PMEG 2024

17.4. Ju ... des

Ju kaj des estas cxiam uzataj kune kun pli aux malpli. Ju kaj des kunlabore montras, ke unu pli-esprimo dependas de alia. La ju-esprimo montras tion, kio regas. La des-esprimo montras tion, kio dependas. Se ju-pli-esprimo kreskas, ankaux la responda des-pli-esprimo kreskas:

  • Ju pli da mono ni havos, des pli rapide kaj bone iros kompreneble nia afero.OV.127 Se la mono pliigxos, tiam ankaux la rapideco kaj boneco pliigxos.

  • Ju pli alte staras la lingvo, des pli rapide progresas la popolo.FK.229 La progreso de la popolo dependas de la nivelo de gxia lingvo.

  • Ju pli malmulte vi parolos pri tiu cxi afero, des pli bone.BV.87

  • Ju pli da havo, des pli da pravo.PE.106

Se oni uzas ju pli kune kun des malpli, temas pri kresko, kiu kauxzas malkreskon. Inverse ju malpli kunlabore kun des pli montras, ke malkresko kauxzas kreskon:

  • Ju pli da bruo, des malpli da gxuo.PE.31

  • Ju malpli da bonodoro ili [= la floroj] havis, des pli fiere ili alte tenis sian kapon.FA1.119 Tiuj floroj, al kiuj mankis bonodoro, kompensis tion per fiere alta tenado de la kapoj.

  • Ju pli grandaj ili farigxis, des malpli ili volis tion toleri.FA1.209 Kiam ili kreskis en grandeco, ili malkreskis en toleremo.

  • Ju pli klare vi elparolas, kaj ju malpli da malfacilaj vortoj vi uzas, des pli bone oni komprenas vin. Pliigxo de la klareco kaj malpliigxo de la malfacilaj vortoj kauxzas plibonigxon de la kompreno.

  • Malofta, sed tute ebla, estas uzo de ju malpli kune kun des malpli: Ju malpli da amikoj oni havas, des malpli da felicxo oni spertas.

Ju ... tiom «

Baze des havas la saman signifon kiel tiom. La sola diferenco estas, ke des kunlaboras kun ju. Zamenhof tamen iafoje uzis tiom ankaux kune kun ju:

  • Ju pli da laborantoj estos, tiom pli rapide estos finita la granda konstruo.FK.297 Estus nenia sencodiferenco, se oni sxangxus tiom al des. Des estas preferinda, cxar pli kutima kaj tial pli klara.

Sola des «

Iafoje des aperas sola, sen ju. Tiam ju-esprimo (ofte tuta frazo kun ju-esprimo) estas iel subkomprenata:

  • La saloneto [...] ne estis vasta, tial des pli frapis la okulojn la eleganteco de gxia arangxo.M.148 Subkomprenata estas la ideo: Ju pli malvasta estas eleganta salono, des pli la eleganteco frapas la okulojn.

  • Baldaux ili ekamis la silenteman submajstron, kiu malmulte parolis, sed des pli multe laboris.FA3.64 Subkomprenata ideo: Ju pli malmulte oni parolas, des pli multe oni laboras.

Ofte sola des aperas en dufrazaj konstruoj, kie temas pri la vereco, la valideco, de la du frazoj:

  • Neniu iam gustumis tian supon, des pli neniu ion sciis pri la maniero de gxia pretigado.FA3.126Ju pli estas vere, ke neniu gustumis, des pli estas vere, ke neniu ion sciis pri la maniero de pretigado.

Sola des estas iafoje uzata kune kun ke-frazo, kiu montras kroman motivon por io:

  • Eble estos plej bone, se ni gxin [= la historion] ankaux auxskultos, des pli ke gxi estas mallonga.FA3.57 Subkomprenata ideo: Ju pli mallonga estas historio, des pli facile estas gxin auxskulti.

Sola des povas ofte esti anstatauxigita per tiom. Eble estas konsilinde uzi des, se oni iel subkomprenas ju-ideon, kaj tiom, se nenia ju-ideo rolas.

*Ju ... ju* «

En kelkaj lingvoj oni povas uzi la saman vorton por la dependa kaj la reganta pli-esprimoj. Tio ne estas ebla en Esperanto. *Ju ... ju* ne havas sencon. La reganta (mal)pli-esprimo havu ju, kaj la dependa (mal)pli-esprimo havu des. Ne diru: *Ju pli rapide vi revenos hejmen, ju pli bone.* Diru: Ju pli rapide vi revenos hejmen, des pli bone. Kompreneble ankaux *des ... des* ne estas ebla.

Sed oni ja povas havi plurajn ju-esprimojn, kiuj kune regas unu aux plurajn des-esprimojn (aux simile): Ju pli zorge kaj ju pli malrapide vi faros la laboron, des pli kontenta kaj des pli gxoja mi farigxos.