxeffrazo:
Oni ludas sur fortepiano, tamen tre mallauxte kaj tiel bele, kiel sxi neniam antauxe auxdis.FA1.34
Li komprenas predikon [tiel], kiel bovo [komprenas] muzikon.PE.8
Cxiu penis sin savi [tiel], kiel li povis.FA1.89
Rilata kiel-frazo iafoje priskribas tutan frazon. Tiam kiel reprezentas la ideon de la tuta frazo, simile al rilata kio:
Sxia beleco, kiel oni diris, estas la deloga beleco de la malbono.FA3.142 = Sxia beleco estas la deloga beleco de la malbono. + Tiel oni diris. = Oni diris, ke sxia beleco estas ...
Kiel estas ankaux gxenerala kompara vorto. Tiam kiel normale enkondukas ne frazon, sed solan frazparton aux grupon de frazpartoj sen verbo.
Rilata kiom «
Rilata kiom povas enkonduki kvantan aux mezuran subfrazon. Rilata kiom-frazo rolas kiel priskribo de tiom aux frazparto kun tiom en la cxeffrazo, sed ofte tiom estas forlasita:
Sxi elpasxis antauxen tiom multe, kiom sxi povis.FA3.65 = Sxi elpasxis antauxen tiom multe. + Tiom sxi povis.
Nun vi ricevos tiom multe da mono, kiom vi volas havi.FA1.5
Cxiuj donas al mi prunte [tiom], kiom mi volas.Rz.93
Al mia festo povas veni tiom el viaj amikoj, kiom volas.
Subfrazo kun rilata kiom ofte montras ian limigon:
La kompatinda stana soldato tenis sin, kiom li povis, tute rekte.FA1.156 Liaj fortoj estis limigitaj.
Unu el la plej kuragxaj knaboj kaj iom post iom ankaux cxiuj aliaj ekkantis strofon el malnova kanto pri cikonioj, kiom ili tion memoris.FA1.205 Estis limoj de ilia memoro. Ili ne povis kanti pli ol la memoro permesis.
Kiom mi vidas, vi havas nur unu filon.Rt.51 Mi ne povas vidi pli.
Rilata kial «
Ankaux kial estas uzata kiel rilata vorto, sed nur por rekte priskribi O-vorton kiel kauxzo aux motivo, kaj ecx tiam nur tre malofte:
La efektiva kauxzo, kial ili ne aligxas al ni, estas tio, ke ili timas.OV.123 = La efektiva kauxzo estas tio, ke ili timas. + Tial ili ne aligxas al ni. Oni povas ankaux diri ... la kauxzo, pro kiu ili ne aligxas al ni ... Pli ofte oni tamen uzas ke-frazon: ... la kauxzo, ke ili ne aligxas al ni ...
Oni do ne uzas frazojn kiel: *Ili foriris tial, kial mi foriris.* Sed oni diras: Ili foriris pro la sama kauxzo, kial mi foriris. Aux pli ofte: ... pro la sama kauxzo, pro kiu mi foriris.
Por reprezenti tutan frazon, kiu montras kialon, oni povas uzi pro kio: Mi ne ricevis vian leteron, pro kio mi ne respondis. Oni ankaux povas renversi la frazokonstruon, uzante cxar: Cxar mi ne ricevis vian leteron, mi ne respondis.
Rilata kial-frazo ne montras mem kauxzon aux motivon. La kauxzon montras la vorto, kiun la kial-frazo priskribas. Kial reprezentas tiun kauxzon en la subfrazo. Por enkonduki subfrazon, kiu mem montras kauxzon aux motivon, oni uzas cxar: Ili foriris, cxar mi foriris. (Mia foriro estis la kauxzo de ilia foriro.)