PMEG 2023

14.2.4. Hodiaux, hieraux, morgaux

  • Hodiaux = “en la nuna tago”.

  • Hieraux = “en la tago antaux la nuna tago”.

  • Morgaux = “en la tago post la nuna tago”.

Iafoje oni konsideras, ke nova tago komencigxas je noktomezo, je la nula horo, alifoje oni konsideras, ke tago komencigxas cxe la vekigxo post nokta dormo. Ambaux rigardmanieroj estas eblaj, sed cxe interparolo dumnokta povas ja iafoje okazi konfuzo.

  • – Kiun daton ni havas hodiaux? – Hodiaux estas la dudek sepa (tago) de Marto.FE.12

  • Li estas hodiaux en kolera humoro.FE.31

  • Hodiaux estas sabato, kaj morgaux estos dimancxo.FE.20

  • Hieraux mi renkontis vian filon, kaj li gxentile salutis min.FE.20

  • Hieraux li diris al mi la veron.FE.24

  • Morgaux mi veturos Parizon.FE.28

  • Neniu scias, kio morgaux lin trafos.PE.220

  • Faru hodiaux, kion vi povas, – morgaux vi eble okazon ne trovos.PE.942

Verboformoj «

Kun hieraux oni normale uzas IS-verbon, INT-participon aux IT-participon, cxar temas ja pri pasinteco. Kun morgaux oni normale uzas OS-verbon, ONT-participon aux OT-participon. Sed iafoje, kiam temas pri cxiama valida afero, oni uzas AS-formon kun morgaux: Beleco hodiaux estas, morgaux ne restas.PE.1068

Kun hodiaux oni plej ofte uzas AS-verbon, sed kiam temas pri antauxa aux posta parto de la nuna tago, oni uzas IS aux OS:

  • Miaj fratoj havis hodiaux gastojn.FE.18 Antauxe hodiaux estis cxe ili gastoj, sed la gastoj jam foriris.

  • La doktoredzino A. vizitis hodiaux la gedoktorojn P.FE.36

  • Mi restos hodiaux dome.FE.28 En la posta parto de la nuna tago mi restos dome (= hejme).

Kun cxiuj tri vortoj ankaux povas aperi U-formo aux US-formo, cxar tiuj finajxoj estas sentempaj.

Absoluta signifo «

Hodiaux, hieraux kaj morgaux normale rilatas al la absoluta nuno, al la tempo, kiam oni diras la tutan frazon. Por montri similajn rilatojn al pasinta aux estonta tago oni normale uzas tiun tagon, la antauxan tagon, la postan tagon aux simile:

  • Marta pli atente ol la pasintan tagon ekzamenis per la rigardo la grandanombran anaron de siaj samlaborulinoj kaj samsortulinoj.M.111

  • Lunde li venis viziti min, sed jam la postan tagon [= marde] li foriris.

  • En la venonta tago estis venonta en la mondon mistera gasto: nova jaro.M.115

  • La sekvantan tagon post sia translogxigxo en la mansardon Marta je la deka horo matene estis jam en la urbo.M.18 Oni povas en cxi tiaj frazoj heziti, cxu devus esti sekvanta, sekvinta aux ecx sekvonta. Zamenhof uzadis sekvanta. Oni povas ankaux diri simple sekva, kio forigas la problemon.

Iafoje en rakontoj oni tamen uzas hodiaux, hieraux kaj morgaux rilate al la rakonta “nuno”:

  • Tiu cxi malgranda cifero de hodiaux estis granda en komparo kun la cifero de hieraux, kiu prezentis nulon.M.110...de la antauxa tago... ...de tiu cxi tago...

  • Morgaux li estis forveturonta sur belega sxipo al malproksimaj landoj.FA3.108La postan tagon li estis...

  • Gxis morgaux li devis ellerni parkere cxiujn urbojn en la provinco Zelando.FA2.130Gxis la posta tago li devis...

Legu ankaux pri nun por pasinteco, pri tempaj kaj lokaj vortoj en nerekta parolo kaj pri uzo de AS-verboj por la tempo de la rakonto.

La malofta vorto cxi-tage (= en tiu cxi tago) normale egalas al “hodiaux”, sed estas malpli ligita al la absoluta nuno. Gxi povas emfaze montri tiun tagon, kiun la rakontado atingis: La antauxa tago estis dimancxo, kaj tiutage (en tiu tago) li estis libera, sed nun farigxis lundo, kaj cxi-tage (en tiu cxi tago) li devis eklabori.

Kunmetajxoj kiel pasinttage kaj sekvonttage havas tre vastan signifon: pasinttage = “en la pasinta tago, en unu el la pasintaj tagoj, en iu pasinta tago, en iuj pasintaj tagoj”.

Figura uzo «

Iafoje hodiaux, hieraux kaj morgaux estas figure uzataj pri tempoj estanta, (proksime) pasinta, kaj (proksime) venonta:

  • Kio hieraux sxajnis sovagxa, tio morgaux aperas kiel io tute natura kaj bela.OV.404Kio antaux nelonge sxajnis sovagxa, tio post nelonge aperas... (Aperas havas AS-finajxon, cxar temas pri cxiam valida principo.)

  • Hodiaux forto, morgaux morto.PE.220

  • Hodiaux komputiloj estas uzataj preskaux cxie.En la nuna tempo... Nuntempe...

Ankaux nun povas esti tiel uzata.

Kun rolvorteto «

Oni povas aldoni tempan rolvorteton, kiu modifas la signifon de hodiaux, hieraux aux morgaux:

  • Gxi komencas sian ekzistadon nur de hodiaux.OV.111

  • De hieraux sxi nenion mangxis.Rn.44

  • Mi havas depost hieraux alian laboristinon.M.183 AS-formo, cxar la havado ankoraux dauxras. (Prefere oni ne skribu depost, sed de post.)

  • Ne prokrastu gxis morgaux, kion vi povas fari hodiaux.PE.942

O-vorteca uzo «

Hodiaux, hieraux kaj morgaux estas iafoje O-vortece uzataj:

  • Sxi estis soleca kiel hieraux, malricxa kiel hieraux, sed inter la hieraux kaj hodiaux staris tiu prova mateno.M.38...inter la antauxa tago kaj la nuna tago...

  • Cxiu morgaux havas sian zorgon.PE.638Cxiu morgauxo...

  • Morgaux estas la amata tago de mallaboruloj.PE.941La posta tago estas...

Vortfarado «

  • Antauxhieraux, postmorgaux = “du tagojn antaux aux post la nuna tago”: Hieraux estis mardo, antauxhieraux estis lundo. Hieraux estis vendredo, kaj postmorgaux estos lundo.FE.20 Se tiu cxi formo montrigxos erara, ni morgaux gxin sxangxos, kaj en okazo de bezono ni gxin post-morgaux ankoraux unu fojon sxangxos.FK.267 Estas eblaj ankaux antauxantauxhieraux (tri tagojn antaux la nuna) kaj postpostmorgaux (tri tagojn post la nuna), k.t.p.

    Noto: Estus penseble uzi la prefikson PRA en tiaj vortoj: praantauxhierauxantauxantauxhieraux, prapraantauxhieraux = “kvar tagojn antaux la nuna”, prapostmorgauxpostpostmorgaux, praprapostmorgaux = “kvar tagojn post la nuna”.

  • Hodiauxo, hierauxo, morgauxo = “nuna, antauxnuna aux postnuna tago”: Ne pensu pri la hierauxo. Vivu en la hodiauxo. / Kiam li vekigxis, li rememoris la belan hierauxon. / La morgauxo neniam venos, cxar kiam gxi venos, gxi jam estos hodiauxo.

  • Hodiauxa, hierauxa, morgauxa = 1. “apartenanta al la hodiauxo/hierauxo/morgauxo”: Cxu tio estas la hodiauxa vespera gazeto?FA1.119 Lia hierauxa parolo estis tre bela.FE.40 2. “kiu estas mem la hodiauxo/hierauxo/morgauxo”: Por cxiu tago mi ricevas kvin frankojn, sed por la hodiauxa tago mi ricevis duoblan pagon.FE.14

Hierauxo, hierauxa, morgauxo kaj morgauxa estas uzeblaj ankaux pri la antauxa/posta tago sen rilato al la absoluta nuno: Li memoris la hierauxon....la antauxan tagon. Sxi timis pri la morgauxo....pri la posta tago. Ili legis la hierauxan gazeton. Eble ecx hodiauxo kaj hodiauxa iafoje povus esti simile uzataj.