PMEG 2023

14.2.6. Jxus

Jxus = “antaux tre mallonga tempo, antaux momento”:

  • Jxus finigxis dudek kvin jaroj de la tempo, kiam [...] aperis publike la lingvo.OV.406Antaux tre mallonga tempo finigxis...

  • En la “Germana Esperantisto” mi legis, ke vi jxus festis la 70-an datrevenon de via naskigxo.OV.567

  • Li jxus starigis sian malgrandan teatron, kaj la homoj sidis cxirkauxe, por rigardi la komedion.FA1.66Li antaux tre mallonga tempo starigis...

  • Sxi meditas pri la jxus auxditaj vortoj.M.43

  • Sxi alportis al li krucxon da akvo, kiu cetere havis strangan aldonan guston, preskaux kiel mara akvo kvankam gxi jxus estis alportita el puto.FA1.119

  • La fruktoj por nia matenmangxo jxus estas desxiritaj de tiuj cxi arboj.BV.29

  • De jxus mi estas membro de SAT (Sennacieca Asocio Tutmonda).Mi jxus farigxis membro de SAT (kaj ankoraux estas membro). Praktike oni tre malofte uzas de jxus.

Jxus cxiam montras tempon pli fruan, pasintan, antauxan. Jxus do cxiam aperu kun IS-verbo, INT-participo aux IT-participo, eventuale kun US-verbo aux U-verbo (kiuj estas sentempaj).

Kelkaj uzas jxus en la signifo “precize en la nuna momento, precize en tiu momento”. Tio estas eraro. Jxus cxiam almontras la pasintecon, momenton antauxan. Ne diru: *Li jxus venas.* Diru: Li gxuste nun (precize nun, ekzakte nun...) venas. Iuj uzas jxus en la signifo “precize, gxuste” ecx kiam tute ne temas pri tempo. Ankaux tio estas eraro. Jxus cxiam estas tempa vorteto. Oni ne diru: *Mi havas jxus tiom da mono, kiom mi bezonas.* Diru: Mi havas precize (gxuste, ekzakte...) tiom da mono... Ne diru: *Li logxas jxus apud la stacidomo.* Sed: Li logxas tuj/gxuste apud la stacidomo.

Vidu ankaux baldaux, kaj tuj.

Vortfarado «

  • Jxusa = “jxus okazinta”: La jxusa okazajxo tre sxokis min.