PMEG 2023

14.2.9. Tuj

Tuj = “sen prokrasto, sen atendo”:

  • “Mi volas ke vi tien iru,” diris la patrino, “kaj iru tuj!”FE.19

  • Se li scius, ke mi estas tie cxi, li tuj venus al mi.FE.20

  • La fenestro longe estis nefermita; mi gxin fermis, sed mia frato tuj gxin denove malfermis.FE.33

  • Tuj post la hejto la forno estis varmega.FE.38

  • Li estas tre kredema: ecx la plej nekredeblajn aferojn, kiujn rakontas al li la plej nekredindaj homoj, li tuj kredas.FE.41

  • Kiam la suno estis tuj subironta, Elizo ekvidis dek unu sovagxajn cignojn.FA1.164

  • La infanoj ne tuj komprenis, kion sxi diris.FA3.89

Loka tuj «

Tuj estas ankaux uzata kun loka signifo = “tute proksime, tute apude”. Iafoje tempa kaj loka signifoj miksigxas:

  • Kio estas tiu granda kastelo, tuj apud la urbo, kun la tiel altaj fenestroj?FA1.198

  • Tuj malantaux si sxi auxdis viran vocxon.M.12

  • La monto malfermigxis, kaj la regxidino eniris. La vojkamarado sekvis tuj post sxi.FA1.74 Kaj tempa kaj loka tuj.

Vortfarado «

  • Tuja = “tuj okazonta, okazinta, farigxonta, farigxinta” k.s.: Li tuj faris, kion mi volis, kaj mi dankis lin por la tuja plenumo de mia deziro.FE.31

  • Tuje estas pli akcenta formo de tuj: Li malaperis tiel tuje, ke neniu povis vidi kien.