PMEG 2023

14.2.8. Plu

Plu montras, ke ago aux stato ne cxesas, sed dauxras:

  • Tenu ankaux plu gxin en sekreto.H.21Ne cxesu teni gxin en sekreto. Dauxrigu teni gxin en sekreto.

  • Dangxere estas lin lasi plu en tia libereco.H.113Dangxere estas ne malliberigi lin.

  • Ni ne cxesis labori, sed plu faris niajn taskojn.

  • Mi plu amos vin gxis la morto.

Loka plu «

Iafoje plu montras ne nur tempan, sed ankaux lokan dauxrigon:

  • Ne haltu, iru plu! La irado dauxru kaj loke kaj tempe.

  • Legu plu kelkajn cxapitrojn, kaj vi komprenos cxion. La legado dauxru tempe kaj al posta loko en la libro.

Neata plu «

Se oni aldonas neon al plu, oni esprimas, ke la ago aux stato ne dauxras:

  • En la sekvanta tago oni ne plu parolis pri la okazintajxo.FA3.50 Oni cxesis paroli pri la okazintajxo.

  • Kiam ni ilin revidos, ni ne plu rekonos ilin.OV.400 La rekonado cxesos.

  • Gxis cxi tie aliru, sed ne plu.Ij.38

  • Mi ne povas plu instrui vian filinon, sinjorino.M.57

  • Mi havas nenion plu por doni!FA3.3

  • Cxiu el tiuj cxi lauxtaj projektoj restis nur projekto kaj faris nenian pasxon plu.OV.423

Zamenhof tre ofte uzis plu ne, kiam lauxsence devus esti ne plu: Mi lin antauxe amis, sed nun lin plu ne amas.BV.86 La celita senco estas ...lin ne plu amas. Logike plu ne amas devas signifi, ke oni jam antauxe ne amis, kaj ke la ne-amado plu dauxras. En la Zamenhofa traduko de la Malnova Testamento, li multloke origine skribis plu ne, kvankam la senco estis ne plu. Felicxe li mem aux la redaktintoj sisteme korektis tion al ne plu.

Plu kaj ankoraux «

Plu kaj ankoraux povas ofte esti tre similaj. La diferenco estas, ke ankoraux almontras la pasintecon, dirante, ke tio, kio antauxe estis, ne sxangxigxis, dum plu almontras la estontecon, informante, ke tio, kio estas nun, estos ankaux poste.

Ankoraux povas ankaux montri, ke io ripetigxos, ke aldonigxos io nova samspeca, dum plu signifas, ke io dauxros sensxangxe: Poste mi ankoraux parolos pri gxi pli vaste.DL.9 Al miaj antauxaj vortoj mi aldonos pliajn. Mi nun cxesas kanti por fari pauxzon. Poste mi plu kantos. Mia kantado dauxros poste.

Plu kaj pli «

Plu kaj pli povas iafoje esti similaj, sed baze estas granda diferenco. Plu estas tempa (kaj loka) vorteto. Pli montras gradon, komparon. Pli povas montri tempon nur se alia tempa vorto cxeestas aux estas subkomprenata:

  • Li rakontis plu.Li dauxrigis sian rakontadon.

  • Li rakontis pli.Li rakontis pli multe da aferoj.

  • Li ne vivos plu.Li ne vivos pli longe.

  • Mi pensas, ke gxi estos konstruata pli [longe] ol tri jarojn.FE.25 Cxi tie oni ne uzu plu, cxar sekvas ol-esprimo, kiu postulas pli aux similan vorton.

Vortfarado «

  • Plua = “dauxronta aux dauxrinta plu, okazonta aux okazinta en posta tempo”: Kaj kia estas la plua sorto de la filino, kiu lin forlasis?BV.83 Kelke da felicxaj ideoj [...] kuragxigis min por plua laborado.FK.231 Tiu elektra frapo en la koron malebligas al ni por cxiam la pluan uzadon de nia korpo.FA1.126

  • Plue estas suficxe ofte uzata akcenta formo de plu: Auxskultu min plue.M.158 Kiel gxis nun, tiel ankaux plue, ni, esperantistoj, iros trankvile nian vojon.OV.448 La bela muziko ludis cxiam plue.FA1.34

Plue estas uzata ankaux en direkta signifo. Por klareco oni tiam ofte aldonas direktan N-finajxon pluen:

  • Kelke da pasxoj plue trovigxas la tomba monumento de Alfieri.FA1.215

  • La sxipeto veturis pluen.FA1.156

  • Poste li en bona humoro kaj kun kontenta spirito iris pluen tra la granda arbaro.FA1.63

  • La kofro ekflugis kun li tra la kamentubo tre alten, super la nubojn, pluen, cxiam pluen.FA1.197

  • Li rakontis pri siaj malliberuloj kaj precipe pri unu, kiu eldiris nepripensitajn vortojn, kiuj poste estis rakontitaj pluen kaj penetris en la popolon.FA3.135 Cxi tie nur la N-finajxo montras, ke temas (ankaux) pri loka movigxo. La vortoj per rakontado movigxis al pli kaj pli multaj lokoj kaj homoj.

Cxi tia direkta N-finajxo ne estas tute logika, cxar plu ne montras la celon de la movigxo. Tamen la signifo estas tute klara. Kiam pluen helpas al klareco, oni ne hezitu uzi gxin, sed ofte simpla plu aux plue suficxas. Legu pli pri tia uzo de direkta N-finajxo.