PMEG 2023

31.7.4. Neado de povi, devi kaj voli

Normale ne staras gxuste antaux tio, kion gxi neas. Logike estas do diferenco inter ne povi kaj povi ne, inter ne voli kaj voli ne, kaj inter ne devi kaj devi ne.

Povi + ne «

Zamenhof zorge diferencigis ne povi (ofte uzeblan) kaj povi ne (uzeblan nur malofte).

Ne povi signifas, ke mankas povo fari ion:

  • Mi ne povas iri. Mankas povo iri.

  • Li estas tiel dika, ke li ne povas trairi tra nia mallargxa pordo.FE.33

  • Fizikiston oni ne povas nomi fiziko, cxar fiziko estas la nomo de la scienco mem.FE.32

  • La trancxilo estis tiel malakra, ke mi ne povis trancxi per gxi la viandon.FE.34

Povi ne signifas, ke ja ekzistas povo, nome povo eviti ion:

  • Mi povas ne iri. Ekzistas povo eviti iradon.

  • “Se la samovaro ne volas kanti,” [...] “gxi povas ne kanti.”FA1.202 Gxi povas eviti kantadon. Ne estas devo kanti.

  • La personoj, kiuj ne komprenas la uzadon de la artikolo [...], povas en la unua tempo tute ne uzi la artikolon.FE.27 Estas al ili permesate eviti la artikolon.

Oni ecx povas kombini la du signifojn al ne povi ne, kio signifas, ke mankas la povo eviti ion:

  • Mi ne povas ne iri.Mi devas iri, cxar mankas la povo eviti iradon.

  • Li tion faradis tiel lerte, ke oni ne povis ne ridi.FA2.53 Estis neeviteble ridi.

Devi + ne «

Principe estas granda diferenco inter ne devi kaj devi ne. Ne devi logike signifas, ke mankas devo fari ion, ke regas libereco. Devi ne logike signifas, ke ekzistas devo eviti ion, ke mankas libereco. Tamen Zamenhof uzis ne devi kaj devi ne sendistinge. Normale li uzis ne devi, iafoje devi ne. La efektiva signifo estas tamen preskaux cxiam “devi ne”:

  • Oni ne devas havi tro multe da konfido al si mem.M.170Oni devas ne havi tro da konfido al si mem.

  • Sxi surmetis la rugxajn sxuojn – tion sxi ja povis fari – sed tiam sxi iris al la balo kaj komencis danci, kaj tion sxi ne devis fari.FA2.100...kaj tion sxi devis ne fari.

  • Pri gustoj oni disputi ne devas.PE.262Pri gustoj oni devas ne disputi.

  • Memoru bone, ke de la komenco gxis la fino de tiu laboro, se gxi dauxrus ecx jarojn, vi ne devas paroli; la unua vorto, kiu eliros el viaj lipoj, frapos kiel mortiga ponardo la koron de viaj fratoj.FA1.170...vi devas ne paroli...

  • Mi ne devas agi kontraux mia konscienco.M.58Mi devas ne agi kontraux mia konscienco.

  • Lernolibron oni devas ne tralegi, sed tralerni.FE.31 La kontrasto inter tralegi kaj sed tralerni estas pli klara kun la logika vortordo devi ne.

La logikan signifon de ne devi Zamenhof normale esprimis per ne bezoni. Oni povas ankaux uzi ne esti necese:

  • Vi ne bezonas tiel rapidi.FA1.11Ne ekzistas devo por vi tiel rapidi.

  • Kiu bone agas, timi ne bezonas.PE.699Kiu bone agas, por tiu ne ekzistas devo timi.

  • Ne estas necese, ke vi tien iru.Ne ekzistas devo por vi tien iri.

Cxion cxi kauxzis versxajne, ke ne kutime staras antaux la cxefverbo. Precipe influis la simileco kun ne povi, kiu estas la plej kutima nea formo de tiu verbo. Cxe devi la inversa signifo estas la plej kutima, sed Zamenhof elektis uzi la plej kutiman formon por la plej kutima signifo.

Normale oni ankoraux sekvas la Zamenhofan uzadon de ne devi, sed multaj nun efektive uzas ne devi kaj devi ne laux iliaj logikaj signifoj. Tio povas iafoje eventuale estigi konfuzon kaj miskomprenon.

En la parolo oni ofte distingas per elparola emfazado. Se temas pri manko de devo, oni emfaze emfazas je devi. Alie oni emfazas alian vorton:

  • Vi ne devas iri tien. Emfazo je devas. = Ne ekzistas devo por vi iri tien.

  • Vi ne devas iri tien. Emfazo je iri. = Vi devas ne iri tien.

Voli + ne «

La diferenco inter ne voli kaj voli ne praktike estas tiel malgranda, ke ne gravas, kiun formon oni uzas. Normale oni uzas ne voli:

  • Mi ne volas iri. Mankas volo iri, aux ekzistas volo ne iri.

  • Aleksandro ne volas lerni, kaj tial mi batas Aleksandron.FE.9

  • Mi ne volas malhelpi vian gxojon.FA1.73