PMEG 2023

14.2.2. Ankoraux

Ankoraux montras, ke sxangxo ne okazis gxis la priparolata tempo. Ofte ankoraux estas la malo de jam. Iafoje aliaj vortoj montras, ke estis same antauxe, kaj ankoraux nur emfazas tion, sed ofte ankoraux estas la sola, kiu montras, ke io ne sxangxigxis:

  • Vi estas ankoraux malgranda infano.M.40 Vi ne farigxis pli granda. Vi estis malgranda, kaj tio ne sxangxigxis.

  • Ho, kiel mi lin amis! kiel mi lin ankoraux amas!M.160 Mi ne cxesis ami lin.

  • Ho, cxu vi memoras ankoraux la belajn knabinojn, kiuj dancadis [...]?FA1.139 Cxu dauxras via memorado?

  • Li estas nur unufoja mensoginto dum vi estas ankoraux nun cxiam mensoganto.FE.22 Vi ne cxesis mensogi.

  • La tempon venontan neniu ankoraux konas.FE.22 Ne cxesis tio, ke neniu gxin konas. Ne estas jam iu, kiu konas gxin. Nur poste, kiam la venonta tempo farigxos estanta tempo, oni gxin ekkonos.

  • Mi gxin ankoraux ne sercxis.FE.20 Ne komencigxis la sercxado. La ne-sercxado plu dauxras. Legu ankaux pri la evitinda esprimo ne jam.

  • Ankoraux antaux 50 jaroj inter la Japanoj kaj Euxropanoj ekzistis sxajne kolosa malsameco.OV.348 Je tiu tempo sxangxo ne estis okazinta.

Legu pri la diferenco inter ankoraux kaj plu.

Aldona ankoraux «

Ofte ankoraux montras, ke al jam okazinta aldono aldonigxas plia aldono, aux ke okazinta kresko pludauxras, aux ke io, kio sxajnas impona, tamen ne estas la plej alta sxtupo, aux ke io, kio sxajnis esti la lasta, tamen ne estas la lasta:

  • Ekster tio el la diritaj vortoj ni povas ankoraux fari aliajn vortojn, per helpo de gramatikaj finigxoj kaj aliaj vortoj.FE.30 Ni jam faris novajn vortojn, sed ni povas fari pliajn. Ne elcxerpigxis la ebloj krei novajn vortojn.

  • La ricxeco de tiu cxi homo estas granda, sed lia malsagxeco estas ankoraux pli granda.FE.35 La ricxeco ne estas la plej granda afero. La malsagxeco estas pli granda. Ni ne atingis la maksimumon.

  • Ni nun ankoraux unu fojon ripetas, kion ni jam diris en alia loko.OV.104 Al jam faritaj ripetoj aldonigxas unu plia ripeto.

  • Ili iris ankoraux kelkan distancon.FA1.66 Ili jam antauxe iris kelkan distancon, kaj nun iris pli.

  • Tiu cxi punkto estas en miaj okuloj tre grava kaj poste mi ankoraux parolos pri gxi pli vaste.DL.9 Al miaj antauxaj vortoj mi aldonos pliajn.

  • Li atendis ankoraux aliajn sep tagojn.Gn.8 Li jam aldonis almenaux unu septagan periodon al sia atendado. Nun li aldonis plian septagan periodon.

  • Mi donacos al vi la tutan mondon kaj ankoraux paron da novaj glitiloj.FA2.74

  • Al ni venas revizoro. [...] Revizoro el Peterburgo, inkognite; kaj ankoraux kun sekreta ordono.Rz.5 Al la du unuaj, timigaj faktoj (venas revizoro, li venas inkognite), aldonigxas tria timiga fakto (li havas sekretan ordonon).