PMEG 2024
3.2. Frazoj kaj frazpartoj
Frazo estas vico de vortoj, kiuj kune esprimas penson.
Frazparto estas vorto aux grupo de vortoj, kiuj rolas kiel unuo en frazo.
Cxi tie temos nur pri frazoj en aktivo, kiu estas la baza maniero konstrui frazojn. Kelkajn specojn de frazoj oni povas transformi en pasivon, kiu prezentas la agon el alia perspektivo.
Cxefverbo kaj frazroloj «
La plej grava frazparto estas la cxefverbo. Gxi estas vorto kun iu el la finajxoj AS, IS, OS, US kaj U (normale ne I): iras, sidis, batos, vidus, pensu k.t.p. Cxefverbo montras, pri kia ago aux stato temas.
La cxefverbo estas la centro de la frazo. Cxiuj aliaj partoj de la frazo rilatas en diversaj manieroj al la cxefverbo. Ili ludas diversajn frazrolojn.
Se la cxefverbo de frazo estas batas, oni povas imagi ekz. la jenajn frazrolojn:
Tiu, kiu faras la agon, ekz. knabo.
Tio, kio ricevas la baton, ekz. sxtono.
Tio, per kio oni faras la baton, ekz. martelo.
La tempo, en kiu okazas la ago, ekz. vespero.
La loko, en kiu okazas la ago, ekz. korto.
Tiel formigxas “frazo” kun ses frazpartoj:
*Batas knabo sxtono martelo vespero korto.*
Tio tamen ne estas gxusta Esperanta frazo. Oni bezonas ankaux rolmontrilojn, kiuj klarigas, kiajn rolojn ludas la diversaj frazpartoj:
Tio, kio faras la agon de la cxefverbo, ricevas nenian rolmontrilon:
→ Knabo batas.
Tio, kion la ago trafas, ricevas la rolfinajxon N:
→ Knabo batas sxtonon.
La ilo ricevas la rolvorteton per:
→ Knabo batas sxtonon per martelo.
La tempo de la ago povas ricevi diversajn rolmontrilojn depende de la preciza signifo. Cxi tie oni povas elekti la rolvorteton dum:
→ Knabo batas sxtonon per martelo dum vespero.
Ankaux la loko de la ago povas ricevi diversajn rolmontrilojn depende de la preciza signifo. Cxi tie tauxgas la rolvorteto en:
→ Knabo batas sxtonon per martelo dum vespero en korto.
Tiujn frazpartojn oni povas meti en ia ajn ordo, ekz.:
Knabo batas sxtonon per martelo dum vespero en korto.
Batas sxtonon knabo per martelo en korto dum vespero.
Sxtonon dum vespero per martelo knabo batas en korto.
Knabo sxtonon per martelo batas dum vespero en korto.
La baza signifo ne sxangxigxas, sed la vortordo povas nuanci la frazon kun diversaj emfazoj.
Ekzistas tri rimedoj montri frazrolon: nenio, la finajxo N, kaj rolvortetoj.
E-vortoj (vortoj kun E-finajxo) kaj diversaj E-vortecaj vortetoj povas montri ekz. manieron, tempon aux lokon sen aparta rolmontrilo:
Bonaj infanoj lernas diligente.FE.9 Diligente montras manieron, sed havas nenian rolmontrilon.
Venu al mi hodiaux vespere.FE.18 Hodiaux kaj vespere montras la tempon de la ago, sed partoprenas en la frazo sen rolmontriloj.
La roloj, kiujn frazpartoj povas havi, nomigxas: subjekto, objekto, perverba priskribo, alvoko kaj komplemento.
Subjekto «
Subjekto estas la plej grava frazrolo (krom la cxefverbo). La subjekto faras tiun agon, aux estas en tiu stato, kiun esprimas la cxefverbo:
La birdoj flugas.FE.9 La birdoj faras la agon flugas.
Li promenas kun tri hundoj.FE.12 Li faras la agon promenas.
Sur la tero kusxas sxtono.FE.6 La agon kusxas “faras” sxtono.
Leono estas forta.FE.7 La “agon” estas “faras” leono.
Kio precize estas subjekto, tamen dependas de la verbo.
Objekto «
Objekto estas tio, kio estas rekte trafata de la ago:
Mi amas la patron.FE.8 La patro estas rekte trafata de la ago amas.
Ludoviko, donu al mi panon.FE.8 La donado “trafas” rekte panon.
Mi vidas leonon.FE.7 Leono estas rekte trafata de la vidado.
Kion precize signifas “esti rekte trafata de ago”, dependas de la verbo.
Perverba priskribo «
Perverba priskribo montras, pere de la cxefverbo, priskribon de la subjekto aux de la objekto:
Leono estas forta.FE.7 La vorto forta montras priskribon de la subjekto leono. La priskribon peras la verbo estas.
La juna vidvino farigxis denove fiancxino.FE.33 Fiancxino estas priskribo de la subjekto la juna vidvino. La priskribo okazas pere de la verbo farigxis.
Li estas hodiaux en kolera humoro.FE.31 En kolera humoro estas priskribo de la subjekto li.
Li opiniis sin prava.Ij.32 Prava estas priskribo de la objekto sin. La priskribon peras la verbo opiniis. = Li opiniis, ke li estas prava.
Alvoko «
Alvoko estas frazrolo, per kiu oni alvokas tiun, al kiu oni volas paroli, per eldiro de ties nomo aux per alia O-vorto, kiu reprezentas la alvokaton:
Ludoviko, donu al mi panon.FE.8 Ludoviko estas alvoko al la alparolato.
Sinjoro, vi estas negxentila.FE.16
Komplemento «
Komplemento estas komuna nomo de cxiuj aliaj frazroloj ol subjekto, objekto, alvoko kaj perverba priskribo. Komplemento montras diversajn cirkonstancojn de la ago.
Komplementojn oni povas nomi laux la signifo: loka komplemento, tempa komplemento, maniera komplemento k.t.p.
Komplementojn oni ankaux povas nomi laux la formo: N-komplemento (havas N-finajxon), al-komplemento (havas la rolvorteton al), en-komplemento (havas la rolvorteton en), E-komplemento (estas E-vorto) k.t.p.:
Sur la fenestro kusxas krajono kaj plumo.FE.6 Sur la fenestro estas loka komplemento, sur-komplemento.
En la tago ni vidas la helan sunon.FE.10 En la tago estas tempa komplemento, en-komplemento.
Bonaj infanoj lernas diligente.FE.9 Diligente estas maniera komplemento, E-komplemento.
Tio dauxris nur malgrandan momenton.FA1.136 Malgrandan momenton estas tempa komplemento, N-komplemento.
Multaj gramatikistoj rigardas objekton kiel specon de komplemento, sed en PMEG objekto kaj komplemento estas rigardataj kiel malsamaj frazroloj.
Subfrazoj «
Frazo povas aperi kiel parto de alia frazo. Tian frazon ene de frazo oni nomas subfrazo:
Diru al la patro, ke mi estas diligenta.FE.8 La subfrazo ke mi estas diligenta rolas kiel objekto en la tuta frazo.
Ordinaran frazon oni povas nomi cxeffrazo por distingi gxin de subfrazo.