PMEG 2024

17.5. Kaj ... kaj

Duobla aux plurobla kaj estas uzata por emfazi kaj insisti. Oni tiam metas kaj antaux cxiuj kunligitaj aferoj, ankaux antaux la unua. Parole oni tiam normale emfaze akcentas je kaj:

  • Kaj Petro kaj Karlo laboras. Insisto pri tio, ke ne nur unu sed fakte ambaux laboras.

  • Al tiu bona knabo [...] ni alportos kaj frateton kaj fratineton.FA1.210 Ordinare ili (la cikonioj) alportas frateton aux fratineton, sed ne ambaux.

  • Petro kaj fumas kaj drinkas. Insisto, ke li fakte faras ambaux agojn.

  • Kaj ilia amo, kaj ilia malamo, kaj ilia jxaluzo jam de longe malaperis.Pr.9 Insisto, ke cxiuj tri malaperis.

  • – Cxu vi havas auxton aux biciklon? – Kaj, kaj. (= Mi havas kaj auxton, kaj biciklon.)