PMEG 2023

31.7.5. Povus, devus kaj volus

La verba finajxo US normale montras, ke temas pri nereala, imagata ago. Sed la verbaj formoj povus, devus kaj volus havas tamen specialan signifon. Plej ofte ili esprimas realan devon, povon aux volon rilate al ago, kiun oni tamen ne faris, faras aux faros:

  • Mi devus labori.Ja ekzistas por mi devo labori, sed mi tamen ne laboras.

  • Mi povus foriri.Estas al mi eble foriri, sed mi tamen restos.

  • Mi volus helpi al vi.Mi ja volas helpi al vi, sed tio ne estas ebla.

  • Ili iris, sed gxuste en la direkto gxuste kontrauxa al tiu, en kiu ili devus iri.FA3.89

  • Mi povus jxuri al vi, ke ili estas sinceraj.Rt.73 Versxajne mi tamen ne jxuros, cxar tio ne estas necesa.

  • Volus kato fisxojn, sed la akvon gxi timas.PE.559

Iafoje povus, devus kaj volus tamen povas aperi kun la ordinara nerealeca senco de la US-finajxo:

  • En grupo respektege staris en angulo la pastraro de la cxirkauxajxo, kvazaux devus okazi enterigo, sed tie estis gaja festo, gxi nur ankoraux ne suficxe ekmovigxis.FA3.49 La devo estis nur sxajno.

Se temas pri ago, kiun oni tamen ne faris, oni ne nepre devas uzi povus, devus aux volus. Se la kunteksto klare montras la sencon, oni ankaux povas uzi IS-finajxon:

  • Mi volis lin bati, sed li forkuris de mi.FE.18 Mi ne sukcesis bati lin.

  • Nun la samovaro devis kanti, sed gxi senkulpigis sin per malvarmumo.FA1.202 La samovaro ne kantis.

  • La cxambelanoj, kiuj devis porti la trenajxon de la vesto, eltiris siajn manojn al la planko, kvazaux ili levas la trenajxon.FA1.112 La cxambelanoj ne portis la trenajxon, cxar gxi ne ekzistis. Tion la leganto jam scias.

  • La hundo tuj malaperis, kaj antaux ol la soldato povis pensi pri tio, li vidis gxin jam returne kun la regxidino.FA1.9 Li tamen ne pensis pri tio.