PMEG 2024
14.2.3. Baldaux
Baldaux = “post mallonga tempo”:
Estu trankvila, mia tuta sxuldo estos pagita al vi baldaux.FE.25
Teatramanto ofte vizitas la teatron kaj ricevas baldaux teatrajn manierojn.FE.37
La tablo staras malrekte kaj kredeble baldaux renversigxos.FE.33
Kiam vi ekparolis, ni atendis auxdi ion novan, sed baldaux ni vidis, ke ni trompigxis.FE.40
Mi foriras, sed atendu min, cxar mi baldaux revenos.FE.42
Mia trijara ofico estos baldaux finita.BV.53
Ecx en bona afero tro multe ofte estas malbone; pri tiu vero li baldaux devis konvinkigxi.FA3.119
Baldaux ni cxiuj laboros kune, por atingi kiel eble plej baldaux nian komunan celon.L2.106
Kiu tro alten rigardon direktas, tiu tre baldaux okulojn difektas.PE.427
Vortfarado «
Baldauxa = “tia, ke gxi okazos aux okazis baldaux”: Knut estas en plena malespero pro mia baldauxa forveturo!FA3.61
Baldauxe estas pli akcenta formo de baldaux: Estas pli bone forveturi plej baldauxe.Rz.67